LA REGIDINO DE SUNSUBIRLANDO

la-regidino-de-sunsubirlando.jpgĈu estis, ĉu ne estis, ie kie la suno subiras, vivis iam reĝo. Oni nomis la landon de tiu reĝo Sunsubirlando, ĉar en tiu lando oni vidis la sunon neniam leviĝi, nur subiri.

Tiu reĝo havis filinon, kiu estis tiel bela, ke oni venis ŝin admiri el ĉiuj anguloj de la mondo. Oni venis tamen ne nur admiri ŝin: volontege ŝin edzinigus eĉ la plej famaj reĝidoj kaj princoj. Sed la reĝo anoncis dise kaj vaste, ke li donos sian filinon nur al tiu, kiu duele venkos la ruĝan bravulon.

La reĝo ĉiam timis la ruĝan bravulon, ke iam tiu forprenos lian landon; pro tio li deziris havi bravan bofilon, kiu okaze venku la ruĝan bravulon.

Venis are reĝidoj, princoj kaj ĉiarangaj junuloj, ili provis sian ŝancon, sed vane, ĉar la ruĝa bravulo estis pli forta ol ili, kaj dum sola jaro li mortigis naudek nau bravulojn. La reĝo anoncis ĉie kaj ĉie, ke venu tiuj, kiuj havas inklinon por liaj filino kaj lando, sed vane!

La malfeliĉa reĝidino ploris, ploregis tage-nokte, ke pro la ruĝa bravulo ŝi restos fraulino dum la tuta vivo. Multe cerbumis, malĝojis ankau la reĝo, kion li faru? kaj foje li elpensis ion; li ordonis al la ĉambristino vesti la reĝidinon per ŝia plej bela vestaĵo, kaj samtempe li vokis la kortegan pentriston, ke tiu pentru lian filinon.

La reĝidino estis vestita per ore-diamante ornamita vestaĵo, kaj la pentristo pentris ŝin. Oni enkadrigis la bildon, kaj skribis sub ĝi:

"La filino de la reĝo de Sunsubirlando. Kiu volas edzinigi tiun ĉi reĝidinon, tiu venku la ruĝan bravulon, kaj li gajnos la reĝidinon kaj Sunsubirlandon."

Tion oni skribis sub la bildo, kaj la reĝo ordonis pendigi ĝin al la loko de unu el siaj fideluloj, kaj diris al li:

- Iru kun tiu ĉi bildo, kaj ne revenu, antati ol vi trovos homon, kiu aĉetos ĝin de vi. Sed diru al li, kiu ajn li estu, ke li aĉetu tiun ĉi bildon nur se li tuj venos al mia lando por dueli kun la ruĝa bravulo.

Ekiris la fidelulo de la reĝo kun la bildo, li trairis landon post lando, multloke oni haltigis lin, primiris la bildon, sed kiam oni eksciis, ke por tiu ĉi belulino oni devas dueli kun la ruĝa bravulo, eĉ la plej kuraĝaj homoj flankentiris sin. Kaj la fidelulo de la reĝo marŝis plu, li marŝadis tiom, ke fine li atingis Sunleviĝlandon, kaj tie la urbon de la reĝo de Sunleviĝlando.

Li trafis en la urbon ĝuste dum festotago. La popolo ĉirkauis la fidelulon de la reĝo, admiris la bildon, sed poste tuj iris plu. Trapasis tie ankau la reĝo kun siaj korteganoj, ili rigardis la bildon kaj foriris. Poste venis la reĝido, ankau li haltis antau la bildo, li rigardis ĝin, liaj okuloj komencis vibri, kaj ekpense diris li al la fidelulo de la reĝo:

- Portu tiun ĉi bildon en mian palacon; mi pagos por ĝi, kiom vi volas.

La fidelulo de la reĝo diris:

- Reĝida moŝto, facile vi pagos ĉi tiun bildon per mono, ĉar ĝi kostas nur unu oran monon, sed kiam vi aĉetis ĝin, vi devos veni kun mi al Sunsubirlando, kaj tie dueli kun la ruĝa bravulo.

- Do portu ĝin - diris la reĝo -, mi pretas dueli eĉ kun la dudek-du-kapa drako, ne nur kun la ruĝa bravulo.

La fidelulo portis la bildon en la palacon, kaj tie metis ĝin sur tablon. Tiam la reĝo sidiĝis antau la bildo, kaj ne forprenis la okulojn de sur ĝi. Li nur rigardis, rigardadis ĝin, kaj tiel forte ĝemadis, ke la palaco preskau disfalis.

Intertempe lia patro alvenis hejmen, kaj li ne povis imagi, kie estas lia filo. Oni metis la tablon por manĝo, atendis, atendadis la reĝidon, sed li ne venis eĉ por tagmanĝi. Oni sendis por li lakeon, sed la reĝido forpelis tiun:

- Foriru, mi estas malsana.

La lakeo kuris time al la reĝo, kaj raportis, kion diris la reĝido; la reĝo ektimis, kuris al la filo kaj demandis lin:

- Kio okazis al vi, filo mia?

La reĝido diris:

- Mi estas malsana, patro. Rigardu tiun bildon, ĝi estas mia malsano.

- Aj, filo, tio estas vere grava malsano. Mi vidis la bildon, ankau legis la subskribon, sed mi scias, ke tiu ruĝa bravulo mortigis jam naudek nau bravulojn. Forigu el via kapo tiun ĉi bildon, ĉar alie vi fariĝos la centa.

La reĝido diris:

- Ne gravas, patro, estu do mi la centa, tamen mi duelos kun la ruĝa bravulo.

La reĝo kontrauparolis la intencon de la filo, sed kvazau li ĵetadus pizojn al muro: ĉiuj liaj argumentoj refalis senpovaj.

- Nu, filo mia - fine diris la reĝo -, mi vidas ke vi ne plu eltenos reste, do venu, almenau mi donu al vi ĉevalon, kia ne pli ekzistas en tiu ĉi mondo.

Ekiris la reĝo, la filo post li, sed la reĝo kondukis la filon ne en la stalon, sed en la kelon. Ili malsupreniris sur sepdek sep ŝtupoj, poste trairis la kelon, kaj en ĝia fora angulo malgajis kaduka ĉevalaĉo: apenau la kruroj tenis ĝin.

- Jen, tiu ĉevalo, filo mia.

La reĝido diris:

- Patro, ne ŝercu kun mi, ja mia animo tre malsanas.

Sed tiam ekparolis ankau la ĉevalo:

- Audu, reĝido, via patro ne parolis ŝercaĵojn, nur bone nutru min dum semajno, vi vidos, ke vi havos la plej bonan ĉevalon en la mondo.

La reĝido ĝoje supreniris el la kelo, kaj mem li portis fojnon al la ĉevalo. Sed la magia ĉevalo nee skuis la kapon:

- Ne tiaĵojn mi manĝas, reĝido; portu al mi ĉiutage dek brune bakitajn rondajn panojn kaj barelon da vino de Tokaj*. Tiam mi tremigos per la hufoj eĉ ĉielajn stelojn.

La reĝido regalis la magian ĉevalon per brune bakitaj panoj kaj vino de Tokaj, dum du plenaj semajnoj. Tiam la ĉevalo diris:

- Nu, mastro, jam ni povas ekiri, sed unue adiauu viajn patron, patrinon kaj parencojn, ĉar eble vi revidos ilin, eble ne.

La reĝido adiauis ĉiujn. Ploris lia patro, ploris lia patrino, ploris ĉiuj. Ploris ankau la regido mem. Sed poste li abrupte sursidis la magian ĉevalon, kaj fulmrapide forgalopis, ke post momento jam ne povis distingi lin homa okulo.

La magia ĉevalo flugis dum tri tagoj kaj tri noktoj; muĝe-muĝegis la aero, kie ĝi flugis. Tiam ĝi surteriĝis sur la sepdek sepa insulo de la Nigra Maro. La ĉevalo diris:

- Mastro mia, manĝu, se vi kunportis manĝaĵon. Mi ne manĝos, ĉar ĉi tie ne estas marmora manĝujo, sed jes ja, tio estas en la urbo de la reĝo de Sunsubirlando.

La reĝido kunportis manĝaĵon en sia pansako; li enbuŝigis kelkion, kaj denove li sursidis la magian ĉevalon. Ĝi saltis kaj flugis, kaj post momento jam surteriĝis sur pinto de alta monto. Ĝi diris al la reĝido:

- Rigardu malsupren, reĝido, kion vi vidas?

- Mi vidas iun nigran stelon - diris la reĝido.

- Tiu stelo estas la urbo de la reĝo de Sunsubirlando.

- Ve, ĉevalo mia, neniam ni atingos ĝin.

- Ne havu zorgojn, sursidu min - instigis lin la magia ĉevalo -, ĝis vespero ni atingos ĝin.

La reĝido sursidis la ĉevalon, kaj vere, eĉ ne subiris ankorau la suno, ili jam estis en la urbo de la reĝo de Sunsubirlando. Tie ili eniris grandan gastejon, kaj tuj la reĝido demandis la gastejestron:

- He, gastejestro, ĉu troviĝas en via stalo marmora manĝujo?

- Troviĝas, jes ja, reĝida moŝto - diris la gastejestro. Tuj ili irigis la magian ĉevalon en la stalon, la reĝo donis al ĝi brune bakitan panon, kiom ĝi nur povis engluti, kaj aldonis tri sitelojn da vino de Tokaj. Ankau li mem vespermanĝis ĝissate, kaj kuŝiĝis dormi.

Matene li iris en la stalon, kaj demandis la ĉevalon:

- Ĉu ni povas iri al la kortego de la reĝo, ĉevalo mia?

- Hodiau ankorau ne, mastro mia, unue ni vizitu la forĝiston. Metigu huf-feron sur miajn hufojn, por ke mi povu flugigi iomete la polvon en la kortego de la reĝo.

Ili vizitis la forĝiston, kaj kiam ili iris sur la strato, la homoj eliris kaj kompate diris:

- Aj, malfeliĉa reĝido de Sunleviĝlando, pli bone estus por vi resti hejme.

Li neniom atentis la parolojn. Li eniris al la forĝisto por metigi kvar - ne huf-ferojn, sed huf-orojn -, kaj fiksigis ilin per diamantaj najloj. Ses helpantoj tenis la ĉevalon, kaj ses aliaj surnajlis la huf-orojn. Sed kiam ili finis la laboron, la magia ĉevalo hufe puŝis la teron, kaj ĉiuj kvar huf-oroj forflugis, zumante-muĝante en la aero.

Aj, ekhontis la forĝisto!

- Nu - li diris -, neniam io tia okazis ĉi tie! Mi mem surnajlos ilin.

Nu, la maljuna forĝisto brave surnajlis ilin. La magia ĉevalo provis ĉiel forigi la huf-orojn, sed ĝi ne sukcesis. Tiam ili reiris en la gastejon. La reĝido enrajdis la kortegon de la reĝo de Sunsubirlando nur dum la sekva mateno. La reĝo jam sidis ekstere, sur la verando de la palaco, apud li la filino; ili atendis la reĝidon. Estis tie en la korto ankau la ruĝa bravulo sur sia griza ĉevalo. Kiam la regido engalopis, la magia ĉevalo tiel furioze ekdancis, ke ekpolvis la marmoro, kiu kovris pavime la korton. Leviĝis tiom da polvo, ke la reĝo longtempe vidis nek la ruĝan bravulon, nek la reĝidon. La du bravuloj alfrontis unu la alian, ili batalis, luktis, fajreris iliaj glavoj, ili provis manovrojn, ruzaĵojn, sed pasis horo, du horoj, kaj neniu sukcesis vundi la alian.

La sonorilego signis tagmezon, kiam la magia ĉevalo saltis alten, ĝuste super la kapon de la ruĝa bravulo, kaj en tiu momento la reĝido per unu movo fortranĉis de sur la ruĝa bravulo la kirasan vestaĵon.

Tiam la reĝo alkriis el la verando:

- Sufiĉas por hodiau, bravuloj. Rekomencu la duelon morgau!

La du bravuloj forgalopis al diversaj direktoj, sed la ruĝa bravulo postkriis la reĝidon:

- Sciu, ke morgau via kapo parados surpinte de mia glavo!

Alvenis la dua tago. La ruĝa bravulo kiel tempesto kuratakis la reĝidon, sed la kapo de la reĝido tamen ne paradis surpinte de la glavo de la ruĝa bravulo, ĉar la magia ĉevalo denove tiel lerte saltis super lin, ke la reĝido per unu movo forhakis la dekstran brakon de la ruĝa bravulo. La reĝo denove alkriis el la verando:

- Sufiĉas por hodiau, bravuloj. Rekomencu la duelon morgau!

La ruĝa bravulo kaptis la glavon per la maldekstra mano, kaj minace diris al la reĝido:

- Sciu, reĝido de Sunleviĝlando, hodiau vi forhakis mian dekstran brakon, sed morgau per la maldekstra mano mi forhakos vian kapon!

Vane li minacis, ĉar en la tria tago la reĝido forhakis ankau la maldekstran brakon de la ruĝa bravulo, kvankam tiu atakis lin fulmrapide.

La reĝo de Sunsubirlando nun jam ne plu timis, ke la ruĝa bravulo forprenos lian landon: li jubilis! Kaj precipe la reĝidino! Ĉar la reĝido de Sunleviĝlando ekplaĉis al ŝi, kaj depost kiam ŝi ekvidis lin, ĉiam ŝi suspiris:

- Se nur tiu ĉi bela reĝido venkos la ruĝan bravulon!

Tuj oni aranĝis la geedziĝan festenon, kaj post ĝi la reĝo donacis al la reĝido siajn landon kaj reĝecon. Tiam la juna paro ekiris al la kortego de la reĝo de Sunleviĝlando, kaj ankau tie ili aranĝis geedziĝan festenon. La reĝido fariĝis posedanto de du landoj. Kiam Sunleviĝlandon li trovis teda, li iris al Sunsubirlando, kaj kiam li estis jam sufiĉe en Sunsubirlando, li iris al Sunleviĝlando. Li ne havis kauzon plendi pri sia sorto.

Li ankorau vivas, se li ne mortis jam.


Komentáře

27.10. 2015 9:30 Knihovna Uh. Brod
Helena Tlachová, putování po Nepálu s Esperantem


Nominace "ŽENA REGIONU" - Helena Tlachová


La 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
3 de aŭgusto — 9 de aŭgusto 2024

109-UK_Arusxo

01.09. 2023 17:21:15
09.10. 2023 18:01:06
Návštěvy
Celkem: 27262
Týden: 91
Dnes: 20
  přihlásit poslední změna: 01.09. 2023 15:45:13