Ĉu estis, ĉu ne estis, pli proksime ol la sepdek sepa lando, sed je lamula paŝo trans la Fabeloceano, kie oni najlis hufferon sur la piedojn de rano, por ke ĝi ne stumblu en ĉiuj survojaj kavetoj, vivis iam juna servisto.
Li servis jam tri jarojn, kiam li hejmeniris al la patro, kaj diris al li:
- Mi ne plu servos, patro, sufiĉe mi jam manĝis fremdan panon. Mi havas cent sonorajn forintojn, mi komencos ion per ili.
- Bone, filo, komencu, sed zorgu ke vi ankau finu bone.
La malriĉa homo diris nur tiom, kaj eĉ tiom diris nur silente. Nek la junulo aldonis ion, sed pendigis al la kolo sian pansakon, kaj iris en la urbon. Li pensis aĉeti ion per siaj cent forintoj. Li ekiris lau la strato, ŝovis la nazon en ĉiun butikon, observis ĉion detale, sed nenio plaĉis al li. Pri ĉio, kion oni metis antau lin, li diris malplaĉe: ĝi ne valoras cent forintojn, nek tio, nek tio ĉi valoras tiom.
- Ĉu vi volas varon, kiu kostas cent forintojn? - oni demandis lin en iu butiko. - Jen, tiu ĉi arĝenta glaso, ĝi valoras almenau ducent forintojn, sed al vi mi vendas ĝin por cent.
- Nu, se vi vendas ĝin por tiom, mi aĉetos ĝin - diris la junulo kaj metis la glason en sian pansakon, kaj forpafis sin hejmen.
Hejme la patro demandis lin:
- Ĉu vi aĉetis ion, filo mia?
- Jes ja, arĝentan glason. Rigardu ĝin, ĝi havas eĉ fermoplaton!
- Ej vi, ventokapulo! - koleris la malriĉa homo. - Kiel vi povis elspezi por ĝi cent forintojn! Mi foiĵetus ĝin, eĉ se tiu mono estus en ĝi! Nu, por tio vi suferis dum tri jaroj!
- Ne malpacu, patro mia - diris la junulo -, oni neniam scias, eble mi ankorau utiligos ĝin!
Li prenis la glason, starigis ĝin meze de la tablo, kaj malfermis ĝin por vidi, ĉu io estas en ĝi? Kaj jen, ruliĝis el ĝi alia arĝenta glaso. Ankau tiu estis el pura arĝento, kiel la unua. Apenau ili iom observis ĝin, el la glaso ruliĝis tria glaso, poste kvara, kvina, sesa!
- Vidu, patro, tiu ĉi glaso vere valoras cent forintojn! Kiam li eldiris tion, el la sepa glaso saltis malbela raneto, kaj eksidis meze de la tablo. Gape ili malfermis okulojn kaj buŝon, kiam la raneto ekparolis:
- Brek-brek, donu al mi manĝi kaj trinki, ĉar mi estas malsata kaj soifa.
Ili tiel ektimis, ke ili tuj donis al ĝi manĝi kaj trinki.
Dum la manĝado kaj trinkado la rano kreskis kaj kreskegis. Dum momento ĝi farigis tiel granda, ke la tablo apenau sufiĉis por ĝi.
- Brek-brek, donu manĝi pli, ĉar alie mi manĝos vin mem - ekparolis denove la rano.
- Nu, vi faris bonan aĉeton - diris la malriĉa homo, kaj iris en la kameron por rapide kolekti la manĝaĵojn, kiujn li havis.
Li trovis iom da graso kaj pano, alportis ilin kaj metis ĉion antau la ranon.
- Jen, ĉio, kion ni havas - diris la malriĉa homo -, mi havas nenion alian en la mondo, ej vi, mirakla rano.
Dum momento ĝi manĝis la grason kaj panon. La tuton ĝi malaperigis per sola gluto.
Tiam la rano saltis sur la plankon, elrampis tra la pordo, iris en la garbejon, kuŝiĝis kaj ekdormis. Sed tiam ĝi jam estis granda, kiel bakforno. Kiam ĝi vekiĝis, ĝi venis al la domo kaj kriis tra la pordo:
- Dio vin benu, mi foriras, ĉar mi vidas, ke vi malriĉas kiel muso preĝeja.
Nu, dank' al Dio, ke ĝi foriris. Rande de la vilaĝo estis granda ronda lago, la rano saltis en ĝin, kaj tiom da akvo elfluis el la lago, ke la inundo preskau forlavis la vilaĝon.
Malgajis la malriĉa homo, kaj eĉ lia filo, ĉar la rano formanĝis ilian tutan havaĵon.
- Nun jam vi povas reiri por servi kun via arĝenta glaso - malpacis la malriĉa homo.
La junulo ne atendis eĉ ĝis la sunsubiro, li ekiris vagi tra la mondo. Li metis la sep argentajn glasojn en la pansakon, kaj iris fronte al sepdek sep landoj. Li ne haltis dum sep noktoj kaj tagoj, kaj frumatene de la oka tago, li alvenis en la urbo de la reĝo. Li ekhavis la ideon eniri la kortegon de la rego: eble oni dungos lin. Li eniris en la kortegon, la reĝo ĝuste staris sur la verando kaj diligente pipfumis. La junulo dece salutis, la reĝo resalutis. Tuj li demandis:
- Kiucele vi venas, junulo?
- Mi serĉas lokon por servi, reĝa moŝto.
- Nu, tiukaze vi venis en bona tempo, ĉar ĵus mi maldungis mian unuan koĉeron.
Tuj ili kontraktis, interkonsente manprenis, kaj trinke stampis la interkonsenton.
La tempo pasis. Pasis jaro, du jaroj, tri jaroj. La reĝo ekamis la malriĉan junulon, kvazau li estus lia propra filo. Ni menciu interdire, ke la reĝo havis nek edzinon, nek filon, nek iu ajn. Li travagis la tutan landon kaj la tutan mondon, sed li ne trovis taugan edzinon. Multe-multege malĝojis la reĝo pro tio, li ne povis dormi eĉ nokte, kiam li pensis pri tio, kiu heredos lian belan landon? La malriĉa junulo vidis tion, kaj foje li kolektis la kuraĝon, kaj demandis:
- Reĝa moŝto, pardonu se miaj vortoj estos ofendaj, sed verŝajne vi havas grandan malĝojon, ĉar senĉese vi ĝemadas.
- Nu, se vi kuraĝis min alparoli - diris la reĝo -, ankau konsolu min, ĉar alie mi palisumigos vin. Malŝtopu viajn orelojn, junulo! Mi travagis la landon kaj la mondon, sed mi ne trovis edzinon taugan por mi. Mi audis pri unu tia, sed neniam mi sukcesis ekvidi ŝin. Ŝi estas Helena, filino de la fereĝo. Jam hodiau vi ekiros, por porti al mi tiun knabinon: sen ŝi eĉ ne revenu!
Hej, la malriĉa junulo dronis en malĝojo. La malĝojo kaj ĉagreno preskau mortigis lin. Kiel li povis esti tiel stulta alparoli la reĝon!
Sed vane li ĉagreniĝis, li devis ekiri, ĉu li volis tion, ĉu ne. Li sursidis la plej bonan ĉevalon, kaj dume oni plenigis lian sakon per pano, kukoj, arĝento, oro kaj - ĝis, mondo! li ekiris lau sia nazo.
La malriĉa junulo vagis, vagadis tra montoj kaj valoj, en arbaroj kaj kampoj, foje tie, foje ĉi tie, foje rekte kaj foje kurbe. Trairante densan arbaregon, li ekaudis ke ie hundo sufere tirbojas. Li iris al la direkto de la voĉo, kaj ekvidis flavan ĉaŝundon konvulsie barakti kaj kaptadi al la malantauaj piedoj. Li rigardis, pro kio la malfeliĉa besto suferas, kaj li ekvidis en ĝia piedo dornon tiel grandan, kiel tranĉilo. Kaj la ĉaŝundo ekparolis:
- Junulo, eltiru ĝin, certe mi rekompencos vin.
- Mi eltiras ĝin, malfeliĉa besto, eĉ sen rekompenco - diris la junulo kaj eltiris la dornon.
- Nu, junulo, pro bono atendu bonon. Prenu el mia dorso tri harojn, konservu ilin bone, kaj se vin trafos io malbona, skuetu ilin, kaj tuj mi aperos apud vi, eĉ se vi estos ĉe la rando de la mondo.
La junulo pensis: hunda haro, aĉa varo, ĝi ne donos oran milon, nek utilon, nek malutilon; do eltiris tri harojn, kaj metis ilin en sian sakon.
Li iris plu, sur montoj kaj deklivoj, dum sep noktoj kaj tagoj senĉese, demandante ĉiun preterpasanton, kie estas Felando, sed neniu povis diri al li tion. Li iris, iradis malgaje, kaj atingis bordon de riverego. Li decidis sekvi ĝin, eble tiel li atingos Felandon. Irante lau la bordo, li rimarkis grandan ezokon, baraktantan en dornoplena arbusto, sed ĝi neniel sukcesis liberiĝi de la branĉetoj.
Ĝi alparolis la junulon:
- Helpu min, mi rekompencos vin.
- Mi ne atendas de vi rekompencon - diris la junulo -, sed mi liberigas vin.
Li prenis la ezokon kaj metis ĝin en la akvon. Sed la fiŝo resaltis al la bordo kaj donis tri skvamojn al la junulo.
- Konservu tiujn tri skvamojn, kaj se ie trafos vin malbono, skuetu ilin, kaj mi aperos tie por helpi vin.
- Bone - diris la junulo -, fiŝa skvamo, plena vano, ĝi ne donos oran milon, nek utilon, nek malutilon; do li formetis ankau la skvamojn. Kaj li iris plu, malgaje, foje orienten, alifoje okcidenten, foje suden, alifoje norden, sed neniu vivulo povis diri al li, kie estas Felando.
- Nu - li malĝojis -, mi ne trovos ĝin eĉ ĝis la finiĝo de la mondo plus du tagoj.
Sed li iris plu, kaj instigis sian ĉevalon:
- Marŝu, marŝu, ĉevalo mia!
Trairante densan arbaregon, li ekvidis, ke du palumboj baraktas sur fagobranĉo, kaj tiel plende ili kveras, ke lia koro kuntiriĝis. Li rigardis, kio okazis al la palumboj: la piedoj kaj flugiloj de la malfeliĉaj birdoj gluiĝis per mielo. Li haltigis sian ĉevalon, grimpis sur la arbon kaj liberigis la palumbojn.
- Nu, junulo - ekparolis unu el la palumboj -, vi savis nian vivon, pro bono atendu bonon.
Ili donis al li po tri plumojn en siaj flugiloj, kaj diris:
- Konservu ilin zorge, kaj se vin trafos malbono, nur skuetu ilin kaj tuj ni aperos apud vi.
- Bone, bone - diris la junulo -, mi konservos viajn plumojn, sed kiel vi povus helpi min? Trafis min granda malbono, sed vi ne povas helpi en tio.
- Se vin trafis malbono, diru al ni, kio ĝi estas, kaj ni helpos vin.
La junulo estis malgaja, tamen li ekridis pri la parolo de la palumboj.
- Bone, diru al mi, kie estas Felando?
Kaj nun ekridis la palumboj.
- Ni vivas ĝuste tie - ili diris. - Sidu sur vian ĉevalon kaj ĉiam nur sekvu nin.
Hej, kiel ekĝojis la junulo! Li sursidis la ĉevalon kaj galopis post la palumboj pli rapide ol vento.
Kaj fine la palumboj haltis kaj diris:
- Jen, Felando estas ĉi tie, ĉi tie!
La junulo gape malfermis la okulojn kaj buŝon. ĉi tiu lando estis tute malsimila al tiuj, kiujn li vidis ĝis nun. Sur la kampoj floris orfloroj, orharaj ĉevaloj paŝtis sin, kaj ĉie, ĝis kie atingis la vido, sur la arboj kreskis orpomoj, orpiroj, orprunoj kaj ĉiaspecaj valoraj fruktoj, ĉirkaue ĉiuj montoj estis el diamanto brilega, ke ili vibrigis liajn okulojn.
- Nu, ĝi estas vere Felando - diris la junulo.
- Kaj nun kien ni konduku vin? - demandis la palumboj.
- Nun al la palaco de Helena la Feino - respondis la junulo.
La palumboj ekflugis, kaj la junulo rajdis post ili pli rapide ol vento. Abrupte lia ĉevalo haltis kaj time retiriĝis, ke preskau li falis de sur ĝi. Jes ja, ili staris antau la palaco de Helena, kaj ties brila lumo timigis la ĉevalon.
Ankau la palaco de lia reĝo estis bela, sed tiu ĉi palaco estis senkompara en la mondo. Ĝi havis sep etaĝojn, kaj ĉiuetaĝe mil fenestrojn kun oraj vitroj. La palaco estis grandega kiel tuta urbo, tamen ĝi giris sur kalkano de koko. Hej, kiel ĝi giris!
- Nu, ĝis tie mi sukcesis - diris la junulo -, sed neniam mi povos eniri la palacon!
- Ne malĝoju - diris unu el la palumboj -, nur prenu unu el niaj plumoj, tuŝu per ĝi la kalkanon de koko, kaj vi vidos, ke haltos la palaco.
Ne necesis dua instigo, mane-piede li grimpis al la kalkano de koko, tuŝis ĝin, kaj miraklo! - la palaco ekskuiĝis kaj haltis dum momento.
Kiam la palaco haltis, entuziasme kuris el ĝi bela feino, turnis la kapon dekstren kaj maldekstren, kaj fine rimarkis la junulon.
- Kiu vi estas kaj kiu vento vin portis ĉi tien?
La junulo dece rakontis ĉion:
- Majesta fereĝidino, mi estas koĉero de la blanka reĝo, kaj mi venis porti vin al li.
- Mi audis jam pri la blanka reĝo - diris Helena la Feino -, kaj mi scias ankau, ke li volas edzinigi neniun alian, nur min. Sed vane vi venis ĉi tien, junulo, ĉar mi perdis mian fianĉinan ringon dum banado, kaj mi povos edziniĝi, nur se ĝi retroviĝos.
Ekmalĝojis la junulo,eĉ longiĝis liaj oreloj kaj lipharoj. Kie li serĉu tiun ringon?
Helena klarigis al li, ke proksime al la palaco estas lago, tie ŝi perdis la ringon; se li havas emon, li serĉu ĝin tie.
La junulo tuj iris al la bordo de la lago. Li cerbumis, malĝojis, preparis sin por senvestiĝi, sed antau ol li senvestiĝus, li rememoris pri la ezoko, eble tiu vere povus helpi lin. Li skuetis la tri skvamojn, kaj jen, la ezoko tuj aperis apud li. Ĝi demandis la junulon:
- Nu, kara mastro, kio okazis?
La junulo rakontis ĉion.
- Tio estas vere granda malbono, sed ne malĝoju, Ĉar ŝajnas, ke mi audis pri tio, ke la ringo nun estas en la ventro de rano. Mi portos al vi tiun ranon, se necese eĉ el la Fabeloceano.
La ezoko abrupte malaperis, kaj la junulo atendis sur la bordo de la lago.
Kaj ĉu vi kredas tion, ĉu ne: ne pasis eĉ duonhoro, venis la ezoko kaj kun ĝi rano grandega kiel domo.
- Kio do! - ekkriis la junulo. - Ŝajne ĝi estas mia rano!
Jes, certe estis ĝi. Kaj ankau la rano rekonis la junulon, kaj diris:
- Kio do! Mia iama mastro!
- Ho, kara rano mia - diris la junulo -, se vi havas la ringon de Helena la Feino, redonu ĝin, mi rekompencos vin, se mi povas!
- Volonte, amiko - diris la rano -, nur se ĝi estas en mia ventro: ĉu ĝi estas tie, ĉu ne tie? Nu, tuj ni ekscios tion.
Ĝi elrampis sur la bordon de la lago, kaj komencis vomi. Kaj jen, baldau elruliĝis tra ĝia buŝo brila diamanta ringo. Kuris la junulo por preni ĝin, sed en tiu momento aperis leporo kaj kaptis la ringon, kaj ek! ĝi forkuris kun la ringo tra montoj kaj valoj.
Ektimis la junulo, volis postkuri la leporon, sed klariĝis al li, ke vane li farus tion, estos pli bone voki la ĉaŝundon. Li skuetis la tri harojn, kaj tuj aperis antau li la ĉaŝundo.
- Kion vi ordonas, kara mastro?
- Mi ordonas al vi, ke vi kaptu tiun leporon. Ĝi kuras tie, forŝtelinte la diamantan ringon.
Apenau li eldiris ĉion ĉi, la ĉaŝundo kuregis kiel rapida vento, kaj dum momento ĝi kaptis la leporon, kaj puŝis ĝin al la tero, ke la ringo elruliĝis el ĝia buŝo.
La hundo kaptis kaj portis ĝin al la junulo.
La junulo iris ĝoje en la palacon, kaj jam de malproksime li montris la ringon al Helena la Feino. Li komencis paroli jene:
- Sed nun jam vi venos kun mi, bela fereĝidino!
Helena la Feino respondis:
- Mi ne povas iri ankorau, junulo, ĝis vi portos al mi kruĉeton el akvo de la vivo, kaj el tiu de la morto.
La junulo malĝojis, la malgajo kaj ĉagreno preskau mortigis lin.
- Eĉ tion mi ne scias, kie ili fontas - diris la junulo.
- Vi ekscios, se vi serĉos ilin. Jen, mi donas al vi du orajn kruĉojn, kaj iru lau via nazo.
La junulo eliris el la palaco, li iris, iradis, haltis tie kaj tie, sed renkontis neniun, kiun li povus demandi, kie estas la akvo de vivo kaj morto? Li ekhavis la ideon voki la palumbojn, eble ili scias pri ĝi. Li prenis la plumojn el sia sako, skuetis ilin, kaj la palumboj aperis tuj antau li.
- Kio okazis al vi, kara mastro? - demandis unu el la palumboj. - Mi vidas, ke vi tre malĝojas.
- Kiel mi ne malĝojus, se Helena la Feino deziras, ke mi portu al ŝi kruĉon el la akvo de la vivo, kaj el tiu de la morto.
- Nu, se ŝi deziras tion, donu al ni ambau kruĉojn, kaj ni tuj portos al vi el tiuj akvoj. Sed jam nun ni avertas vin, estu singarda, ĉar se nur eta guto el la akvo de la morto tuŝos vin, vi pereos.
Eldirinte tion, la palumboj forflugis malproksimen. Tie, unu apud la alia bobelis la akvo de vivo, kaj tiu de morto. Ili plenigis ambau kruĉojn, zorge fermis ilin, kaj reflugis al la junulo.
La junulo kuris en la palacon, portante la akvon de vivo kaj tiun de morto. Helena la Feino miris, miregis! Ŝi neniam kredus, ke la junulo povos plenumi eĉ tiun ŝian deziron.
- Nu, se vi ne kredus tion, nun vi venos kun mi, Helena la Feino!
- Jes, jes, nepre - diris Helena -, nur mi volas kunfaldi mian palacon. Ni iru al la mezo de la korto.
Kiam ili eliris al la korto, Helena la Feino per sia ora bastoneto svingis al la palaco el ĉiuj direktoj, kaj la palaco komencis ŝrumpi, ĝi ŝrumpis ĉiam pli, kaj fine ĝi jam ruliĝis sur la tero, kiel pilko.
- Jen, junulo, metu ĝin en vian sakon!
Li metis ĝin en sian sakon, poste ili elektis du orharajn ĉevalojn, la plej bonajn, sursidis ilin, kaj ek!, ili flugis kiel fluganta penso. Matene ili ekiris, kaj tagmeze jam estis en la kortego de la blanka reĝo.
La reĝo ĝojegis, li ne sciis kion fari por la granda ĝojo. Li volis tuj edziĝi al Helena. Sed post kiam ili altabliĝis, manĝis, trinkis, konversaciis, iel metiĝis tien ankau la du oraj kruĉoj, kaj Helena prenis ilin tiel, ke guto falis sur la manon de la junulo.
En la sama momento li mortis.
Estis granda ektimo kaj malĝojo.
La reĝo ŝiradis la proprajn harojn pro la ĉagreno. Elkore li bedauris pro la ŝatata, kara servisto.
Helena la Feino diris:
- Nu, se tiom vi ĉagreniĝas, do lasu la malĝojon, ĉar tuj mi revivigos lin.
Ŝi prenis la alian kruĉon, en kiu estis la akvo de vivo, ŝprucis el ĝi sur lin, kaj la junulo tuj vekiĝis, kaj li estis multe pli bela kaj juna, ol pli frue.
La reĝo vidis tion, kaj pensis: "Certe ne malutilus al mi juniĝi iom!" Kaj li prenis la kruĉon, kaj verŝis sur sin la tutan akvon. Nu, kompreneble li mortis, ĉar li verŝis sur sin la akvon de morto. Kaj en la alia kruĉo eĉ guteto da akvo ne restis, ĉar Helena la Feino verŝis ĉion sur la junulon.
- Ej, li mortis! - diris Helena la Feino.
- Jes ja, vere - konfirmis la junulo.
Kion fari? Se li mortis, do estas necese entombigi lin. Kaj la malriĉan junulon tuj post la entombigo oni elektis reĝo. Mankis en la lando alia homo, kiu taugus por tiu ofico. Kaj Helena la Feino diris:
- Audu, mi forlasis mian landon nur por vi, do, mi estu la via, vi estu la mia, nin disigu nur la morto.
La junulo volonte konsentis. La oran pilkon ili rulis al la mezo de la korto, Helena svingis per la ora bastoneto, kaj dum momento kreiĝis tie tia palaco, ke ĉiu en la mondo venis por admiri ĝin.
Nu, kiu venis tien, ne pentis sian agon, ĉar la geedziĝa festeno dauris sep semajnojn. Sufiĉis platoj kaj teleroj, malpli vino kaj vinberoj, iuj manĝi povis, aliaj nur provis; fine la geedzoj dum la nokta malhelo sidiĝis en nuksoŝelo kaj nun flosas sur rivero ...
Morgau ili gastu ĉe vi!
Komentáře
27.10. 2015 9:30 Knihovna Uh. Brod
Helena Tlachová, putování po Nepálu s Esperantem
Nominace "ŽENA REGIONU" - Helena Tlachová
La 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
3 de aŭgusto — 9 de aŭgusto 2024