LA FILINO DE LA BOVPAŜTISTO

filino_bovshtistoĈu estis, ĉu ne estis, trans la Fabeloceano vivis iam reĝido. Tiu reĝido forte decidis, ke li travagos la tutan mondon kaj ne ripozos, ĝis li trovos konvenan edzinon. Ne gravas, ĉu ŝi estas filino de reĝo au tiu de malriĉulo, nur ŝi estu lau lia gusto.

Disvastiĝis la famo en la tuta lando, eĉ ekster ĝi, kaj kie iris la reĝido, ĉie amasiĝis la popolo por saluti lin, maljunuloj, junuloj, frauloj kaj knabinoj, precipe knabinoj.

Foje en vilaĝo la reĝido rimarkis knabinon inter la aliaj, kiu forte ekplaĉis al li. Rekte li iris al tiu knabino, interparolis kun ŝi kaj demandis: Kies filino vi estas, franjo?

- Mi estas filino de la bovpaŝtisto, reĝida moŝto - respondis la knabino.

- Ne gravas, estu filino de kiu ajn, mi edzinigos vin.

Tuj li sidigis ŝin en la kaleŝon, veturigis hejmen la filinon de la bovpaŝtisto kaj ili geedziĝis farante pompan edziĝfeston.

Sed por ne konfuzi la fadenon de la rakonto, mi diru, ke antau la geedziĝo la reĝido diris al ŝi:

- Auskultu, knabino, vi estas lau mia gusto, mi edzinigos vin, kondiĉe, ke vi neniam kontraudiros al mi. Kion mi faros, tiel estos bone, vi ne havu vorton kontrau tio.

Bone, pasis la tempo, ili vivis en paco. Sed foje okazis, ke malriĉulo venis por plendi al la reĝo.

- Reĝa moŝto - diris la malriĉulo -, ni iris kun mia najbaro en la urbon, kun du ĉevaloj mi, kun du bovoj li. Unu el miaj ĉevaloj havis idon. Dumvoje ni tranoktis. Kiam ni ekiris, la ido aliĝis al la bovo de mia najbaro, kaj ne plu volis reiri al sia patrino. Tiam la najbaro diris, ke mia ĉevalido estas la lia, kaj li ne volas redoni ĝin. Reĝa moŝto, faru juĝon!

- Bone - diris la reĝo -, mi faros juĝon, sed vi ne ĝojos pro ĝi, malriĉulo, Ĉar ankau lau mi al tiu apartenas la ĉevalido, kiun ĝi postiras.

Foriris la malriĉulo malgaje, malĝoje, ĉar eĉ ĉe la reĝo mankas justeco, sed en la alia ĉambro la reĝedzino haltigis lin, kaj diris:

- Malriĉulo, mi audis, kian juĝon faris mia edzo. Iru en la arbaron, kie mia edzo kutimas ĉasadi, portu kun vi reton, metu ĝin sur trunkon.

La reĝedzino ankorau diris ion, sed nun tion mi ne malkaŝas, baldau vi ekscios. La malriĉulo iris en la arbaron, portis kun si reton, metis ĝin sur trunkon, kaj li tenis la reton kvazati li fiŝkaptus. Li eĉ ne sidis unu horon, kiam venis la reĝo. Li rigardis, rigardadis, kion faris la malriĉulo. Li ne povis senvorte elteni kaj demandis:

- Kion vi faras ĉi tie, malriĉulo?

- Mi fiŝkaptas, mia reĝa moŝto.

- Kion vi parolas, malriĉulo, kiamaniere povus havi la trunko fiŝon?

La malriĉulo respondas:

- Tiel, kiel bovo ĉevalidon.

Ekhontis la reĝo. Tuj li ĝustigis la decidon, redonigis la ĉevalidon al la malriĉulo. Sed li tuj pensis, ke tiun ruzecon instruis al la malriĉulo la edzino.

Reveninte hejmen, tuj li diris kolere al la edzino:

- Nu, edzino, vi kontraudiris, kvankam vi ĵuris, ke vi neniam faros tion. Do, vi ne plu havas lokon en mia domo. Reiru al via patro!

La reĝedzino ploris, sed vane ŝi ploris, ĉar la reĝo ne paciĝis.

- Bone - diris la edzino -, mi foriros. Sed kion vi donos al mi pro tio, ke ĝis nun mi estis via edzino?

La reĝo diris:

- Mi donas al vi tion, kio estas la plej kara por vi, nur foriru el la domo.

La reĝedzino tuj eliris, iradis-venadis, preparis sin, poste por lasta fojo ŝi ankorau sidiĝis al la tablo de la reĝo, por lastfoje tagmanĝi en la palaco. Kiam la reĝo rigardis flanken, ŝi miksis dormigilon en lian vinon.

Baldau la reĝo komencis oscedi, fermiĝis liaj okuloj, li kliniĝis sur la tablon kaj ekdormis. La reĝedzino atendis tion, kaj ŝi vokis la servistojn. Ili portis la reĝon al la kaleŝo, kaj per sesĉevala kaleŝo ŝi vojaĝis hejmen al la patro, al la bovpaŝtisto.

Vekiĝante en la domo de la bovgardisto, la reĝo ĉirkaurigardis, kaj mire demandis:

- Kiel mi venis ĉi tien?

- Mia kara edzo, vi diris al mi: mi povas kunpreni la plej karan por mi. Por mi vi estas la plej kara, do mi kunprenis vin.

Tuj forflugis la kolero de la reĝo, Ĉirkaubrakumis, kisis la edzinon. Ili sidiĝis en la kaleŝon, vojaĝis hejmen, kaj vivis ĝis la morto kune kiel kolomboj.


Komentáře

27.10. 2015 9:30 Knihovna Uh. Brod
Helena Tlachová, putování po Nepálu s Esperantem


Nominace "ŽENA REGIONU" - Helena Tlachová


La 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
3 de aŭgusto — 9 de aŭgusto 2024

109-UK_Arusxo

01.09. 2023 17:21:15
09.10. 2023 18:01:06
Návštěvy
Celkem: 26043
Týden: 75
Dnes: 6
  přihlásit poslední změna: 13.10. 2023 10:02:58