BRAVA PELTISTO

brava peltistoNun mi rakontos fabelon al vi pri peltisto, kiu estis malriĉa, kiel muso preĝeja. Sed tamen ne! Li havis unu kudrilon, unu malbonan tondilon, sendentan edzinon, kaj tiom da infanoj, kiom da truoj estas sur kribrilo, eĉ plus unu. Foje ili manĝis, foje ne, ankau maizkaĉo aperis sur ilia tablo nur dimanĉe kaj nur malofte. Sed foje okazis, ke el la maizkaĉo restis ero sur la tablo, kaj tiom da muŝoj flugis sur ĝin, ke ili estus povintaj manĝi la tutan maizkaĉon.

La peltisto ekkoleris, ke eĉ la muŝoj malriĉigas lin, kaj tiel li batis tien per la manplato, ke tuj li mortigis dudek muŝojn.

- Nu - pensis la peltisto -, Ĉu vere mi estas tiel forta homo?! Tion mi ne pensis. Sed tio estas bonega! Mi iru trovi la feliĉon!

Tuj li skulptis tabuleton kaj per grandaj maljunecaj literoj li surskribis:

- Dudek per unu bato!

Li pendigis la tabulon al sia kolo, kaj vere li ekiris por vagadi en la mondo. Multe ploris, veis la infanoj, la edzino ne malpli, ke li restu, ne foriru, sed la peltisto tiel forte decidis, ke eĉ per ŝnuro ili ne estus povintaj lin reteni. Forte li kredis, ke pro sia granda braveco li estos feliĉa ie en la mondo.

Li ekiris, iris, iradis kaj survoje li atingis densan arbaron. Li tre laciĝis, sidiĝis apud puto. Kiam li tie kuŝis, venis tien la diablo kun granda buballeda ujo por preni akvon. Li ekvidis la peltiston kaj la tabulon sur lia kolo kun la surskribo: "Dudek per unu bato!"

"Hm - li pensas -, tiu ĉi povas esti vere forta homo! Li estus tauga servisto por mi! - Tuj li salutis la peltiston per decaj vortoj:

- Dio vin benu, samlandano!

- Dio vin benu - akceptis la peltisto mallonge.

- Ĉu vi estas vere tiel forta homo, ke "dudek per unu bato"? Ĉu?

- Tiel - murmuris la peltisto.

- Ĉu vi ne volas esti mia servisto?

- Kial ne, se vi bone pagos!

Ili tuj interkonsentis. La peltisto tri jarojn servos ĉe la diablo, li portos akvon, lignon, nenion pli li faros, kaj post la fino de la servo li ricevos sakon da oro.

La brava peltisto donis la manon kaj diris:

- Prenu mian manon, diablo, hundo fariĝu, kiu ŝanĝos ion.

Ili iris al domo de la diablo, kiu havis tiom da infanoj, kiom la peltisto kaj ankorau plus du.

Kiam ili hejmenvenis, la diablidoj ĝis lasta guto trinkis la akvon. Ili donis la buballedan ujon al la peltisto, por ke li portu akvon el la puto.

Hej, kompatindulo! Li pensadis, kion li nun faru? Iamaniere li povis porti la malplenan buballedon al la puto, sed la plenan? Li eĉ ne povus movi ĝin. Kiam li tiel pensadis, la diabloj enuis lin atendi kaj sendis unu post lin. La kompatinda peltisto ektimis, kio okazos al li? En la granda timo por fari ion, li komencis fosi per branĉo ĉirkau la puto. La diablo demandis:

- Kion vi faras, brava peltisto?

- Mi - respondis la peltisto - pensis, kial veni ĉiutage por akvo, mi prefere portos hejmen la tutan puton.

- Ve, ne faru tion - petegis lin la diablo -, ĉar mia patrino estas blinda kaj ŝi povus fali en la truon. Prefere mi portos akvon anstatau vi!

- Nu bone - diris la peltisto kaj bonkore li konsentis, ke la diablo portadu hejmen la akvon.

La sekvan tagon ili sendis la peltiston por ligno, kaj ili ordonis al li porti hejmen tri kubklaftojn. Sed kiel tri kubklaftojn, kiam eĉ tri ŝtipoj estis por li tro? Li forte pensis, kion fari? Sed vane li pensis, ĉar nenion saĝan li eltrovis. Pro enuo li komencis po unu kunligi tiujn multegajn kubklaftojn da ligno, kiuj estis hakitaj en la arbaro.

La diabloj jam ne povis lin plu atendi, kaj denove sendis unu post lin. Tiu alvenis ĝuste tiam, kiam la peltisto kunligis la lignostaplojn.

- Kion vi faras? - demandas la diablo.

- Kion? Ĉu mi venu ĉiutage en la arbaron? Ne! Mi portos hejmen ĉiujn, kiuj estas ĉi tie.

Li diris tion tiel kolere, ke la kompatinda diablo konsterniĝis kaj ektimis. Li komencis petegi, ke pro Dio! li ne faru tion, ĉar se li portos nun hejmen ĉion, kio estas en la arbaro, ili tuj bruligos ĉion kaj por vintro nenio restus. Prefere li mem portos ĝin hejmen po porcioj. Dume la diablo prenis la pinton de grandega fago kaj tiris ĝin malsupren, por ligi la pinton al la radiko. Tirinte ĝin, li ekkriis:

- Ho ve, venu rapide, brava peltisto, tenu tiun ĉi branĉon, ĉar mia zonrimeno ŝiriĝis.

Do, tion jam ne povis eviti la peltisto kaj li prenis la pinton de la arbo. Sed en la sama momento, kiam la diablo jam delasis ĝin, la pinto de la arbo resaltis puŝante tiel forte la peltiston, ke li surteriĝis ĉe la alia ekstremo de la arbaro, apud arbusto. El la arbusto elkuris leporo, la peltisto post ĝin, kaj jen, la leporo kuris ĝuste al la direkto de la diablo. La brava peltisto ŝajnigis fortan koleron kaj ege li riproĉis la leporon.

- Aĉa besto! La tutan arbaron mi trasaltis pro ĝi, kaj tamen mi ne povas ĝin kapti. Vidu, nu! - Kaj ne havis finon lia kolero.

Hejme la diabloj priparolis la aferon, kaj decidis, ke ili ankoraufoje faros provon al la brava peltisto, kaj se ankau tiam li superruzos ilin, ili pagos al li la tutan salajron kaj sendos lin hejmen. La sekvan tagon ili sendis lin kun la plej forta diablo al la kampo, por provi lian forton. La diablo portis kun si vipon kaj klabon. Kiam ili alvenis la kampon, la diablo diris:

- Nu, brava peltisto, nun montru, kion vi scias! Ni vidu, ĉu vi scias tiel forte klaki per la vipo, kiel mi!

- Pli bone, se vi ne donos ĝin en mian manon - diris la peltisto -, ĉar mi klakos tiel forte, ke viaj okuloj ne eltenos!

- Ne gravas, nur klaku jam! - diris la diablo.

- Klaku unue vi! - instigis lin la peltisto.

La diablo prenis la vipon, kaj tiel li klakis, ke la brava peltisto transkapiĝis pro timo. Apenau li povis stariĝi, tamen li diris:

- Nu, tio ne estis tre forta klako, frato diablo. Sed nun kovru viajn okulojn, se vi ne volas, ke ili elsaltu!

La diablo trovis, ke tio estas serioza afero, kaj kovris siajn okulojn. Ne atendis plu la brava peltisto, li tuj kaptis la klabon, kaj tiel forte li batis la kapon de la diablo, ke oni verŝis sur lin dek kuvojn da akvo ĝis li rekonsciiĝis.

- Nu - diris la peltisto post la rekonsciiĝo de la diablo -, kiu el ni povas fari pli grandan klakon?

- Vi, vi - ploretis dolore la diablo. - Nun iru ni jam hejmen.

Kaj fariĝis granda timo en la familio de la diabloj, kiam ili audis la novan agon de la peltisto. Ili tuj plenigis sakon per oro kaj donis ĝin al li, ke li portu ĝin hejmen, nur ili ne plu vidu lin.

- Sed tion mi ne faros - ekkoleris la peltisto. - Se vi volas, ke mi forlasu vin, portu la salajron hejmen al mi, alie mi restos ĉi tie dum tri jaroj.

Tion la diabloj pli timis ol incenson.

Prefere ili portis hejmen la oron, nur li ne restu. La brava peltisto iris antauen, kaj li pli rapide alvenis hejmen ol la diablo, portanta la oron. Li tuj sendis sian edzinon al la garbejo por plenigi sakon per grenventaĵo kaj ordonis al ŝi enveni ĝuste tiam, kiam la diablo alvenos. Tiam ŝi ĵetu la sakon al la subtegmento, kaj diru: "Rigardu, kara edzo, tiu ĉi sako plenas per oro, mi servis dum vi estis for."

La edzino vere faris tiel, kiel la edzo ordonis. Kiam la diablo vidis, ke ankau la edzino de tiu ĉi homo estas tiel forta, ke ŝi facile ĵetas sakon da oro al la subtegmento, li ektimis, same ĵetis supren la sakon kaj forkuris. Li ne kuraĝis rerigardi ĝis li atingis la arbaron.

Tie li renkontis lupon, kiu demandis:

- Kien vi kuras el tuta forto, frato diablo?

- Ho, ve, ne demandu, frato lupo! Au vi ne audis pri la fama brava peltisto?

Kaj li rakontis, kiajn bravajn agojn faris tiu homo. La lupo ridegis, ke bruis la arbaro. Kiam ĝi rekonsciiĝis de la ridego, ĝi diris al la diablo, ke ili reiru al la peltisto, reprenu de li la oron, ĉar li estas eta, malforta homo.

La diablo duone kredis, duone ne kredis la parolon de la lupo. Sed fine li konsentis, ĉar li tre volis rericevi la oron. Li konsentis reiri nur se ili faros jugon kaj ili ambau iros en ĝi, ĉar li timis, ke la lupo forlasos lin, se estos danĝero.

La lupo ne kontraustaris, estu lau la volo de la diablo. Ili faris jugon, prenis ĝin kaj tiel ili iris al la peltisto. En la ĝardeno ĝuste ludis la filoj de la peltisto, kaj kiam ili ekvidis, ke la diablo kaj la lupo venas en jugo, ili pensis, ke la diablo portas la lupon al ili kaj komencis krii:

- Hej, hej! Nia patro servis ankau ĉe lupo!

Alia knabo kriis:

- Ni retenu ankau la diablon, ni retenu ankau la diablon!

Hej, la diablo ege ektimis, kaj ek! Li ekkuris kune kun la jugo kaj lupo.Vane kuraĝigis lin la lupo! "Ne, kuru, stulta diablo! Ne timu, stulta diablo!" Li nenion audis, nur kuris per tuta forto. Li kuris ĝis la lupo trafis arbon per la kapo, la jugo disrompiĝis, kaj li sola kuris plu. Eble ankorau nun li kuras.

La brava peltisto liberiĝis de la diablo kaj de la lupo, kaj ankorau hodiau li vivas feliĉe kun la tuta familio, per la multa oro de la diablo.


Komentáře

27.10. 2015 9:30 Knihovna Uh. Brod
Helena Tlachová, putování po Nepálu s Esperantem


Nominace "ŽENA REGIONU" - Helena Tlachová


La 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
3 de aŭgusto — 9 de aŭgusto 2024

109-UK_Arusxo

01.09. 2023 17:21:15
09.10. 2023 18:01:06
Návštěvy
Celkem: 25839
Týden: 71
Dnes: 2
  přihlásit poslední změna: 04.12. 2017 11:31:10