NAŬA LECIONO

 LA PARENCOJ DE LA FAMILIO

    Karlo kaj Jozefo estas fratoj, Maria kaj Paŭlino estas fratinoj. Karlo, Jozefo, Maria kaj Paŭlino estas gefratoj. Sinjoro Čech estas ilia patro, sinjorino Čechová estas ilia patrino. Sinjoro Čech kaj sinjorino Čechová estas la gepatroj de la kvin gefratoj. Gesinjoroj Čech, tio estas sinjoro Čech kaj sinjorino Čechová, kaj iliaj kvar gefiloj estas familio. La patro de sinjoro Čech ankoraŭ vivas. Li estas la avo de Karlo kaj de liaj gefratoj. La edzino de la avo, do la avino de Karlo kaj liaj gefratoj, ne vivas plu. Ŝi mortis jam. Avo Petro, kies edzino jam mortis, estas vidvo. Li estas tre bona viro. Li estas tre sana, neniam li estis malsana. La gepatroj de la patrino, do la geavoj de Karlo kaj de liaj gefratoj, ankoraŭ vivas. Karlo kaj Jozefo estas iliaj nepoj, Maria kaj Paŭlino estas iliaj nepinoj. La kvar gefratoj estas iliaj genepoj.
    Paŭlino havas tri infanojn: unu malgrandan knabeton, Peĉjon, kaj du kanbinojn. Peĉjo estas pranepo de la patro de sinjoro Čech, la du knabinoj, Eva kaj Anna, estas liaj pranepinoj. La patro de sinjorino Čechová estas ilia praavo, la patrino de sinjorino Čechová estas ilia praavino. La praavo kaj la praavino estas prageavoj.
   Sinjoro Čech havas unu fraton kaj unu fratinon. La frato de sinjoro Čech estas la onklo de la kvar gefratoj, Karlo kaj Jozefo estas iliaj nevoj, Maria kaj Paŭlino estas iliaj nevinoj. La fratino de la patro, onklino Růžena, kies edzo mortis antaŭ du jaroj, estas vidvino. La filo de onklino Růžena estas kuzo de Karlo, ŝiaj filinoj estas liaj kuzinoj. La frato de la patro, onklo Prokop, kiu neniam havis edzinon, estas fraŭlo.
    Fraŭlo Prokop, la frato de la patro, estas bofrato de sinjorino Čechová. La vidvino Růžena, la fratino de la patro, estas bofratino de sinjorino Čechová. La gefratoj de sinjorino Čechová estas bofratoj de sinjoro Čech. La patro de sinjoro Čech estas la bopatro de sinjorino Čechová, ŝi estas lia bofilino. La gepatroj de sinjorino Čechová estas la bogepatroj de sinjoro Čech, li estas ilia bofilo.
    Jen, vi nun konas la tutan familion de gesinjoroj Čech kaj ĉiujn iliajn geparencojn.
____________________
paroli
Patro: Joĉjo, ĉu vi mem studis la naŭan lecionon?
Jozefo: Jes, paĉjo, ĝi estas tre facila, mi tuj ĉion komprenis.
Patro: Vi estas prava, en Esperanto la nomoj de la parencoj estas facilaj.
Jozefo: Kaj krom tio la leciono ne enhavas multajn novajn vortojn.
Patro: Mi opiniis, ke vi volonte lernas Esperanton.
Jozefo: Jes, jes, sed la novajn vortojn povus lerni anstataŭ mi iu alia.
Patro: Ne forgesu, Joĉjo, ke la vortoj estas la fundamento de ĉiu lingvo.
Jozefo: Vi tute pravas, paĉjo, sed tamen...
Patro: Kion vi faris hodiaŭ en la lernejo?
Jozefo: La instruisto parolis pri la familio.
Patro: Ĉu li parolis ankaŭ pri la parencoj de la familio?
Jozefo: Ne, li parolis pri la taskoj de la patro,  patrino kaj infanoj.
Patro: Kion li rakontis al vi pri la devoj de la gepatroj?
Jozefo: Li diris, ke la gepatroj havas la devon bone eduki la infanojn.
Patro: Ĉu li ne pravas? Ĉu li eraras?
Jozefo: Li certe pravas kaj li ne forgesis diri, ke la gepatroj devas eduki la infanojn kune kun la lernejo.

parencoj


Novaj vortoj


esperanto
czech

esperanto
czech

anstataŭ namísto

opinii mínit
avo
avo
děd

parenco
příbuzný

devo
povinnost

plu
dále, více

do
tedy

ne plu již ne

eduki
vychovávat

li povus
mohl by

edzo
manžel

pravi
mít pravdu

enhavi
obsahovat

esti prava být v právu

erari
mýlit se

rakonti
vyprávět

facila
snadný
sana
sana
zdravý

forgesi
zapomenout

senco
smysl (čeho)

frato
bratr

sinjoro
pán

fraŭlo svobodný muž

studi
studovat

fundamento základ

tamen
přece, nicméně

knabeto
chlapeček

tasko
úkol

kompreni
rozumět

tuj
ihned

koni
znát

vidvo
vdovec

krom
kromě, mimo

viro
muž

kuzo
bratranec

vivi
žít

morti
zemřít




nepo
vnuk




nevo
synovec





GRAMATIKO

1. Příjmení píšeme pravopisem příslušného jazyka: Th. Čejka (ĉeĥo), A. Grabowski (polo Polák), N. A.  Borovko (ruso Rus), W. H. Trompeter (germano Němec), D-ro K. Kalocsay (hungaro Maďar), prof. J. E. Mayor (anglo Angličan), prof. D-ro E. Boirac (franco Francouz) estas famaj esperantistoj jsou slavní esperantisté.

2. Předpona ge- se používá k společnému označení nejméně dvou osob různého pohlaví:
patro + patrino = gepatroj - rodiče;
frato(j) + fratino(j) = gefratoj - sourozenci;
amiko(j) + amikino(j) = geamikoj - přátelé a přítelkyně.

Rimarkigo: U zvířat tato předpona označuje jeden pár:
geĉevaloj - kůň a kobyla.

3. Předpona bo- značí příbuzenstvo získané sňatkem:
bopatro - tchán, bopatrino - tchyně; bofrato - švagr, bofratino - švagrová; bofilo - zeť, bofilino - snacha.

4. Předpona pra- má týž význam jako v češtině:
praavo - pradědeček, pranepo - pravnuk, prahomo - pračlověk, pralingvo - prajazyk.

5. Zápor. V esperantské větě je zápor vždy jen jeden, v české větě může být i několik záporů:
nemám jablko - mi ne havas pomon; memám nic - mi havas nenion; nemám nikdy nic - mi neniam havas ion;
on nikdy nikomu neudělá nic dobrého - li neniam faras al iu ion bonan.

6. Přivlastňovací zájmena končí na -a (jako jména přídavná) a tvoříme je ze zájmen osobních:

1. mi - mia  já - můj       ni  - nia   my - náš
2. vi - via  ty - tvůj      vi  - via   vy - váš
3. li - lia  on - jeho      ili - ilia  oni - jejich
   ŝi - ŝia  ona - její                 ony - jejich
   ĝi - ĝia  ono - jeho                 ona - jejich

EKZERCOJ

1. Z článku La parencoj de la familio  vypište všechna slova s předponami ge- a bo- a přeložte je.

2. Popište svou rodinu.
Modelo: Mi havas patron. Li ankoraŭ vivas. Ankaŭ lia patro vivas. Lia patro estas mia avo atd.

3. Odpovězte na otázky.
Kio estas patro kaj patrino, onklo kaj onklino, kuzoj kaj kuzino, amikoj kaj amikinoj, lernantoj kaj lernantinoj? Kiu estas (estos) via bopatro? Kiu estas (estos) via bofratino? Kiu estas via avo? Kiu estas (estis) via praavino? Kiu estas (estos) via nevo?

4. Přeložte:
Pepík se učí esperanto. Mirek se neučí esperanto. On se nic neučí. On se nikdy nic neučí. Eva dala Aničce jablko, Marie jí nedala nic. Marie nic neměla, nemohla jí nic dát. Aničko, slyšíš maminku? Ne, nikoho nevidím a nikoho neslyším.

Ŝerca demando
Li estas filo de mia patro, tamen li ne estas mia frato. Kiu li estas?

Proverbo
Kia patrino, tia filino.

Klíč
1. gefratoj - sourozenci, gepatroj - rodiče, gesinjoroj - pán(i) a paní, gefiloj - syn(ové) a dcera (dcery), geavoj - prarodiče, genepoj - vnoučata, prageavoj - pradědeček a prababička, bofrato - švagr, bofratino - švagrová, bogefratoj - švagr a švagrová (švagři a švagrové), bopatro - tchán, bofilino - snacha, bogepatroj - tchán a tchyně, bofilo - zeť, geparencoj - příbuzní.

3.  Patro kaj patrino estas gepatroj, onklo kaj onklino estas geonkloj, kuzoj kaj kuzino estas gekuzoj, amikoj kaj amikinoj estas geamikoj, lernantoj kaj lernantinoj estas gelernantoj. La patro de mia edz(in)o estas mia bopatro. La fratino de mia edz(in)o estas mia bofratino. La patro de mia patro aŭ de mia patrino estas mia avo. La avino de mia patro aŭ de mia patrino estis mia praavino. La filo de mia frato aŭ de mia fratino estas mia nevo.

4. Joĉjo lernas Esperanton. Mirek ne lernas Esperanton. Li lernas nenion. Li neniam lernas ion. Eva donis al Anjo pomon. Maria donis al ŝi nenion. Maria havis nenion, ŝi ne povis doni al ŝi ion. Anjo, ĉu vi aŭdas panjon? Ne, mi neniun vidas kaj neniun aŭdas.

Nepochybuji, že obdivuhodná snadnost esperantské mluvnice a bohatství tvorby slov učiní jeho tvůrce nesmrtelným.
                        K. E. Ciolkovskij

Theodor Kilian - učebnice esperanta