OKA
LECIONO
LA MALGRANDA INSTRUISTINO
Personoj: Eva kaj Anna. Ili estas
filinoj de Paŭlino. Enjo estas dekjara, Anjo estas sesjara.
Eva: Anjo, ni ludu ion, ĉu jes?
Anna: Jes, kion ni ludos, Enjo?
Eva: Ni ludos lernejon, ĉu vi volas?
Anna: Bone. Vi estos la instruistino kaj mi lernantino.
Eva: Bone atentu! Hodiaŭ ni parolos pri la homa korpo.
Anna: Kio estas "la homa korpo"?
Eva: Demandi vi povas poste.
Anna: Jes, sinjorino instruistino.
Eva: Kio estas tio ĉi?
Anna: Tio estas la kapo.
Eva: Kaj tio ĉi?
Anna: La kolo. La kapo sidas sur la kolo.
Eva: Antaŭe estas la vizaĝo kun la buŝo. Kion ni faras per la buŝo?
Anna: Per la buŝo ni manĝas, trinkas kaj parolas.
Eva: Kiam vi manĝas?
Anna: Kiam mi estas malsata kaj kiam ajn mi havas ion bonan.
Eva: Kion kaj kiam vi trinkas?
Anna: Mi trinkas akvon, kiam mi soifas.
Eva: Bone. Kion vi havas en la buŝo?
Anna: Tie mi havas dentojn kaj langon.
Eva: Kion vi faras per la dentoj?
Anna: Per la dentoj mi mordas.
Eva: Por kio vi bezonas la langon?
Anna: La langon ... la langon ... mi montras al malbonaj knabaĉoj.
Eva: Ĉu vere? Tio estas bela novaĵo!
Anna: Mi faras tion nur tre malofte.
Eva: Kion vi mordas per la dentoj?
Anna: Buterpanon, sukeron kaj pomojn.
Eva: Per kio vi vidas?
Anna: Mi vidas per la okuloj.
Eva: Per kio ni aŭdas?
Anna: Ni aŭdas per la oreloj.
Eva: Bone; kio estas ĉi tio?
Anna: Tio estas la nazo; per la nazo ni flaras.
Eva: Montru al mi la nazon!
Anna: Mi ne povas, mi ja ne vidas ĝin!
Eva: Per kio vi iras, kuras kaj saltas?
Anna: Mi iras per la piedetoj, paĉjo per la piedoj.
Eva: Kie vi volonte saltas, kuras kaj iras?
Anna: En la ĉambro, en la ĝardeno, en la parko, nu, kie ajn ...ĉie.
Eva: Ĉu vi rajtas iri sola en la parkon?
Anna: Kien? Ĉu en la parkon?
Eva: Nu jes; ĉu vi rajtas iri sola kien ajn ...Ĉien?
Anna: Ĝis la parko mi rajtas iri sola, sed en la parkon ne.
Eva: Kun kiu vi iras en la parkon?
Anna: Tien mi iras kune kun onklino Manjo.
Eva: Tie vi promenas, ĉu ne vere?
Anna: Kio estas "promeni en la parko"?
Eva: Nu, vi iras en la parko tien kaj reen; vi promenas en la parko.
Anna: Jes, jes, ni iras en la parkon kaj kiam ni estas en la parko, ni
iras en la parko tien kaj reen.
Eva: Per kio skribas paĉjo kaj panjo?
Anna: Ili skribas per plumo kaj krajono.
Eva: Sed plumo kaj krajono ne estas partoj de la homa korpo; ni skribas
per la dekstra mano.
Anna: Ĉiu homo havas du manojn, sur ĉiu mano ni havas kvin fingrojn.
Eva: Anjo, vi estas diligenta lernantino; jen pomo por vi!
Anna: Mi dankas al vi, sinjorino instruistino.
Eva: Mi petas, restu tiel diligenta kaj mi ĉiam donos al vi ion bonan.
Anna: Ĉu vi ne volas subaĉeti min? Kaj nun ni iru en la ĝardenon. En la
ĝardeno ni promenos kiel onklino Manjo, jes?
Novaj vortoj
|
|
|
|
|
|
|
aĉeti |
koupit
|
|
nazo
|
nos
|
|
subaĉeti |
podplatit
|
|
novaĵo |
novinka
|
|
akvo
|
voda
|
|
okulo
|
oko
|
|
antaŭe |
vpředu, dříve
|
|
orelo
|
ucho
|
|
atenti
|
dávat pozor
|
|
persono
|
osoba
|
|
aŭdi |
slyšet
|
|
pomo
|
jablko
|
|
bezoni
|
potřebovat
|
|
per kio |
čím
|
|
buŝo |
ústa
|
|
peti
|
prosit
|
|
per la buŝo |
ústy
|
|
piedo
|
noha (od kotníku dolů) |
|
butero
|
máslo
|
|
piedeto
|
nožka
|
|
danki
|
děkovat
|
|
plumo
|
pero
|
|
dekjara
|
desetiletý
|
|
por
|
pro
|
|
demandi
|
ptát se
|
|
por kio
|
na co, nač
|
|
dento
|
zub
|
|
poste
|
potom
|
|
doni
|
dát
|
|
pri
|
o
|
|
fingro
|
prst
|
|
promeni
|
procházet se
|
|
flari
|
čichat
|
|
rajto
|
právo
|
|
ĝis |
až, až k
|
|
rajti
|
smět
|
|
havi
|
mít
|
|
re
|
zpět
|
|
homo
|
člověk
|
|
tien kaj reen |
tam a zpět, sem a tam |
|
homa
|
lidský
|
|
resti
|
zůstat
|
|
jaro
|
rok
|
|
salti
|
skočit
|
|
jen
|
hle, zde, tu
|
|
sata
|
sytý
|
|
kapo
|
hlava
|
|
sinjoro
|
pán
|
|
kien
|
kam
|
|
soifi
|
žíznit
|
|
knabaĉo |
uličník
|
|
sola
|
sám
|
|
kolo
|
krk
|
|
sukero
|
cukr
|
|
korpo
|
tělo
|
|
tio ĉi |
toto
|
|
krajono
|
tužka
|
|
trinki
|
pít
|
|
kune
|
spolu
|
|
vizaĝo |
obličej
|
|
kuri
|
běžet
|
|
vero
|
pravda
|
|
lango
|
jazyk (v ústech)
|
|
ĉu vere? |
opravdu?
|
|
mano
|
ruka
|
|
ĉu ne vere? |
není-liž pravda?
|
|
manĝi |
jíst
|
|
|
|
|
montri
|
ukázat
|
|
|
|
|
mordi
|
kousat
|
|
|
|
GRAMATIKO
1. Směr na otázku kien? (kam?) označujeme směrovýn -n: Kie? - en la parko, kde? - v parku;
kien? - en la parkon, kam? -
do
parku.
Po předložkách al (k, ke) a ĝis (až, až k) směrové -n neklademe, protože směr je již
dostatečně určen předložkami: mi
iras al la tablo - jde ke stolu; vi
iras ĝis la fenestro - jdeš až k oknu.
2. Slůvko ĉi ukazuje na osobu
nebo věc nejblíže stojící, přítomnou, blízkou; klademe je před
příslušné slovo nebo za ně; tiu pomo
- to jablko, tiu ĉi pomo = ĉi tiu
pomo
- toto jablko; tie - tam, tie ĉi = ĉi tie - zde.
3. Český 7. pád vyjadřujeme v
esperantu předložkami per, tra, pro
aj. nebo 1. pádem, příslovcem
apod.: perem - per la plumo,
čím - per kio, jít městem - iri tra la urbo, plakat bolestí - plori pro doloro, je učitelem - li estas instruisto, říci žertem - diri ŝerce.
4. Přípona -aĉ- dodává slovu
význam zhoršený, hanlivý: ĉevalo kůň, aĉa ĉevalo = ĉevalaĉo herka; domo dům, aĉa domo = domaĉo barabizna; knabo hoch, aĉa knabo = knabaĉo uličník; paroli mluvit, aĉe paroli = parolaĉi žvanit.
5. Zdrobněliny vlastních jmen:
a) příponou -ĉj-
tvoříme
zdrobněliny mužských vlastních jmen: Petro - Petr, Peĉjo - Petřík,
Petříček; Jozefo - Josef; Joĉjo - Josífek, Pepek, Pepík, Pepíček.
Rimarko: Johano - Jan, Johanĉjo - Jenda, Jeník, Jeníček, ale totéž může
být i Joĉjo. Srovnej: český Mirek může být Miroslav, Jaromír, Vladimír,
Mojmír.
b) příponou -nj-
tvoříme
zdrobněliny ženských vlastních jmen: Maria - Marie, Marinjo, Manjo -
Mařenka, Máňa; Anjo - Anička, Stanjo - Stáňa.
Rimarkoj:
a) Přípony -ĉj- a -nj- připojujeme k 1. až 6. hlásce
vlastních jmen, tedy můžeme kořen slova zkrátit; vyhýbáme se kostrbaté
výslovnosti (Peĉjo, nikoliv Petrĉjo).
b) Slova paĉjo (tatínek) a panjo (maminka) nevyhovují pravidlu, protože
to nejsou jména vlastní, užívá se jich však všeobecně, stejně jako
zdrobněliny názvů dalších rodinných příslušníků: frateto, fraĉjo
bratříček, fratineto, fratinjo, franjo sestřička, aveto, avĉjo
dědeček,
avineto, avinjo babička, onkleto, oĉjo strýček, onklineto, onklinjo,
onjo tetička. Ženská přípona v podobě -injo
proniká i k dalším slovům: knabinjo dívenka, hundinjo fenička, čubička
apod.
c) Někdy lze přípony -ĉj- a -nj- kombinovat s příponou -et-, takže vzniká celá řada
mazlivých výrazů: patro, patreto,
paĉjo, paĉjeto - otec, tatík, tatínek,
tatíček; patrino, patrineto,
patrinjo, patrinjeto, panjo, panjeto -
matka, matička, matinka, mamka, maminka, maminečka.
6. Předpona sub- má vedle
základního významu "pod" (skribi
- psát, subskribi - podepsat)
i význam
"tajně": aĉeti - koupit, subaĉeti - podplatit;
aŭskulti - poslouchat,
subaŭskulti - odposlouchávat,
tajně poslouchat (nap . za dveřmi); ridi
- smát se, subridi -
smát se pod vousy ap.
7. Slovo persono (osoba) na
rozdíl od češtiny nemá charakter ženského rodu, používáme proto zájmena
li a ŝi podle skutečného pohlaví
příslušné osoby. Pokud není známo,
dáváme přednost zájmenu li.
Totéž se týká i slova homo
(člověk).
EKZERCOJ
1. Přidejte ke všem zájmenům a příslovcím 2. sloupce tabulky v 7. lekci
slůvko ajn a přeložte je:
Modelo: kiu ajn - kdokoli.
2. Přidejte k zájmenům a příslovcím 3. sloupce tabulky, kde to dává
smysl,
slůvko ĉi a přeložte je.
Modelo: tiu ĉi = ĉi tiu - tento.
3. Přeložte:
infano - inafanaĉo, gazeto - gazetaĉo, onklo -
onklaĉo, ridi -
ridaĉi, aŭtomobilo - aŭtomobilaĉo, bildo - bildaĉo, skribi - skribaĉi.
4. Přeložte:
Kde je tatínek? Je na (en) zahradě. Kam jde maminka?
Maminka jde do
zahrady. Co dělá Karel? Nic. Prochází se v parku. Chodí sem a tam. Kam
jde Pepík? Pepík jde ke stolu.
Anekdoto
GRAVA NOVAĴO
Anjo: Onklino Manjo, ni havas malgrandan knabeton.
Onklino: Ĉu vere, Anjo? Kian nomon li havas?
Anjo: Peĉjo. Li estas tiel malgranda...!
Onklino: Hm ... ĉu li jam kuras?
Anjo: Ho, ankoraŭ ne, sed piedetojn li jam havas.
Proverbo
Ĉio havas finon.
Klíč
1. Cokoli, jakýkoli, číkoli, kdekoli, kdykoli, jakkoli, z jakéhokoli
důvodu, jakékoliv množství.
2. Toto, takovýto, tohoto, zde, takto, z tohoto důvodu, tolik zde.
3. Dítě - harant, noviny - plátek, strýc - strejc, smát se - řehtat se,
automobil - kára, obraz - mazanina, kýč, psát - škrábat.
4. Kie estas la paĉjo? Li estas en la ĝardeno. Kien iras la panjo? La
panjo iras en la ĝardenon. Kion faras Karlo? Nenion. Li promenas en
la
parko. Li iras tien kaj reen (v esperantu překládáme "tam a zpět").
Kien
iras Joĉjo? Joĉjo iras al tablo.
Esperanto je velký
objev s ohromnými možnostmi.
Rabíndranáth Thákur
Theodor Kilian - učebnice esperanta