SESA
LECIONO
LA FAMILIO
Kion faris hieraŭ...? Co dělal
včera...?
Kion faros morgaŭ...? Co bude dělat
zítra...?
Kion
faris hieraŭ la tuta familio? Hieraŭ la tuta
familio estis en
la granda ĉambro. La lampo lumis kaj en la forno brulis fajro. La radio
ludis belan koncerton el Praha. Jozefo aŭskultis ĝin per aŭskultiloj
kaj
registris per magnetofono, Karlo skribis leteron per komputilo. Poste
la
junaj viroj ŝakludis. Ili ludis sep ludojn. Ambaŭ junaj virinoj, Maria
kaj Paŭlino, laboris kaj rigardis televidon. Maria faris pupon. Paŭlino
kudris ĉemizeton. La patro kaj la patrino legis. La patro legis la
Esperantajn gazetojn Heroldo de Esperanto kaj Starto. La patrino legis
ĉeĥan gazeton. Estis sabato kaj ŝi legis la novan numeron de la gazeto
Floroj. La infano ne estis en la ĉambro, ĝi kuŝis en la apuda
dormoĉambro kaj dormis.
____________________
Patro: Karlo, kiu gajnis hieraŭ en la ŝakludo?
Karlo: Ni ambaŭ gajnis, patro, Jozefo gajnis du ludojn kaj mi kvin.
Patro: Vi estas bona ludanto, ĉu ne?
Karlo: Jes, sed ankaŭ Jozefo ne estas malbona ludanto.
Patro: Sed Jozefo ne estas tiel bona ludanto kiel vi, ĉu ne?
Karlo: Ankoraŭ ne, sed ankaŭ li estos tre bona ludanto.
Patro: Estas granda honoro por Jozefo gajni du ludojn el sep; al kiu vi
skribis hieraŭ?
Karlo: Al onklo Johano, Jozefo kaj mi volas lin kaj la onklinon viziti.
Patro: Kiam vi volas ilin viziti?
Karlo: En somero. La vivo en la vilaĝo plaĉas al ni.
Patro: Ĉu en la libertempo?
Karlo: Jes, ni helpos ilin en la rikolto.
Patro: Ho, la onklo tre ĝojos ... jes, jes, ne estas pano sen laboro.
Karlo: Jes, mi scias. Dum la libertempo ni laboros ĉe ili kaj helpos
ilin.
Patro: Ĉu vi jam forsendis la leteron?
Karlo: Ne, mi forsendos ĝin hodiaŭ.
Patro: Salutu la onklon kaj onklinon de mi kaj de la patrino!
Karlo: Jes, patro, mi jam salutis ilin de vi ambaŭ.
Patro: Kaj invitu ilin!
Karlo: Mi jam invitis ilin.
Patro: Li kaj precipe la onklino tre volonte vizitas la urbon.
Karlo: Ĉu vi, patro, jam legis la romanon "Ĉu li"?
Patro: Jes, kial?
Karlo: Ĉar la onklo volas ĝin legi.
Patro: Jes, jes, mi jam legis ĝin, sendu ĝin al li.
Karlo: Nun mi legos ĝin kaj poste mi sendos ĝin al li.
Novaj vortoj
|
|
|
|
|
|
|
apuda
|
vedlejší
|
|
nun
|
teď, nyní
|
|
dum
|
během
|
|
onklo
|
strýc
|
|
floro
|
květ
|
|
pano
|
chléb
|
|
for
|
pryč
|
|
plaĉi |
líbit se
|
|
forsendi
|
odeslat
|
|
poste
|
potom
|
|
gajni
|
vyhrát, získat |
|
precipe
|
zvláště
|
|
ĝoji |
radovat se
|
|
proverbo
|
přísloví
|
|
hieraŭ |
včera
|
|
rikolto
|
žně, sklizeň
|
|
ho!
|
o! oh! ach! |
|
sabato
|
sobota
|
|
hodiaŭ |
dnes
|
|
saluti
|
(po)zdravit
|
|
honoro
|
čest
|
|
sen
|
bez
|
|
inviti
|
pozvat, zvát
|
|
sendi
|
poslat
|
|
juna
|
mladý
|
|
somero
|
léto
|
|
kial
|
proč
|
|
tiel-kiel |
tak-jak
|
|
kiam
|
kdy
|
|
tre
|
velmi
|
|
kiu
|
kdo
|
|
urbo
|
město
|
|
al kiu
|
komu
|
|
vilaĝo |
vesnice
|
|
letero
|
dopis
|
|
viro
|
muž
|
|
ludanto
|
hráč
|
|
vivo
|
život
|
|
mondo
|
svět
|
|
viziti
|
navštívit
|
|
morgaŭ |
zítra
|
|
voli
|
chtít
|
|
numero
|
číslo
|
|
volonte
|
ochotně, rád
|
GRAMATIKO
1. Minulý čas:
mi laboris - pracoval jsem, vi laboris - pracoval jsi atd.;
mi estis - byl jsem, vi estis - byl jsi...ili estis - byli.
2. Budoucí čas:
mi laboros - budu pracovat, vi laboros - budeš pracovat
atd.;
mi estos - budu, vi estos - budeš, li estos - bude ...ili estos - budou.
3. Infinitiv (neurčitek):
labori - pracovat, esti - být.
4. Způsob rozkazovací:
laboru! - pracuj!, pracujte!
estu! - buď!, buďte!
V esperantu je rozkazovací způsob pro 2. osobu čísla jednotného i
množného stejný:
Knabo, laboru! - Chlapče, pracuj! Knaboj, laboru! - Chlapci, pracujte!
V ostatních osobách přidáváme příslušné osobní zájmeno:
li laboru! ať (on)
pracuje!
ŝi laboru! ať (ona)
pracuje!
ĝi laboru! ať (ono)
pracuje!
ni laboru! pracujme!
ili laboru! ať pracují
Je ovšem možné přidat i podstatné jméno:
la knabo laboru! - ať ten chlapec pracuje!
----------------------------------------
Pamatuj!
infinitiv má koncovku -i:
labori - pracovat;
přítomný čas má koncovku -as:
mi laboras - pracuji;
minulý čas má koncovku -is:
mi laboris - pracoval jsem;
budoucí čas má koncovku -os:
mi laboros - budu pracovat;
způsob rozkazovací má koncovku -u:
laboru! - pracuj!, pracujte!
------------------------------------------
Rimarkoj:
a)
minulý čas je v češtině tvar složený: já
jsem pracoval
esperanto má tvar jednoduchý: mi
laboris
(byl by chybný doslovný překlad: mi
estas laboris)
b)
totéž platí o budoucím čase: já budu
pracovat
v esperantu: mi laboros (nikoliv mi
estos labori)
c)
Esperanto nerozlišuje slovesa nedokonavá a dokonavá,
takže např. skribi znamená psát i napsat (slovesný vid je typický
pouze
pro slovanské jazyky).
Naše nedokonavá
slovesa
vyjadřují děj nedokonaný (nedokončený) čili děj probíhající, kdežto
slovesa dokonavá vyjadřují děj
dokonaný (ukončený) čili výsledek děje:
psal dopis (nevíme, zda
dopis
dopsal); napsal dopis
(je
jasné, že dopis je hotov). To má vliv i na slovesné tvary. Zatímco
nedokonavá slovesa mají všechny tři časy (psal - píše - bude psát),
slovesa dokonavá mají jen čas minulý a budoucí (napsal - napíše).
Nemohou mít čas přítomný, protože děj, který právě probíhá, ještě nemá
výsledek. Všimněte si však, že zatímco budoucí čas nedokonavého slovesa
je tvar složený (bude psát), budoucí čas slovesa dokonavého je tvar
jednoduchý (napíše) a podobá se času přítomnému. Přesněji řečeno je to
čas přítomný ve funkci času budoucího, protože označuje událost, která
se teprve v budoucnosti stane. Dávejte proto pozor, abyste budoucí čas
dokonavého slovesa nepřekládali do esperanta časem přítomným!
Celé časování vypadá takto:
skribi
psát, napsat
vi skribis psal
jsi, napsal jsi
vi skribas píšeš
vi skribos budeš
psát, napíšeš
skribu
piš, pište, napiš,
napište
Jednoduché slovesné tvary tedy v esperantu nerozlišují průběh a
výsledek děje, protože většinou toto rozlišení není potřebné. Pokud se
však taková potřeba objeví, má esperanto výrazové prostředky k tomuto
rozlišení, ale těmi se budeme zabývat později.
EKZERCOJ
1. Přeložte:
Dnes pracuji, včera jsem četl a zítra budu poslouchat rozhlas. Potom
budeme hrát šachy. Josefe, odešli dopis! Komu? Strýci. Odeslal jsem jej
již včera. Co budeme dělat zítra? Marie bude pracovat, Pavlína bude
šít,
matka a otec budou číst, Karel a Josef budou hrát šachy. Co jste dělali
včera? Pracovali jsme, četli jsme a hráli jsme. Co budou chlapci dělat
o
prázdninách? Budou pomáhat strýcovi. Josefe, pracuj a pomáhej! Chlapci,
pracujte a pomáhejte! Strýčku, ať Marie také pomáhá! Pracujme a
pomáhejme! Buď pilný! Buďme pilní!
2. Odpovězte na otázky:
Kiu volas viziti la onklon? Kiam ili volas viziti lin? Kion ili faros
ĉe la onklo? Kion volas legi la onklo? Kiu ĝin jam legis kaj kiu ĝin
ankoraŭ legos? Kiu skribis la leteron al la onklo? Ĉu li ĝin jam
forsendis? Kie estis la tuta familio? Ĉu ankaŭ la infano estis en la
granda ĉambro? Kial ne?
Anekdoto
Patrino: (al malgranda knabino) Kion vi faras, Anna?
Anna: Mi skribas leteron al la pupo.
Patrino: Anna, vi ne scias ja skribi.
Anna: Jes, sed ankaŭ la pupo ne scias ja legi!
Proverbo
Ne estas pano sen laboro.
Klíč
1. Hodiaŭ mi laboras, hieraŭ mi legis kaj morgaŭ mi aŭskultos radion.
Poste ni ŝakludos (nebo: ludos ŝakon). Jozefo, forsendu la leteron! Al
kiu? Al la onklo. Mi forsendis ĝin jam hieraŭ. Kion ni faros morgaŭ?
Maria laboros, Paŭlino kudros, la patrino kaj la patro legos, Karlo kaj
Jozefo ludos ŝakon. Kion vi faris hieraŭ? Ni laboris, (ni) legis kaj
(ni) ludis. Kion faros la knaboj en (nebo: dum) la libertempo? Ili
helpos la onklon (nebo: al la onklo). Jozefo, laboru kaj helpu!
Knaboj,
laboru kaj helpu! Onklo, ankaŭ Maria helpu! Ni laboru kaj helpu! Estu
diligenta! Ni estu diligentaj!
2. Karlo kaj Jozefo volas lin viziti. Ili volas lin viziti en somero
dum la libertempo. Ili laboros ĉe li, ili helpos lin. Li volas legi la
romanon "Ĉu li?". La patro ĝin jam legis, Karlo ĝin ankoraŭ legos.
Karlo
ĝin skribis. Ankoraŭ ne, li forsendos ĝin hodiaŭ. Ĝi estis en la granda
ĉambro. Ne, li estis en la apuda dormoĉambro. Ĉar li estas ankoraŭ tre
malgranda.
Esperanto se musí povinně vyučovat na
všech středních školách.
Romain Rolland
Theodor Kilian - učebnice esperanta