KVARA LECIONO

LA ĈAMBRO

Kie estas ...? Kde je ...?

paroli Kie estas la tapiŝo? La tapiŝo estas sur la planko. La libroj estas en la ŝranko. La divano estas ĉe la dekstra muro, la ŝranko kun la libroj estas ĉe la maldekstra muro. La libroŝranko estas apud la fenestro. En la ĉambro estas unu fenestro kaj du pordoj. Antaŭ la fenestro estas kurteno. La fenestro estas en la supra muro. Unu pordo estas en la malsupra muro. Apud la pordo estas forno. La alia pordo estas inter la forno kaj la libroŝranko. En la ĉambro estas du tabloj kaj du tabletoj: la tablo, la skribotablo, la radio-tableto kaj la flortableto. La flortableto estas antaŭ la fenestro. La tablo estas antaŭ la divano kaj la radio-tableto estas apud la divano. En la dekstra angulo apud la skribotablo estas paperkorbo. La kvin seĝoj estas ĉe la du tabloj. La tablo estas sub la lampo, la lampo estas super la tablo. Sur la radio-tableto estas bona radio-aparato, sur la flortableto estas belaj floroj. La libroj estas en la ŝranko, la ŝranko estas en la ĉambro kaj la ĉambro estas en la domo. La garaĝo por la aŭtomobilo ne estas en la domo, la garaĝo estas ekster la domo.

Konversacio kun amiko
paroli
A: Amiko, kie estas la skribotablo?
B: La skribotablo estas ĉe la muro apud la fenestro.
A: Ĉu ankaŭ la alia tablo estas ĉe la muro apud la fenestro?
B: Ne, amiko, la alia tablo estas en la mezo de la ĉambro.
A: Kiaj estas la kvar seĝoj ĉe la tablo en la mezo de la ĉambro?
B: Tio estas ordinaraj seĝoj.
A: Ĉu ankaŭ la seĝo ĉe la skribotablo estas ordinara seĝo?
B: Ne, tio ne estas ordinara seĝo, tio estas granda kaj komforta seĝo, tio estas brakseĝo.
A: Ĉu la forno kaj la libroŝranko estas ĉe la sama muro?
B: Jes, la forno kaj la ŝranko estas ĉe la sama maldekstra muro.
A: Ĉu ankaŭ la skribotablo kaj la radiotableto estas ĉe la sama muro?
B: Ambaŭ tabloj estas ĉe la muro, sed ne ĉe la sama muro.
A: Amiko, kie estas la du pordoj?
B: Unu estas inter la forno kaj la radioaparato, la alia estas inter la forno kaj la libroŝranko.
A: Kio estas en la libroŝranko?
B: Libroj.
A: Kiaj?
B: Nur bonaj!
A: Kaj kie estas la maŝino?
B: Ĉu la aŭtomobilo?
A: Jes.
B: En la garaĝo.

Novaj vortoj


esperanto
czech

esperanto
czech
alia
alia
jiný, druhý

kie
kde

ambaŭ oba, obě
kun
kun
s, se
amiko
amiko
přítel

kurteno
záclona, závěs, opona

angulo
roh, kout, úhel

mezo
střed
antaux
antaŭ před

nur
jen, pouze
apud
apud
vedle, u

ordinara
obyčejný

brako
paže, rameno papero
papero
papír

brakseĝo křeslo
por
por
pro
cxe
ĉe při, u

sama
stejný, týž

dekstra
pravý
skribi
skribi
psát
domo
domo
dům
sup
sub
pod
ekster
ekster
mimo, vně
super
super
nad
floro
floro
květ, květina

supra
horní

garaĝo garáž
sur
sur
na
inter
inter
mezi





                    GRAMATIKO    

1. Předložky. V češtině se předložky u, na, pod, před  apod. pojí s různými pády, kdežto v esperantu se předložky pojí vždy s 1. pádem.

Příklady: u stolu (2. pád) ĉe la tablo; na stole (6. p.) sur la tablo; pod stolem (7. p.) sub la tablo.

Poznámka: Předložky na, pod, nad se mohou v češtině pojit i se 4. pádem (na stůl, pod stůl, nad stůl), překlad do esperanta budeme probírat až v 8. lekci.

2. Slova složená: papero + korbo = paperkorbo - koš na papír; floro + tableto = flortableto - květinový stolek.
Kvůli libozvučnosti si může první slovo podržet koncovku: libroŝranko, nikoliv librŝranko.
U delších, méně přehledných složených slov můžeme oddělit jednotlivé části spojovací čárkou, která je však nepovinná: aŭtomobil-garaĝo, radio-tableto i radiotableto.

3. Dělení slov. Pro dělení slov není závazné pravidlo. Slova lze proto dělit libovolně (b-o-n-a). Lépe je však dělit slova po slabikách (ĉo-ko-la-do), u odvozenin po předponách, kořenech a příponách (mal-nova tabl-eto) a u složenin po částech (paper-korbo, libro-ŝranko).

                        EKZERCOJ

1. Přečtěte článek a rozhovor na začátku lekce několikrát nahlas a se správným přízvukem.
2. Přeložte následující věty:
Příteli, je automobil před domem? Ne, automobil je za domem v garáži. Za garáží je květinová zahrada s mnoha krásnými květinami. V pokoji na květinovém stolku jsou také velmi pěkné květiny. Květinový stolek je před záclonou, okno je za záclonou.
3. Odpovězte na otázky:
Kie estas la tapiŝo? Kie estas libroj? Kiaj libroj estas en la libroŝranko? Kio estas brakseĝo? Kio estas sur la flortableto? Kio estas paperkorbo? Kie estas la maldekstra pordo? Ĉu la aŭtomobilo estas en la ĉambro? Kio estas garaĝo?

Klíč ke cvičením

2. Amiko, ĉu la aŭtomobilo estas antaŭ la domo? Ne, la aŭtomobilo estas malantaŭ la domo en la garaĝo. Malantaŭ la garaĝo estas florĝardeno kun multaj belaj floroj. En la ĉambro sur la flortableto estas ankaŭ tre belaj floroj. La flortableto estas antaŭ la kurteno, la fenestro estas malantaŭ la kurteno.
3. La tapiŝo estas sur la planko. Libroj estas en la ŝranko. En la libroŝranko estas nur bonaj libroj. Brakseĝo estas granda komforta seĝo. Sur la flortableto estas belaj floroj. Paperkorbo estas korbo por malnova papero. La maldekstra pordo estas inter la forno kaj la libroŝranko. La aŭtomobilo ne estas en la ĉambro, la aŭtomobilo estas en la garaĝo. Garaĝo estas ĉambro por aŭtomobilo.

Konzervativní názor dokazuje, že esperanto je neuskutečnitelný výmysl. Živá skutečnost tento názor vyvrací.
                                        Maxim Gorkij

Theodor Kilian - učebnice esperanta