TRIA LECIONO

LA ĈAMBRO

Kia estas...? Jaký je...?


parolu Kia estas la plafono? La plafono estas blanka. Kia estas la planko? La planko estas bruna. La tapiŝo estas kolora. La forno estas verda. La karbo ne estas blanka, la karbo estas nigra. La pordo estas larĝa kaj alta. Ankaŭ la fenestro estas larĝa kaj alta. La ĉambro estas larĝa, alta kaj longa. La kvar muroj estas flavaj. La kvin seĝoj estas tre komfortaj. Unu seĝo estas granda, kvar seĝoj estas normalaj. La tri bildoj estas tre belaj. La du tabloj estas grandaj, la du tabletoj ne estas grandaj, la tabletoj estas malgrandaj. La ĵurnalo kaj la gazeto estas interesaj kaj ilustritaj. La libro estas ankaŭ interesa, sed ne ilustrita. La divano estas mola kaj tre komforta. La lampo estas ronda. La ŝranko estas nova kaj moderna. La radio-aparato estas nek nova nek moderna, la aparato estas malnova sed tre bona. Esperanto estas utila.
____________________
paroli
Eva: Kio estas tio?
Petro: Tio estas tablo.
Eva: Kaj tio?
Petro: Tableto.
Eva: Kia estas la tablo?
Petro: La tablo estas granda.
Eva: Ĉu ankaŭ la tableto estas granda?
Petro: Ne, la tableto ne estas granda.
Eva: Ĉu la tableto estas malgranda?
Petro: Jes, la tableto estas malgranda.
Eva: Kio estas forno, karbo, bildo?
Petro: Tio estas objektoj.
Eva: Ĉu la objektoj en la ĉambro estas utilaj aŭ neutilaj?
Petro: La objektoj en la ĉambro estas aŭ utilaj aŭ neutilaj.
Eva: Ĉu libroj estas utilaj aŭ neutilaj?
Petro: Multaj libroj estas utilaj, multaj estas neutilaj kaj multaj estas malutilaj.
Eva: Kiaj libroj estas utilaj, kiaj estas neutilaj kaj kiaj libroj estas malutilaj?
Petro: Bonaj libroj estas utilaj, nebonaj libroj estas neutilaj kaj malbonaj libroj estas malutilaj.
Eva: Ĉu la kolora tapiŝo estas utila?
Petro: Jes, la multkolora tapiŝo estas utila kaj bela.
Eva: Kio estas utila kaj komforta?
Petro: La divano kaj la granda seĝo estas utilaj kaj komfortaj.
Eva: Kio estas utila, komforta kaj bela?
Petro: Moderna aŭtomobilo estas utila, komforta, bela kaj praktika.
Eva: Ĉu la tri bildoj estas malbelaj?
Petro: Ne, la tri bildoj estas tre belaj, ankaŭ la kadroj estas tre belaj.
Eva: Kia lingvo estas Esperanto?
Petro: Esperanto estas lingvo internacia.

Novaj vortoj


esperanto
czech

esperanto
czech

alta
vysoký

malgranda malý

nebo

moderna moderní

aŭ - aŭ buď - nebo

mola měkký
bela
bela pěkný, krásný

multaj mnozí, mnohé, mnohá
paroli
blanka bílý

multkolora mnohobarevný, pestrý
bona
bona dobrý

ne
ne
paroli
bruna hnědý

ne estas není
paroli
ĉu zda (tvoří otázku)
nek - nek
ani - ani
paroli
flava žlutý
paroli
nigra černý
paroli
granda velký

normala normální

ilustrita ilustrovaný
paroli
nova nový
interesa
interesa zajímavý

objekto předmět

jes
ano

praktika praktický

kadro
rámec

ronda kulatý
paroli
kaj
a

sed ale

kia
jaký, jaká, jaké
tre
tre velmi, velice

kiaj
jací, jaká, jaké
paroli
tria třetí

kolora barevný
paroli
verda zelený

komforta pohodlný

vorto slovo

larĝa široký




longa dlouhý





GRAMATIKO

1. Esperanto má pouze jeden člen, člen určitý la. Užíváme ho, mluvíme-li o osobě, zvířeti nebo věci posluchači známé nebo před ním již jednou jmenované. Člen la odpovídá přibližně českému zájmenu ten, ne však neurčitému zájmenu nějaký. Do češtiny se nepřekládá. V pochybných případech člen prostě vynechejte.
Před vlastní jména člen neklademe: Esperanto estas utila (nikoliv La Esperanto); Praha estas tre bela (nikoliv La Praha).

2. Přídavná jména mají koncovku -a: bona - dobrý, -á, -é; bona aparato - dobrý přístroj, bona libro - dobrá kniha, bona karbo - dobré uhlí.
V množném čísle mají přídavná jména a tázací zájmena také koncovku -j jako jména podstatná: bonaj aparatoj - dobré přístroje, bonaj libroj - dobré knihy, kiaj libroj?- jaké knihy?

3. Předpona mal- mění původní význam kmene v jeho pravý opak: granda - velký, malgranda - malý; nova - nový, malnova - starý; bona - dobrý, malbona - špatný, ale nebona - nedobrý; utila - užitečný, malutila - škodlivý, ale neutila - neužitečný; bela - pěkný, malbela - škaredý.

Předponu mal- lze použít také jako samostatné slovo: malo - opak, mala - opačný.

4. Tázací částice ĉu mění větu oznamovací ve větu tázací. Stojí-li na začátku věty jiné tázací zájmeno, neklademe již částici ĉu. V přímé řeči se částice ĉu do češtiny nepřekládá, v nepřímé řeči ji překládáme slovem zda.

Esperanto estas bela lingvo. Ĉu Esperanto estas bela lingvo?
Espranto je krásný jazyk. Je esperanto krásný jazyk?
Mi ne scias, ĉu Esperanto estas bela lingvo.
Nevím, zda je esperanto krásný jazyk.

Ale: Kia lingvo estas Esperanto? Jaký jazyk je esperanto?
Pozn.: Otázky, které začínají částicí ĉu, se nazývají zjišťovací a odpovídá se na ně slovy ano nebo ne. Otázky začínající jinými tázacími zájmeny nebo příslovci se nazývají doplňovací a nelze na ně odpovědět ano-ne:
Ĉu la tablo estas utila? Jes, ĝi estas utila. - Ne, ĝi ne estas utila. (Je ten stůl užitečný? Ano, je užitečný. - Ne, není užitečný.)
Kia estas la tablo? La tablo estas granda. (Jaký je ten stůl? Ten stůl je velký.)

EKZERCOJ

1. Přečtěte článek a rozhovor na začátku této lekce několikrát nahlas a se správným přízvukem.
2. Přeložte následující věty a označte přízvuk.
Co je to? To je koberec. Jaký je koberec? Koberec je barevný. Je koberec měkký? Ano, koberec je měkký. Jaký je stůl? Stůl je veliký. Je stolek také veliký? Ne, stolek není veliký, stolek je malý. Co je stolek? Stolek je malý stůl. Jaká je skříň? Skříň je vysoká. Je pohovka také vysoká? Ne, pohovka není vysoká, pohovka je nízká. Je to strop? Ne, to není strop, to je podlaha. Je obraz pěkný? Ano, obraz je velmi pěkný, rám je škaredý. Je ten automobil nový? Automobil není ani nový, ani starý. Dobré knihy jsou užitečné. Knihy jsou buď ilustrované nebo neilustrované.

3. Odpovězte na otázky a označte přízvuk.
Kia estas la lampo? Kiaj estas la plafono kaj la karbo? Kia estas la ŝranko? Ĉu la radio-aparato estas nova aŭ moderna? Kiaj estas la ĵurnalo kaj la gazeto? Kia estas la ĉambro? Kio estas tableto?

Klíč ke cvičením

2. Kio estas tio? Tio estas tapiŝo. Kia estas la tapiŝo? La tapiŝo estas kolora. Ĉu la tapiŝo estas mola? Jes, la tapiŝo estas mola. Kia estas la tablo? La tablo estas granda. Ĉu ankaŭ la tableto estas granda? Ne, la tableto ne estas granda, la tableto estas malgranda. Kio estas tableto? Tableto estas malgranda tablo. Kia estas la ŝranko? La ŝranko estas alta. Ĉu ankaŭ la divano estas alta? Ne, la divano ne estas alta, la divano estas malalta. Ĉu tio estas plafono? Ne, tio ne estas plafono, tio estas planko. Ĉu la bildo estas bela? Jes, la bildo estas tre bela, sed la kadro ne estas bela, la kadro estas malbela. Ĉu la aŭtomobilo estas nova? La aŭtomobilo estas nek nova nek malnova. Bonaj libroj estas utilaj. Libroj estas aŭ ilustritaj aŭ neilustritaj.
3. La lampo estas ronda. La plafono estas blanka, la karbo estas nigra. La ŝranko estas nova kaj moderna. Ne, la radio-aparato estas malnova kaj malmoderna. La ĵurnalo kaj la gazeto estas ilustritaj. La ĉambro estas longa, larĝa kaj alta. Tableto estas malgranda tablo.

Esperanto se může stát křižovatkou, jakýmsi Hongkongem jazyků.
Umberto Eco

Theodor Kilian - učebnice esperanta