DUDEKA LECIONO

ANTAŬPAROLO AL LA FUNDAMENTO DE ESPERANTO
paroli

Jozefo: Paĉjo, ĉu ne estas mirinde, ke Esperanto ankoraŭ ne disfalis en diversajn dialektojn?
Patro: Tio povas mirigi nur tiun, kiu ne konas la Antaŭparolon al la Fundamento de Esperanto. Donu al mi la Fundamenton, ni tralegos almenaŭ la ĉefajn partojn de la Antaŭparolo, kiun devas scii ĉiu bona esperantisto.

____________________

Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1. La 16-regula gramatiko; 2. la "Universala Vortaro"; 3. la "Ekzercaro". Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardis ĉiam kiel leĝojn por si, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj.
Por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam delonge fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi apartenas al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: "Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon."
"La Fundamento de Esperanto" tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Sed la "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝos ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera.

1. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento."

2. Se la aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigiŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiameniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.

Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi(neniamŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.

L. Zamenhof

Varsovio, Julio 1905.


Novaj vortoj


esperanto
czech

esperanto
czech

aldono
dodatek

natura
přirozený, přírodní

almenaŭ
aspoň

nedisputebla nepopiratelný

arbitre
svévolně

neniu devas nikdo nesmí

arĥaika zastaralý

nepre
určitě

arĥaismo archaismus, zastaralý výraz




aŭtoritata autoritativní

nuligi
anulovat, rušit

aŭtoritato autorita

obstina
vzdorný

baro
hradba

oficiala
oficiální, úřední

batali
bojovat

oficialigi
učinit oficiálním

bati
bít

oportuna
vhodný

beni
žehnat

paralele
souběžně

centra
ústřední

peko
hřích

certeco
jistota

peni
snažit se

danĝera nebezpečný

per jenaj vortoj následujícími slovy

delogo
svod

perdi
ztratit

detrui
zničit

permesi
dovolit

deviga
povinný, závazný

por ke
aby

dialekto
nářečí

puŝi strkat

difini
určit

rekomendi
doporučit

disputi
přít se

riĉiĝadi obohacovat se

disvolviĝi rozvinout se

rigida
strnulý

ekzistado
existence

rompado
lámání

elpuŝi vytlačit

rompi
lámat

espero
naděje

ruiniga
ničivý

esprimo
výraz

ruino
ruina, troska

eterna
věčný

sango
krev

fariĝados bude se dít

sankta
svatý

garantii
(za)ručit

sentaŭgigi učinit nezpůsobilým

ĝisnuna dosavadní

severe
přísně

harmonio
soulad

signo
znamení

institucio
instituce

sonĝo sen

interbatalo
vzájemný boj

taŭgi hodit se,

interkonsento
dohoda


být způsobilý

iom post iom znenáhla

tento
pokušení

kolego
kolega, druh

tiamaniere takovým způsobem

komprenebleco srozumitelnost

tiri
táhnout

kondiĉo podmínka

trovi
najít

kondukti
vést

troviĝi nalézat se

konfuza
zmatený

trudi
vnucovat

konsenti
souhlasit

tuŝebla dotknutelný

konsiliĝi radit se

tuŝi dotknout se

konstanta
stálý

unueco
jednotka

laca
unavený

valoro
hodnota, cena

leĝo zákon

Varsovio
Varšava

logi
lákat

volvi
vinout

malgraŭ přes




maniero
způsob




naski
rodit, vzbudit




GRAMATIKO

1. Nejčastější esperantské zkratky

ĈEA (Ĉeĥa Esperanto-Asocio) Český esperantský svaz
D-ro (doktoro) doktor
ekz. (ekzemple) například
f-ino (fraŭlino) slečna
j. (jaro) rok
k. (kaj) a
k.a. (kaj aliaj) a jiné
k.s. (kaj simile) a podobně
ktp. (kaj tiel plu) a tak dále
n-ro (numero) číslo
p. (paĝo) stránka
pk. (poŝtkarto) lístek
ipk. (ilustrita poŝtkarto) pohlednice
s-ano (samideano) esperantista
s-anino (samideanino) esperantistka
s-ro (sinjoro) pán
s-ino (sinjorino) paní
te. (tio estas) to je
tn. (tiel nomata) tak zvaný
UEA (Universala Esperanto-Asocio) Světový svaz esperantistů
UK (Universala Kongreso) světový sjezd
Usono Spojené státy americké, USA

2. Věty podmínkové. Ve vedlejší větě podmínkové se spojkou se má sloveso koncovky:
a) oznamovacího způsobu -as, -is, -os nebo
b) podmiňovacího způsobu -us:

Se li manĝas, li estas sana. Jestliže jí, je zdráv.
Se li manĝis, li estas sana. Jestliže jedl, je zdráv.
Se li manĝos, li estas sana. Bude-li jíst, je zdráv.
Se li manĝus, li estus sana. Kdyby jedl, byl by zdráv.

3. Nepřímá řeč. V řeči nepřímé má sloveso po spojce ke tytéž koncovky, jaké mělo (by mělo) v řeči přímé, a to
a) oznamovacího způsobu -as, -is, -os,
b) podmiňovacího způsobu -us,
c) rozkazovacího způsobu -u.

Oznámení:
Oto diris: "Mi studas (-is, -os) Esperanton."
Oto diris, ke li studas (-is, -os) Esperanton.

Oto řekl, že studuje (studoval, bude studovat) esperanto.

Podmínka
Oto diris: "Mi studus Esperanton, se mi havus libron."
Oto diris, ke li studus Esperanton, se li havus libron.

Oto řekl, že by studoval esperanto, kdyby měl knihu.

Rozkaz:
La patro diris: "Oto, studu Esperanton!"
La patro diris, ke Oto studu Esperanton.

Otec řekl, aby Oto studoval (že Oto má studovat) esperanto.

4. Ve vedlejší větě účelové klademe spojku por ke, po níž má sloveso vždy koncovku -u:
Mi venis, por ke mi redonu al vi libron.

Přišel jsem, abych vám vrátil knihu.

Mají-li obě věty společný podmět, stačí por s infinitivem:
Mi venis, por ke mi redonu al vi libron.
Mi venis por redoni al vi libron.
Přišel jsem vám vrátit knihu.

V následující větě vazba por s infinitivem není možná, proč?
Mi venis, por ke vi redonu al mi libron.
Přišel jsem (já), abyste (vy) mi vrátil knihu.

EKZERCOJ

1. Odpovězte na otázky k článku:
El kiuj verkoj konsistas la Fundamento de Esperanto? Kia devas resti la Fundamento kaj kial? Kiu estas la aŭtoro de la tri fundamentaj verkoj? Ĉu kiu ajn povas forigi el la Fundamento nebonan vorton aŭ regulon? Kio fariĝos iom post iom el la malnova formo? Ĉu vi jam vidis la Fundamenton de Esperanto? (Se ne, petu vian instruiston, ke li montru ĝin al vi.)

Poznámka:
Fundamento de Esperanto najdete na stránce esperantské akademie http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/

2. Přeložte:
Dostanu-li dnes od bratra dopis, pojedu zítra k němu. Nedostanu-li od něho dopis, zůstanu doma. Kdyby byl strýc vážně nemocen, jistě by nám teta (na)psala. Kdyby teta neměla čas, mohla by poslat telegram.

3. Doplňte koncovky slovesa:
Onklo skribis, ke li antaŭ unu semajno aĉet.. aŭtomobilon Škoda 110 L kaj ke ili tre ĝoj.., se Joĉjo ilin vizit... Li skribis, ke Joĉjo ven.. dimanĉe. La onklo skribis, ke li esper.., ke Joĉjo certe ven... Li proponis al Joĉjo, ke li fariĝ.. post sia ekzameno traktoristo. La gepatroj diris, ke ili konsent.., se Joĉjo vol... La patro diris, ke kamparanoj, kiuj bone mastrumas, tre bone fart... Joĉjo diris, ke li la aferon ankoraŭ pripens...

4. Doplňte v následujících větách koncovku slovesa; vedlejší větu účelovou, pokud je to možné, zkraťte.
Joĉjo veturos al onklo, por ke li vid.. la novan aŭtomobilon. Li alportos al sia kuzo lernolibron, por ke li lern.. Esperanton. La avo donis al Anna monon, por ke ŝi aĉet.. al si limonadon. Ŝi iris en restoracion (restaurace), por ke ŝi aĉet... limonadon. Niaj junaj klubanoj ŝparas (šetřit) monon ricevitan por malnova papero kaj por malnova fero, por ke ili pov.. partopreni en la venonta (příští) SET (Somera Esperanto-Tendaro).

Anekdoto
Jaro (en SET je la oka horo matene al Paŭlo): Ho, vi estas maldiligentulo! Mi estis jam en la vilaĝo kaj alveturigis (přivézt) dek kvin kilogramojn da pano. Kaj kion vi faris? Vi kuŝaĉis en la tendo!
Paŭlo: Vi tre eraras, amiko mia, mi farbis flava kaj ruĝa la benkon, sur kiu ... vi sidas.

Proverbo

Ni paŝo post paŝo atingos la celon.

Klíč
1. La Fundamento de Esperanto konsistas el tri verkoj, nome el la 16-regula gramatiko, el la Universala Vortaro kaj el la Ekzercaro. La Fundamento devas resti severe netuŝebla, alie Esperanto disfalus en dialektojn. Ilia aŭtoro estas D-ro L. L. Zamenhof. Ne, sed aŭtoritata institucio povas rekomendi uzadi paralele pli bonajn vortojn kaj regulojn. El la malnova formo fariĝos iom post iom arĥaismo. Nia instruisto montris al ni la Fundamenton kaj ni tralegos la 16-regulan gramatikon kaj la Ekzercaron.

2. Se mi ricevos hodiaŭ de la frato leteron, mi veturos morgaŭ al li. Se mi ne ricevos de li leteron, mi restos hejme. Se la onklo estus serioze malsana, la onklino certe skribus al ni. Se la onklino ne havus tempon, ŝi povus sendi telegramon.

3. ...aĉetis ... ĝojus ... vizitus ... venu ... esperas ... venos ... fariĝu ... konsentus ... volus ... fartas ... pripensos ...
4. ... por ke li vidu = por vidi ... por ke li lernu ... por ke ŝi aĉetu ... por ke ŝi aĉetu = por aĉeti ... por ke ili povu = por povi ...
reproduktu

himno

hrajHimno esperantista de D-ro L. L. Zamenhof
En la mondon venis nova sento, trala mondo iras forta voko;
per flugikoj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta, ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta, ĝi promesas Sanktan harmonion.
Ve světě přichází nový pocit, celým světem chodí silný hlas
letem lehkého větru nyní poletuje z místa na místo.
Netouží po meči moudrý, ale po lidském poutu rodinném:
Celý svět věčně válčí, ale my slibujeme svatou harmonii.
Sub la sankta signo de l' Espero, kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero per laboro de la Esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj,
sed dissaltos la obstinaj baroj per la Sankta Amo disbatitaj.
Pod svatým znamením esperanta společně bojujeme za mír
a rychle roste dílo prací esperantistů.
Silně stojí zeď a po tisíciletí rozděluje lidstvo,
ale překážky vzdorné svatou láskou rozbíjíme.
Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian
la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' Homaro por eterna ben' efektiviĝos.
Na základě neutrálního jazyka, myšlenkově se spojíme,
lidstvu dáme základ pro založení kruhu rodinného.
Naše pilné společenství práce míru neúnavně
naplňuje náš krásný sen lidství pro věčné požehnání člověku.



ZÁVĚREČNÉ OPAKOVÁNÍ

Neznáte-li na některou z následujících otázek správnou odpověď, vyhledejte si ji v mluvnické části příslušné lekce. Ke každé odpovědi uveďte několik příkladů.

1. Po kterých samohláskách se píše u s polokroužkem (ŭ)?
2. Jak se vyslovují slabiky -di-, -ti-, -ni-?
3. Kterou zásadou se řídí pravopis? Jak se uplatňuje tato zásada při psaní slov experiment - eksperimento, exemplář - ekzemplero? Platí tato zásada také pro jména vlastní?
4. Jak se hláskuje v esperantu?
5. Na kterou slabiku se klade vždy přízvuk?
6. Kdy se vyslovuje samohláska krátce, kdy dlouze?
7. V čem se chybuje ve výslovnosti slov konversacio, pensi, universitato?
8. Kdy se používá člen určitý? Kterému českému zájmenu přibližně odpovídá? Před která jména se člen neklade?
9. Které slůvko klademe na začátek věty tázací? Má věta tázací jiný slovosled než věta oznamovací?
10. Co značí předpona mal-?
11. S kterým pádem se pojí všechny předložky? Je tomu v češtině také tak?
12. Jak se dělí slova?
13. Kolik pádů má esperanto? Vyjmenujte je. Jak se vyjadřují všechny ostatní české pády?
14. Co značí přípona -in-?
15. Kdy se používají osobní zájmena li, ŝi, ĝi?
16. Co značí koncovky -as, -is, -os, -i, -us? Uveďte příklady v celých větách.
17. Jaký je v esperantu na rozdíl od češtiny tvar času minulého a budoucího sloves nedokonavých?
18. Utvořte způsob rozkazovací pro 2. os. čísla jedn. a mn. od slovesa labori. Co značí ni laboru, li laboru, ili laboru?
19. Proč je v esperantu před slovesem vždy zájmeno osobní, není-li ve větě jiný podmět? (Srovnejte s češtinou).
20. Jakou koncovku má podstatné jméno, příd. jméno a příslovce?
21. Napište 10 vět s tázacími zájmeny a příslovci (kiu, kio, kiam ...).
22. Co značí slova kiu, tiu, ĉiu, neniu, iu? Jak si lze snadno zapamatovat význam slov v těchto řadách?
23. Co znamená slůvko ajn kaj jak se používá?
24. Kterou koncovkou označujeme směr pohybu? Po kterých předložkách jej neoznačujeme a proč?
25. Co značí slůvko ĉi?
26. Co značí přípony -aĉ­ ,  ĉj ,  nj  a předpona sub ?
27. Jak se v esperantu na rozdíl od češtiny vyjadřuje zápor?
28. Co značí předpony ge-, bo-, pra-?
29. Jak se tvoří z osobních zájmen zájmena přivlastňovací?
30. Jak se tvoří ze základních číslovek číslovky řadové?
31. Co značí přípony -on-, -obl-, -op-?
32. Stupňujte ve větách příd. jména granda, utila, forte.
33. Stupňujte ve větách příslovce rapide, forte.
34. Kdy se používá při stupňování člen la? Uveďte příklady v celých větách.
35. Kdy se používá pomocná předložka je?
36. Čím lze nahradit předložku je?
37. Kdy používáme předložku da?
38. Ukažte na příkladech rozdíl ve významu předložek da a de.
39. Co značí přípony -an-, -il-, -ar-, -aĵ-?
40. Jak se překládá esperantské neurčité zájmeno oni?
41. Co značí přípony -et-, -eg-, -em-, -uj-, -i-?
42. Kdy se používá u jmen zemí přípona -uj­-?
43. Kdy a proč někteří esperantisté používají vedle přípony  -uj-  také připonu  -i- ?
44. Kdy lze použít člen l' místo la a kdy lze vynechat u podstatného jména koncovku  -o?
45. Kdy se používá zvratné zájmeno?
46. V čem se liší používání zvratného zájmena osobního a přivlastňovacího v esperantu od češtiny?
47. Co značí přípony  -ul-  a ­-ind-?
48. Co značí předpona re-­  a přípony  -ig- , -iĝ- ?
49. Vysvětlete rozdílný smysl vět: Maria ruĝiĝis; Maria ruĝigis siajn vangojn.
50. Jak píší esperantisté svou adresu do ciziny a proč?
51. Co značí předpony ek- , fi-  a přípony  -er- ,  -ad- ,  -id- ?
52. Co je správné: Oto vojaĝas en Francio nebo Oto vojaĝas en Francion nebo Oto vojaĝas Francion?
53. Co značí přípony  -ist- ,  -ism- ,  -ebl- ,  -end-  a předpona mis- ?
54. Co značí parolanta homo, parolinta homo, parolonta homo?
55. Co značí segata ligno, segita ligno, segota ligno?
56. Co značí kaptato, kaptito, kaptoto? A co forsendanto, forsendinto, forsendonto?
57. Uveďte ve všech časech příklady na slovesné tvary jednoduché a složené.
58. Co značí tvary na  -onta,  -ota mimo čas budoucí?
59. Co značí přípony  -estr- ,  -ej- ,  -ec-  a předpona eks- ?
60. Co značí přípona  -ing-  a předpona dis- ?
61. Kdy lze věty krátit přechodníkem?
62. Jaké přípony mají přechodníky a co vyjadřují?
63. Mění se v esperantu přechodníky také podle rodu a čísla jako v češtině?
64. Kterou z obou vět lze krátit přechodníkem:
La laboristo longe laboris hieraŭ, hodiaŭ li ripozas.
Karlo longe laboris hieraŭ, hodiaŭ longe laboras Jozefo.

65. Které koncovky přibírá sloveso po spojce se?
66. Které koncovky přibírá sloveso po spojce ke?
67. Jak si pomůžeme, nevíme-li jakého způsobu slovesného máme použít po spojce ke?
68. Jakou koncovku má sloveso v účelových větách po spojce por ke?
69. Kdy lze účelovou větu krátit a použít místo spojky por ke prostě por s infinitivem?
70. Co značí slovo moŝto a jak je překládáme?


VORTFARADO EN ESPERANTO - TVOŘENÍ SLOV V ESPERANTU

La vortojn oni formas: Slova se tvoří:

A. el radiko kaj                    z kmene a

a)gramatika finaĵo                 mluvnické koncovky:
-o,  -a,  -j,  -n,  -e,  -i;
 as, is,  os,  us,   u;
 ant, int ,  ont ;
 at,  it,  ot;

b)prefiskoj                        předpony
bo- 
  příbuzenstvo získané sňatkem: patro otec, bopatro tchán
dis-  rozluka, rozptýlení, roz : tranĉi řezat, distranĉi rozřezat; ĵeti hodit, disĵeti rozhodit;
ek-   a) počátek děje: dormi spát, ekdormi usnout;
      b) okamžitost děje: krii křičet, ekkrii vykřiknout;
eks-  "ex", bývalý: reĝo král, eksreĝo exkrál, bývalý král;
fi-   opovržení: homo člověk, fihomo darebák;
for-  odstranění, od- : tranĉi řezat, fortranĉi odříznout; iri jít, foriri odejít;
ge-   obojí rod: patro otec, patrino matka, gepatroj rodiče;
mal-  opak: granda velký, malgranda malý;
mis-  a) špatně: uzi užít, misuzi zneužít;
      b) chybně: kompreni rozumět, miskompreni chybně rozumět, miskompreno nedorozumění;
pra-  pra: homo člověk, prahomo pračlověk;
re-   a) zpět: doni dát, redoni vrátit;
      b) opět: vidi vidět, revidi opět vidět, shledat se;
sub-  a) pod : skribi psát, subskribi podepsat;
      b) tajně: aŭskulti poslouchat, subaŭskulti tajně poslouchat, odposlouchávat;

c)sufiksoj                          přípony:
-aĉ- 
zhoršení významu: ĉevalo kůň, ĉevalaĉo herka;
-ad-  a) trvání děje: paroli mluvit, paroladi řečnit;
      b) opakování děje: viziti navštívit, vizitadi navštěvovat;
-aĵ-  a) věc z určité hmoty: faruno mouka, farunaĵo moučník;
      b) věc určité vlastnosti: bongusta chutný, bongustaĵo pochoutka;
-an-  a) člen kolektivu: familio rodina, familiano člen rodiny;
      b) obyvatel: urbo město, urbano měšťan;
      c) stoupenec: respubliko republika, respublikano republikán;
-ar-  souhrn: arbo strom, arbaro les;
-ĉj-  zdrobňuje mužská jména: Petro Petr, Peĉjo Petříček;
-ebl- možnost: vidi vidět, videbla viditelný;
-ec-  vlastnost: facila snadný, facileco snadnosti;
-eg-  a) zvětšení: pordo dveře, pordego vrata;
      b) zesílení: varma teplý, varmega horký;
-ej-  a) místo činnosti: labori pracovat, laborejo pracovna;
      b) místo bytostí a věcí: bovino kráva, bovinejo kravín; garbo snop, garbejo stodola;
-em-  náchylnost: labori pracovat, laborema pracovitý;
-end- nutnost: voĉo aŭdenda hlas, který musí být slyšen;
-er-  nejmenší část něčeho: neĝo sníh, neĝero vločka;
-estr-  představený: ŝipo loď, ŝipestro kapitán;
-et-  a) zmenšení: tablo stůl, tableto stolek;
      b) zeslabení: varma teplý, varmeta vlažný;
-id-  a) mládě: hundo pes, hundido štěně;
      b) potomek: Primislo Přemysl, Primislido Přemyslovec; reĝo král, reĝido kralevic, princ;
-ig-  dělat nějakým: pura čistý, purigi čistit;
-iĝ-  stá(va)t se nějakým: pala bledý, paliĝi blednout;
-il-  nástroj: tranĉi řezat, tranĉilo nůž;
-ind- hodný něčeho: laŭdi chválit, laŭdinda chvályhodný;
-ing- násadka: plumo pero, plumingo násadka na pero;
      chránítko: fingro prst, fingringo náprstek;
-ism- učení, směr: Kristanismo Kristovo učení, křesťanství;
-ist- a) povolání: traktoristo, telegrafisto;
      b) stoupenec: komunisto, hokeisto, ŝakisto;
-nj-  zdrobňuje ženská jména: Maria Marie, Marinjo, Manjo Mařenka, Máňa;
-obl- násobný: du dvě, duobla dvojnásobný;
-on-  zlomek: kvar čtyři, kvarono čtvrtina;
-op-  hromadnost: du dva, duopo dvojice, duope ve dvojici, v páru, laŭ duopoj, poduope po dvou, ve dvojicích, dva a dva a dva...
-uj-  a) schránka: mono peníze, monujo peněženka;
      b) strom: pomo jablko, pomujo = pomarbo jabloň;
      c) země: italo Ital, Italujo Itálie;
-ul-  živá bytost určité vlastnosti: bona dobrý, bonulo dobrák
-um-  bez určitého významu: plena plný, plenumi splnit, vyhovět

B. per kunmetado                                             skládáním:
libro + ŝranko = libroŝranko skříň na knihy, knihovna; granda + urbo = grandurbo velkoměsto; bone + gusti = bongusti dobře chutnat; labori + tago = labortago pracovní den; dormi + ĉambro = dormoĉambro ložnice; tri + tago = tritaga třídenní; duona + patro = duonpatro nevlastní otec, otčím; kun + labori = kunlabori spolupracovat; antaŭ + tago + mezo = antaŭtagmezo dopoledne; skribi + maŝino = skribmaŝino psací stroj; maŝino + skribo = maŝinskribo strojové písmo; pafi + arko = pafarko luk; arko + pafado = arkpafado lukostřelba.


Theodor Kilian - učebnice esperanta