DEK-NAŬA LECIONO

PRI DOKTORO LUDOVIKO LAZARO ZAMENHOF KAJ LA ESTIĜO DE ESPERANTO
paroli

Jozefo: Paĉjo, kiel venis al D-ro Zamenhof la ideo krei lingvon internacian?
Patro: La saman demandon metis al D-ro Zamenhof unu el la unuaj pioniroj de Esperanto en Ruslando, nome s ano Nikolaj Borovko. D-ro Zamenhof respondis al li per longa letero. Se vi volas, ni povas kune tralegi ĝiajn plej gravajn partojn. Alportu la libron Originala Verkaro de L. L. Zamenhof kaj malfermu ĝin sur la 417 a paĝo. Legu!

____________________

Mi naskiĝis en Bjelostoko. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiuj el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. Oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj ktp.
Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe ni formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia nova, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj.
Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco; estante en la 5 a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan; la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de la gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Tiam vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcarskaja" (pordistejo), kiun mi jam multan fojon vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja" (sukeraĵejo). Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.
"La problemo estas solvita!" diris mi tiam. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.
En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon - kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo estas jam tute preta.
Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia broŝuro (D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.) Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887...

Rimarko: D-ro L. L. Zamenhof naskiĝis la 15 an de decembro 1859; Bjelostoko, pole Bia ystok, apartenis tiam al Ruslando, nun ĝi apartenas al Pollando, D-ro Zamenhof mortis la 14 an de aprilo 1917 en Varsovio. (Rim. Th.K.)

SURTERE FOLIAR'

Jiří Kořínek

Kvin fingrojn havas vi,
velka acerfoli',
kaj miloj de ĉi manoj
atestas pri la vanoj:
el verdo iĝos flav'
kaj el junulo av'.
Centmiloj sur la ter'
rakontas pri ĉi ver'.
Sennombro da similaj
velkintoj iam brilaj
susuras sub la paŝ'
pri ĉi eterna saĝ'.

Kaj kun folio hom'
kaj ĉiu mondatom'
ekestas kaj pereas,
kaj ĝia morto kreas
en la eterna flu'
mil novajn vivojn plu.


Novaj vortoj


esperanto
czech

esperanto
czech

acero
javor

naskiĝi          narodit se, zrodit se

antaŭparolo předmluva

necesa
nutný

atesti
svědčit

nome
jmenovitě, totiž

atesti pri vanoj svědčit o pomíjivosti

okazo
případ, příležitost, náhoda

blinda
slepý

paŝo krok

celado
snažení

perei
zaniknout

direkto
směr

perfektigi zdokonalovat

ekesti
vzniknout

pli-malpli víceméně

eldonanto
vydavatel

poemo
báseň

elemento
živel

preta
hotový

eliro
vystoupení

prosperi
podařit se

elpendaĵo vývěska

provi
zkusit

estante
jsa

publika
veřejný

estiĝo vznik

radio
paprsek

fali
padnout

rilati
týkat se

fluo
tok

rimarki
všimnout si

foliaro
listí

sennombra nespočetný

formiĝi utvořit se

simpleco
jednoduchost

formo
tvar

sole
jedině, výhradně, sám

greka
řecký

solvi
řešit

historia
historický

sufikso
přípona

ignori
nevšímat si

susuri
šustit

indi
být hoden

titolo
titul, název

ĵeti hodit

tralegi
přečíst

ĵetiĝi en okulojn být do očí

turni
obrátit

klopodo
úsilí, snaha

universala
světový, univerzální

konscio
vědomí

vana
marný, pomíjející

kruta
příkrý, prudký

vane
marně

latina
latinský

velki
vadnout

manuskripto rukopis

verkaro
sebrané dílo

medicina
lékařský

verki
spisovat, psát

nacio
národ

verko
spis, dílo


GRAMATIKO

1. Předpona dis  znamená rozpojení, rozdělení, rozejití a její význam odpovídá zpravidla významu české předpony roz : tranĉi krájet, distranĉi rozkrájet; sendi poslat, dissendi rozeslat; ĵeti hodit, disĵeti rozhodit; fali padnout, disfali rozpadnout se;
avšak: smát se ridi, rozesmát se ekridi (začít se smát); rozesmát někoho ridigi iun (přimět k smíchu); vázat ligi, rozvázat malligi (opak vázání); rozběhnout se ekkuri (začít běžet), diskuri (na všechny strany).

2. Krácení vět přechodníkem
V hovorové češtině se přechodníky nepoužívají, v esperantu ano. V češtině se přechodníky mění podle rodu a čísla, v esperantu ne. Stejně jako v češtině můžeme i v esperantu použít přechodník jen tehdy, vztahuje-­li se děj obou vět k jedné a téže osobě nebo věci, tedy mají-li obě věty společný podmět. Ani v češtině, ani v esperantu nevyjadřuje přechodník sám o sobě určitý čas, vyjadřuje pouze časový poměr dvou dějů. Tento poměr může být trojí, totiž:

a) oba děje probíhají současně
b) jeden z dějů minul dříve, než druhý začal,
c) zamýšlenému ději předchází děj jiný.
Proto má esperanto tři přechodníky. Příklady nám to objasní.

a) Přechodník přítomný na  ante vyjadřuje děj současný s jiným dějem přítomným, minulým nebo budoucím.
Mi laboras kaj (mi) kantas. Laborante mi kantas.
Pracuji a zpívám. Pracuje zpívám, při práci zpívám.

Ŝi laboris kaj (ŝi) kantis. Laborante ŝi kantis.
Pracovala a zpívala. Pracujíc zpívala, při práci zpívala.

Ili laboros kaj (ili) kantos. Laborante ili kantos.
Budou pracovat a zpívat. Pracujíce budou zpívat, při práci budou zpívat.

b) Přechodník minulý na  inte vyjadřuje děj předčasný, po kterém následuje děj přítomný, minulý nebo budoucí; když jeden děj minul (skončil), začíná děj druhý, např.: jsem v obchodě, koupené zboží jsem už zaplatil a nyní odcházím.

Mi pagis jam, mi foriras. Paginte mi foriras.
Zaplatil jsem už a odešel jsem. Zaplativ odcházím.
(Když jsem zaplatil, po zaplacení, odcházím.)

Mi pagis jam, mi foriris. Paginte mi foriris.
Zaplatil jsem už, odcházím. Zaplativ odešel jsem.
(Když jsem zaplatil, odešel jsem.)

Mi pagis jam, mi foriros. Paginte mi foriros.
Zaplatil jsem už, odejdu. Zaplativ odejdu
(Nejprve zaplatím, pak odejdu.)

c) Přechodník budoucí na  onte vyjadřuje děj zamýšlený, kterému předchází děj přítomný, minulý nebo budoucí, např.: jsem v restauraci a zamýšlím (chystám se, chci) odejít, a proto platím.
Mi volas foriri, mi pagas. Forironte mi pagas.
Chci odejít, platím. Zamýšleje odejít (před odchodem), platím.

Mi volis foriri, mi pagis. Forironte mi pagis.
Chtěl jsem odejít, (za)platil jsem. Zamýšleje odejít (za)platil jsem.

Mi volos foriri, mi pagos. Forironte mi pagos.
Budu chtít odejít, zaplatím. Zamýšleje odejít zaplatím.

Rimarko

Uvedené příklady dobře promyslete a pak si ještě jednou pozorně přečtěte úvodní vysvětlení o krácení vět přechodníkem.

EKZERCOJ

1. Odpovězte na otázky k článku:
Kiam kaj kie naskiĝis D-ro L.L. Zamenhof? El kiom da elementoj konsistis la loĝantaro de lia naskiĝurbo? Kiel ili rilatis inter si? Per kio volis la knabo Zamenhof pacigi la naciojn? Ĉu riĉeco de gramatikaj formoj estas necesa por lingvo? Kiu lingvo montris tion al la studento Zamenhof? Kiu lingvo montris al Zamenhof la vojon al la sufiksoj? Per kiu sufikso kaj en kiuj vortoj? Kiuj sufiksoj Esperanta kaj ĉeĥa respondas al la rusa sufikso "skaja"? Kiel nomiĝis lia unua internacia lingvo? En kiu jaro ĝi estis preta? Kiel aĝa estis ĝia aŭtoro? En kiu jaro li eldonis la unuan broŝuron? Per kiu nomo li subskribis ĝin? Kiam kaj kie montris D-ro L.L. Zamenhof? Sed kio neniam mortos?

2. Použijte, pokud je to možné, přechodníky v následujících větách:
Joĉjo kuŝas en la lito kaj dormas. Joĉjo ankoraŭ dormas, sed Karlo jam laboras. Joĉjo bone dormis kaj vekiĝis (probudil se) kvaronon post la sesa. Li iris en la banejon kaj kantis. Maria diris al li: "Ne kantu, la infanoj dormas ankoraŭ." Li lavis al si unue la manojn, poste li sapumis (namydlit) la vizaĝon kaj la kolon. Li rigardis en la spegulon (zrcadlo) kaj kombis sin. Kiam li ekvidis la patron, li salutis lin: "Bonan matenon, paĉjo, kiel vi dormis?" La patro dankis kaj respondis: "Dankon, Joĉjo, bone." Ili atendas la kafon, la patro legas gazeton, Joĉjo ripetas la lastan lecionon. La patrino alportas kafon, panon kaj buteron (máslo) kaj demandas: "Ĉu vi jam longe atendas?" Antaŭ ol matenmanĝi Joĉjo dolĉigas la kafon per kvar kubetoj (kostka) da sukero. Maria mokas (posmívat se) lin: "Nia Joĉjo volas havi dolĉan vivon." Joĉjo digne (důstojně) ignoras (nevšímat si) la mokan rimarkon. Antaŭ ol iri en la lernejon, li metis en sian aktujon ĉiujn necesajn kajerojn kaj librojn. Li salutis kaj foriris. Li iris sur la strato (ulice) kaj renkontis Mirko n. Ili babilis kaj kune iris en la lernejon.

3. Přeložte:
La anaro de nia Esperanto Klubo kunvenis je la oka horo vespere. La klubestro faris tre interesan paroladon pri la historio de Esperanto. Poste ni skribis kelkajn ilustritajn poŝtkartojn kaj dissendis ilin al eksterlandaj kluboj. La klubanoj multe fumis. Ili fumis cigarojn kaj cigaredojn (cigareta). Multaj samideanoj uzas ingojn: aŭ cigaringojn aŭ cigaredingojn. Ĉar la aero en la klubejo ne estis bona, ni aerumis kelkajn minutojn. Unu anino disvendis (vendi - prodat) Esperantajn lernolibrojn, vortarojn kaj leterpaperojn kun Esperanta stelo (hvězda). La kunveno finiĝis je la deka horo. Ni disiris kaj iris hejmen.

Anekdoto
Kiam la usona humoristo Mark Twain (legu Tvejn) estis redaktoro, li ricevis leteron kun longa poemo, kies titolo estis: "Kial mi vivas?" Mark Twain respondis al la forsendinto: "Kial vi vivas? ...Ĉar vi ne alportis al mi la poemon...persone!"

Porverbo

Eĉ bagatelo povas servi al celo.

Klíč
1. D-ro L.L. Zamenhof naskiĝis la 15 an de decembro 1859 en Bjelostoko. Ĝi konsistis el kvar elementoj: rusoj, poloj, germanoj, hebreoj. Ili rilatis inter si neamike. La knabo Zamenhof volis pacigi la naciojn per internacia lingvo. Riĉeco de gramatikaj formoj ne estas necesa por lingvo. Tion montris al la studento Zamenhof la angla lingvo. La vojon al la sufiksoj montris al li la rusa lingvo. Per la sufikso "skaja" en la vortoj "ŝvejcarskaja" kaj "konditerskaja". Al la rusa sufikso " skaja" respondas la Esperanta sufikso " ejo" kaj la ĉeĥa " na" (cukrárna, učebna, dílna). Lia unua internacia lingvo nomiĝis "lingwe uniwersala". Ĝi estis preta en la jaro 1878. Ĝia aŭtoro havis 19 jarojn. La unuan broŝuron li eldonis en la jaro 1887. Li subskribis ĝin per la nomo "D-ro Esperanto". D-ro L.L.Zamenhof mortis la 14 an de aprilo de la jaro 1917 en Varsovio. Sed lia lingvo mortos neniam.

2. Joĉjo, kuŝante en la lito, dormas.   Joĉjo, bone dorminte, vekiĝis kvaronon post la sesa. Irante en la banejon, li kantis. - Lavinte al si la manojn, li sapumis la vizaĝon kaj kolon. Rigardante en la spegulon, li kombis sin. Ekvidinte la patron, li salutis lin: "Bonan matenon, paĉjo, kiel vi dormis?" La patro dankante respondis. "Dankon, Joĉjo, bone." Atendante la kafon, la patro legas gazeton, Joĉjo ripetas la lastan lecionon. Alportante kafon, panon kaj buteron, la patrino demandas: "Ĉu vi jam longe atendas?" Matenmanĝonte Joĉjo dolĉigas la kafon per kvar kubetoj da sukero. - Ironte en la lernejon, li metis en sian aktujon ĉiujn necesajn kajerojn kaj librojn. Salutinte li foriris. Irante sur la strato, li renkontis Mirkon. Babilante ili kune iris en la lernejon.

3. Členstvo našeho esperantského klubu se sešlo v osm hodin večer. Předseda klubu měl velmi zajímavou přednášku o dějinách esperanta. Potom jsme napsali několik pohlednic a rozeslali je zahraničním klubům. Členové klubu mnoho kouřili. Kouřili doutníky a cigarety. Mnoho esperantistů používá špiček: buď špiček doutníkových nebo cigaretových. Protože vzduch v klubovně nebyl dobrý, větrali jsme několik minut. Jedna členka rozprodávala esperantské učebnice, slovníky a dopisní papír s esperantskou hvězdou. Schůze skončila v deset hodin. Rozešli jsme se a šli jsme domů.


Esperanto je vytvořeno na zdravých filologických zásadách, může se proto dále vyvíjet a obohacovat.
W. E. Collinson, anglický jazykovědec


Theodor Kilian - učebnice esperanta