Al s-ro
M. Andersson
Nedergatan 7
Stockholm
Švédsko
Lančov, la 5 an de aŭgusto 20..
Kara amiko,
sinceran dankon por via longa kaj tre
interesa letero, kiun mi ricevis nur hodiaŭ. Vi certe miras, ke mia
respondo ne estas datita en Třebíč. Kion mi ĉi tie faras?
En vintro mi suferis gripon kaj devis naŭ tagojn kuŝi en malsanulejo.
Mi do volas perfekte ripozi, miaj fortoj devas renoviĝi, refreŝiĝi. Mi
estas okupita en poŝtoficejo kiel poŝtestro kaj havas, kiel ĉiu
laborulo, kiu estas laborinta pli ol 15 jarojn, kvarsemajnan pagatan
libertempon. Tial mi decidis, ke mi uzos du semajnojn por ripozado en
nia fama Esperanto-tendaro en Lančov.
Mi estas ano de nia tutmonda Universala
Esperanto-Asocio kaj kompreneble ankaŭ de ĝia landa organizo Ĉeĥa
Esperanto-Asocio, al kies okdeko da kluboj kaj rondetoj apartenas ankaŭ
Esperanto-Klubo en Třebíč. Nia klubo estas unu el la plej aktivaj kaj
famaj, ĝuste pro la tendaro en Lančov. Esperanto-tendaroj kaj someraj
lernejoj havas en nia lando longan tradicion. Skoltoj organizis
esperantistan tendaron jam en 1926 en arbaroj proksime de Prago. Alte
taksata estis Esperanto-kolegio en Doksy en la jaroj 1946-1952. Nun tre
aktivas katolikaj esperantistoj en la tendaro de Sebranice apud
Litomyšl. Mi povus trovi en literaturo pri nia movado ankoraŭ plurajn
aliajn. Sed plej longan, jam kvardekjaran tradicion havas la tendaro en
Lančov, kiun organizas nia klubo.
Eble vi scias, ke Ĉeĥio konsistas el tri historiaj
landoj: okcidente Bohemio, en kies centro situas nia ĉefurbo Prago (nia
plej valora nacia juvelo), sudoriente Moravio kaj nordoriente Silezio,
kies pli granda parto nun apartenas al Pollando. Kaj tute sude de
Moravio, tuŝproksime al la ŝtatlimo kun Aŭstrio, sur la rivero Dyje
(legu dije), estis en 1935 finkonstruita valbaraĵo, kiu formis belegan
lagon. Ĝi servas kiel rezervujo de trinkakvo kaj ripozejo. La nomon ĝi
ricevis laŭ proksima kastelo Vranov.
Sur bordo de unu el la lagaj golfoj, en arbaro, en
distanco de kvaronhora promeno de la vilaĝo Lančov, konstruis niaj
klubanoj tendaron kiel someran Esperanto-lernejon. En la sesdekaj kaj
sepdekaj jaroj tie staris efektive tendoj, sed en la okdekaj jaroj ilin
anstataŭis kabanoj (laŭ oficiala postulo pro higienaj motivoj). En la
tendaro oni instruas Esperanton al infanoj, al adoleskantoj kaj ankaŭ
al
plenkreskuloj en kursoj por komencantoj, por progresintoj kaj en
konversaciaj kursoj. Ĉiusomere okazas tri dusemajnaj etapoj po 150
personoj. Vi povas imagi, kiom da laboro devis esperantistoj (ankaŭ el
aliaj kluboj) investi en la tendaro: konstruado de kabanoj, kancelario,
kuirejo, lavejoj kaj necesejoj, sekurigado de kvalita instruado,
kultura
programo, manĝado, pura littolaĵo kaj denove post la lasta etapo ĉion
repurigi, ripari, ordigi. Pluraj el niaj samideanoj dediĉis al la
tendaro preskaŭ sian tutan vivon.
Kiam mi estis aĉetinta bileton kaj envagoniĝinta, mi
renkontis en la trajno mian konaton el Pilzeno, urbo de nia plej bona
biero. Ni do veturis kelkajn horojn kune kaj ne bezonis timi la longan
vojon. Kiam ni estis venintaj al Znojmo, ni elvagoniĝis kaj disiris. Mi
daŭrigis mian vojaĝon per aŭtobuso al urbeto Vranov kaj poste al vilaĝo
Lančov. De tie mi iris piede tra arbaro al la tendaro.
En la tendaron mi alvenis, kiam la ceteraj
tendaranoj estis jam manĝintaj. Sed post duonhoro, kiam mi estis
baninta
min kaj ŝanĝinta mian vojaĝan veston, mia manĝo, kiu estis dume
kuirata, estis jam preparita. Mi iom priskribos al vi nian ripozejon,
kiu kuŝas en unu el niaj plej belaj regionoj. Ĝi ne estas turista
hotelo
sur altaĵo kun ĉambroj ekipitaj per nova komforta meblaro, kie en la
koridoroj estas tapiŝoj kaj sur muroj belaj bildoj. Ĝi estas triangula
herbejo ĉiraŭita de arbaro. En la supra parto oni vidas kancelarion kun
kuirejo kaj manĝejo, ĉe la aliaj du flankoj de la triangulo staras
kabanoj. En ili estas kvar aŭ kvin simplaj litoj, tabletoj kaj du
seĝetoj sen apogilo. Efektive skoltaj, romantikaj vivkondiĉoj. En la
kabanoj jam lumas elektro, tamen en la iamaj tendoj oni uzis kandelojn.
Al la laga golfo ni povas veni post cent aŭ ducent paŝoj.
La tendarestro kaj estro de la kuirejo estas spertaj
fakuloj. Ni manĝas bonege kaj kvinfoje ĉiutage. Tagmeze kaj vespere
estas ĉiam viando, tamen eblas elekti ankaŭ vegetaran manĝaĵon. Matene
ni lernas en niaj kursoj, kutime sur benkoj antaŭ la kabanoj (se ne
pluvas), posttagmeze ni ludas sur la ludejo volejbalon aŭ faras
ekskursojn, banas nin, naĝas, boatas, legas aŭ ...faras nenion. Mi
ŝatas
promeni frumatene. Tiam mi admiras la belecon kaj purecon de la naturo,
la freŝecon de la floroj, la klarecon de la aero kaj la bluecon de
foraj arbaroj. Mi tre ŝatas kolekti fungojn. Kiam mi estas ironta en
arbaron kolekti fungojn, mi ĉiam surmetas turistajn ŝuojn, pantalonon
kaj jakon. Grandaj estas mia ĝojo kaj la admiro de la amikoj, kiam mi
estas revenanta kun plena pansaketo da belegaj boletoj. Vespere ni
rigardas en manĝejo televidan programon aŭ dancas aŭ amuziĝas per ia
ludo. Plej ŝatataj estas programoj ĉe tendarfajro. Kiam mi estis hejme
pakanta mian kofron kaj veturonta ĉi tien, neniam mi estus kredanta, ke
mi estos tie ĉi tiel kontenta.
Niaj kursanoj estas geknaboj, studentoj kaj
instruistoj, laboristoj kaj ministoj, oficistoj, kuracistoj, vendistoj
kaj eĉ maljunaj ekslaboruloj. Mi interamikiĝis ĉi tie kun
lokomotivestro
kaj ekspoŝtestro, kun kiuj mi ofte kolektas fungojn. La lokomotivestro
estas hungaro kaj la ekspoŝtestro germano. Ni apartenas al la
konversacia kurso, kie ni interbabilas sole en Esperanto.
Nun ni preparas nin por la hodiaŭa vespera
tendarfajro.
Kun samideana saluto
Josef Čech
Novaj vortoj
admiri |
obdivovat |
Lia imperiestra Moŝto | Jeho císařské Veličenstvo |
||
adoleskanto |
dorostenec, dospívající |
ligno |
dřevo |
||
akcepti |
příjmout |
limo |
hranice |
||
akompani |
doprovázet |
littolaĵo | lůžkoviny |
||
altaĵo | výšina |
lokomotivestro | strojvůdce |
||
amuzi |
bavit |
ludejo |
hřiště |
||
asocio |
svaz |
malsanulejo | nemocnice |
||
bani |
koupat |
meblo |
nábytek |
||
baniĝi | koupat se |
medikamento | lék |
||
bari |
hradit |
membro |
člen |
||
bedaŭri | litovat |
mencii |
zmínit se |
||
bedaŭrinde | bohužel |
metio |
řemeslo |
||
beleco |
krása |
ministo |
horník |
||
bileto |
lístek, jízdenka |
miri |
divit se |
||
boati |
jezdit na lodičce |
Moravio |
Morava |
||
boato |
člun, loďka |
moŝto | všeob. titul (viz gramatiko) | ||
Bohemio |
Čechy |
motivo |
motiv |
||
boleto |
hříbek |
movado |
hnutí |
||
centro |
centrum |
movi |
hnout |
||
ĉiutage | každodenně |
nacio |
národ |
||
datita |
datovaný |
naturo |
příroda |
||
daŭrigi | pokračovat |
nekredema | nevěřící |
||
decidi |
rozhodnout |
nordo |
sever |
||
dediĉi | věnovat |
nordorienta | severovýchodní |
||
diferenco |
rozdíl |
nur |
teprv |
||
disponi |
disponovat |
oficejo |
úřadovna |
||
disponigi |
dát k užívání |
ofici |
úřadovat |
||
distanco |
vzdálenost |
oficiala |
oficiální |
||
dume |
zatím, mezitím |
ofico |
úřad |
||
efektive |
opravdu |
okcidento |
západ |
||
eksa |
bývalý |
organizaĵo | organizace |
||
ekskurso |
výlet |
pagata |
placený |
||
ekslaboristo |
bývalý dělník |
pagi |
platit |
||
elvagoniĝi | vystoupit (z vagonu) |
paĝo | stránka |
||
esprimi |
vyjádřit |
paki |
balit |
||
estro |
vedoucí, ředitel |
pansaketo | chlebník |
||
etapo |
etapa, běh |
pantalono |
kalhoty |
||
fako |
obor |
Pilzeno |
Plzeň |
||
fakulo |
odborník |
postulo |
požadavek |
||
fama |
slavný |
poŝtestro | vedoucí pošty |
||
fero |
železo |
prepari |
připravit |
||
fervojo |
železnice |
princidino | princezna |
||
fora |
vzdálený |
promeno |
vycházka |
||
formi |
tvořit, formovat |
prononci |
vyslovit |
||
freŝeco | svěžest |
prononco |
výslovnost |
||
fromaĝo | sýr |
proponi |
nabídnout |
||
frumatene | časně zrána |
prunti |
půjčit |
||
fungo |
houba |
pureco |
čistota |
||
gastigado | pohoštění |
rabato |
sleva |
||
golfo |
zátoka |
refreŝigo | osvěžení |
||
gripo |
chřipka |
regiono |
kraj |
||
ĝui | používat, vychutnávat |
rekreiĝi | obnovit se |
||
hejme |
doma |
renkonti |
potkat |
||
higieno |
hygiena |
renoviĝi | obnovit se |
||
imperiestro | císař |
restado |
pobyt |
||
informo |
zpráva |
rezerva |
rezervní |
||
interamikiĝi | spřátelit se |
rezervujo |
rezervoár |
||
internulejo | internát |
sako |
pytel |
||
investi |
investovat |
senpage |
bezplatně |
||
jako |
kabát |
serĉata | hledaný |
||
kabano |
chata |
silabo |
slabika |
||
kancelario |
kancelář |
Silezio |
Slezko |
||
kandelingo | svícen |
sincera |
upřímný |
||
kandelo |
svíce |
sindikatoj | odbory |
||
kastelo |
hrad |
situi |
nacházet se |
||
katoliko |
katolík |
skolto |
skaut |
||
kofro |
kufr |
suferi |
trpět |
||
kolegio |
kolej (školní) |
surmeti |
obléci, obout |
||
kolekti |
sbírat |
svedo |
Švéd |
||
komitato |
výbor |
sviso |
Švýcar |
||
komplika |
komplikovaný |
ŝtato | stát |
||
konato |
známý |
ŝuo | polobotka |
||
konsili |
radit |
tagmeze |
v poledne |
||
konversacio |
konverzace |
televida |
televizní |
||
konvinki |
přesvědčit |
tendarfajro | táborový oheň |
||
koridoro |
chodba |
tendaro |
tábor |
||
koverto |
obálka |
tendo |
stan |
||
kredi |
věřit |
tradicio |
tradice |
||
krei |
tvořit |
truo |
díra |
||
kreiĝi | tvořit se |
turista |
turistický |
||
kuirejo | kuchyň |
tutmonda |
světový |
||
kuiri |
vařit |
tutŝtata | celostátní |
||
laborulo |
pracovník |
universala |
univerzální, zde: světový |
||
lago |
jezero |
valbaraĵo | přehrada, hráz |
||
landa |
zemský |
valo |
údolí |
||
laŭ | podle, na |
valora |
hodnotný |
||
lernejo |
škola |
vendi |
prodat |
||
vesto |
oblek |
||||
vizitata |
navštěvovaný |
||||
zorgi |
pečovat, starat se |
1. Všeobecným titulovým výrazem moŝto
překládáme do esperanta všechny tituly obvyklé k vyjádření společenské
úcty, jako:
Lia imperiestra Moŝto Jeho císařské Veličenstvo, Ŝia
princidina Moŝto Její Výsost princezna, Lia ministra Moŝto Jeho
Excelence ministr, Via profesora Moŝto slovutný pane profesore,
pastra
moŝto velebný pán, sinjorina moŝto milostpaní, moŝta
(altmoŝta, moŝtnaskita) sinjorino urozená paní, sidiĝu, via
moŝto posaďte se, jasnosti, kion vi moŝtas ordoni? co
ráčíte
poroučet? moŝtuloj kaj moŝtulinoj urozenci apod.
Rimarko
Přesto se používají i jiné tituly: ekscelenco, Via Majesto, Siro,
eminenco, monsinjoro.
2. Přípona -ing- znamená dutý
předmět (nebo s dutinou na konci), který slouží jako násadka
(držátko) nebo chránítko:
násadka: plumo pero, plumingo násadka na pero; cigaro
doutník, cigaringo špička na doutník;
chránítko: fingro prst, fingringo
náprstek; sabro
šavle, glavo meč, sabringo, glavingo pochva;
O tom, zda konkrétní odvozenina značí násadku
nebo chránítko, rozhodla většinou praxe. Proto např. chránítko plnicího
pera (čepička) se řekne jinak, totiž plumkapuĉo (doslova:
kapuce pera), naopak držadlo šavle nebo meče je tenilo.
Používají se i výrazy elingigi vytasit (meč), eningigi
(zasunout do pochvy).
3. Přípona -estr- u
podstatných jmen značí představeného: poŝto pošta, poŝtestro
vedoucí pošty; ŝipo loď, ŝipestro kapitán lodi; lernejo
škola, lernejestro ředitel školy; klubestro předseda
klubu.
Samotné slovo estro má týž význam jako předpona: estro de
la
tendaro vedoucí tábora; estraro de la asocio vedení svazu,
předsednictvo; estrarano člen předsednictva; estri la klubon
řídit klub, předsedat klubu.
4. Přípona -ej- znamená místo
a) kde se provozuje určitá činnost:
labori pracovat, laborejo pracovna; ofici úřadovat,oficejo
úřadovna; gimnasto gymnasta, cvičenec, gimnastiko
gymnastika, gimnasti, gimnastiki cvičit, gimnastejo,
gimnastikejo tělocvična; ludi hrát si, ludejo
hřiště;
b) pro určité bytosti nebo věci:
kokino slepice, kokinejo kurník; bovino kráva, bovinejo
kravín; libro kniha, librejo knihovna; ligno
dřevo, lignejo
dřevník.
Samotné ejo značí místnost (málo luxusní na to, aby ji
bylo možno nazvat ĉambro, halo, salono).
5. Příponou -ec- označujeme
názvy
vlastností:
beleco krásný, beleco krása; pura čistý, pureco
čistota; homo člověk, homeco lidskost; amiko
přítel, amikeco přátelství.
Rimarkoj
a) Samostatné slovo eco znamená vlastnost: facileco,
reguleco kaj belsoneco estas la ĉefaj ecoj de Esperanto - snadnost,
pravidelnost a libozvučnost jsou hlavní vlastnosti esperanta.
b) Nezaměňujte příponu -ec- (vlastnost) s příponou -aĵ-
(věc):dolĉa
sladký, dolĉeco sladkost (vlastnost), ale dolĉaĵo sladkost
(sladká věc, zákusek, bonbón), např.: mi ne ŝatas la troan dolĉecon
de dolĉaĵoj, tial mi ne manĝas sukeraĵojn nemám rád přílišnou
sladkost sladkostí, proto nejím cukroví.
c) Od přídavných jmen vytvořených příponou -em-
(např. laborema
pracovitý) by se měly názvy vlastností také odvozovat příponou -ec-
(laboremeco
pracovitost), avšak esperanto se vyhýbá zbytečnému hromadění přípon,
proto stačí jen -emo: laboremo pracovitost, komprenemo
chápavost, kredemo důvěřivost apod.
6. Předpona eks- u podstatných
jmen
znamená bývalý:
eksministro exministr, bývalý ministr; eksreĝo bývalý
král; eksklubestro bývalý předseda klubu.
Tentýž význam má i přídavné jméno eksa: eksa ministro
bývalý ministr.
7. Přídavná jména slovesná na -anta, -inta, -onta a -ata, -ita, -ota používáme jako ostatní přídavná jména i ve spojení s pomocným slovesem esti. Protože tato přídavná jména slovesná mohou v esperantu vyjadřovat samostatně čas, vznikají jejich spojením s pomocným slovesem esti složené tvary činného i trpného rodu, které mohou vyjádřit zvlášť čas pomocného slovesa esti a v poměru k němu čas přídavného jména slovesného.
ili
estas ili estas ili
estas
segontaj segantaj
segintaj
ĝi
estas ĝi estas ĝi
estas
segota segata
segita
Složené časy slovesné
a) činný rod
la
knabo estas seganta hoch řeže (je řezající)
la knabo estis seganta hoch řezal (byl řezající)
la knabo estos seganta hoch bude řezat (bude řezající)
la knabo estus seganta hoch by řezal (byl by
řezající)
la knabo estu seganta ať hoch řeže (ať je
řezající)
la
knabo estas seginta hoch právě nařezal (je
nařezavší)
la knabo estis seginta hoch již dříve nařezal
(byl nařezavší)
la
knabo estos seginta hoch bude mít nařezáno (bude
nařezavší)
la knabo estus seginta hoch by měl nařezáno (byl by
nařezavší)
la knabo estu seginta ať hoch má nařezáno (ať je
nařezavší)
la
knabo estas segonta hoch se chystá řezat (je před
řezáním)
la knabo estis segonta hoch se chystal řezat
(byl před řezáním)
la knabo estos segonta hoch se bude chystat řezat
(bude před řezáním)
la knabo estus segonta hoch by se chystal řezat
(byl by před řezáním)
la knabo estu segonta ať se hoch chystá
řezat
(ať je před řezáním)
b) trpný rod
la
ligno estas segata dřevo je řezáno
la ligno estis segata dřevo bylo řezáno
la ligno estos segata dřevo bude řezáno
la ligno estus segata dřevo by bylo řezáno
la ligno estu segata ať je dřevo řezáno
la
ligno estas segita dřevo je nařezáno
la ligno estis segita dřevo bylo nařezáno
la ligno estos segita dřevo bude nařezáno
la ligno estus segita dřevo by bylo nařezáno
la ligno estu segita ať je dřevo nařezáno
la
ligno estas segota dřevo má být (na)řezáno
la ligno estis segota dřevo mělo být (na)řezáno
la ligno estos segota dřevo bude muset být
(na)řezáno
la ligno estus segota dřevo by mělo být (na)řezáno
la ligno estu segota ať má být dřevo
(na)řezáno
Rimarkoj
a) Slovesné tvary složené používáme v rodě činném jen v odůvodněných případech.
Srovnej:
Mi venis, kiam la gastoj tagmanĝis přišel jsem, když hosté
obědvali; avšak: mi venis, kiam la gastoj estis tagmanĝintaj
přišel jsem, když hosté byli po obědě.
V činném rodě vystačíme obyčejně s tvary jednoduchými na
-as, -is, -os, -us, -u; mi legis místo
mi estis leganta, mi legos místo mi estos leganta, mi legus místo
mi estus leganta apod.
b) Složené tvary s přídavnými jmény slovesnými na onta a ota značí nejen čas budoucí, ale i povinnost, a proto je často překládáme slovem mít ve smyslu mít povinnost;
EKZERCOJ
1. Přeložte:
a) Mi estas pura, ĉar mi estas lavita. La infano estas lavata, ĉar ĝi
estas malpura. Antaŭ la dormo ĉiuj infanoj estas lavotaj. La libro
estas
tre interesa, tial ĝi estas tre legata. La infano estus bela, se ĝi
estus lavita. La avo laŭdos sian nepinon Eva. Panjo, ĉu vi scias, ke
Eva
estas de l' avo lavota? Sinceraj gastoj: La viando estas formanĝita, la
vino eltrinkita, ni povas do iri hejmen.
b) Dobří spisovatelé jsou, byli a vždy budou milováni svými čtenáři. Noviny jsou už zaplaceny? Ne, mají být placeny. Josefe, už jsi napsal všechna cvičení? Anglické cvičení jsem už napsal, je napsáno, esperantské píši, je psáno a početní napíši, má být ještě napsáno.
c) Mirko venis, kiam Jozefo estis aĉetanta la bileton, tial li aĉetis la bileton ankaŭ por Mirko. Ĉar Karlo venis, kiam Jozefo estis jam aĉetinta la biletojn, li jam ne povis aĉeti la bileton ankaŭ por Karlo. Kiam Jozefo estis lavinta la manojn, li sidiĝis al la tablo kaj manĝis. Unue li manĝis supon, kaj kiam li estis la supon manĝinta, li ricevis viandon. Poste li ludis kun Karlo ŝakon. Kiam li estis gajninta unu partion, ili ĉesis ludi kaj iris baniĝi. Kiam ili baniĝis, venis Mirko kaj ili ĉiuj baniĝis kune. Kiam ili estis baniĝintaj, ili iris ludi volejbalon. Kiam estis pasintaj du semajnoj, la familio atendis la revenantan patron. Kiam la patro estis reveninta, li multe rakontis pri la belega libertempa restado.
2. Přeložte úkol 1c) do budoucího času.
3. Přeložte:
La eksvilaĝestro (nebo eksa estro de la vilaĝo) malsaniĝis. Post
li fariĝis vilaĝestro la plej bona vilaĝano. La anaro de la komunumo
konstruis en la vilaĝo por la infanoj belegajn lernejon, gimnastejon
kaj
ludejon. En la lernejo estas librejo kun multaj libroj kaj bela hela
legejo. En la gimnastejo estas moderna lavejo. En la ĉirkaŭaj vilaĝoj
oni laŭde parolas pri la grandeco, beleco kaj pureco de la lernejo. La
vilaĝo havas propran kinejon kaj video-pruntejon. Malantaŭ la vilaĝo
oni konstruis grandan bovinejon. Preskaŭ ĉiuj vilaĝanoj havas jam sian
propran aŭtomobilon kaj la junaj havas motorciklon. Jes, la diligenteco
kaj laboremo de niaj terkulturistoj estas konataj.
Simple sed klare
Filo: Paĉjo, kia diferenco estas inter optimismo, pesimismo kaj
realismo?
Patro: Hm... Ĉu vi jam vidis svisan fromaĝon?
Filo: Jes, tio estas la grandega fromaĝo kun la grandaj truoj, ĉu ne?
Patro: Jes. Homo, kiu vidas nur la fromaĝon, sed ne la truojn, estas
optimisto. Homo, kiu vidas nur la truojn, sed ne la fromaĝon, estas
pesimisto. Sed homo, kiu vidas kaj la fromaĝon kaj la truojn, estas
realisto. Ĉu vi komprenas?
Filo: Bonege!
Proverbo
Ĉiu komenco estas malfacila.
Klíč
1.
a) Jsem čistý, protože jsem umyt. Dítě je myto, protože je špinavé.
Před spaním mají být všechny děti myty. Kniha je velmi zajímavá, proto
je velice čtena. Dítě by bylo hezké, kdyby bylo umyto. Dědeček
pochválil
svou vnučku Evu. Maminko, víš, že Eva bude (má být) od dědečka
pochválena? Upřímní hosté: Maso je snědeno, víno vypito, můžeme tedy
jít domů.
b) Bonaj verkistoj estas, estis kaj ĉiam estos amataj de siaj legantoj. Ĉu la gazeto estas jam pagita? Ne, ĝi estas pagota. Jozefo, ĉu vi jam skribis ĉiujn ekzercojn? La anglan ekzercon mi jam skribis, ĝi estas skribita, la Esperantan mi skribas, ĝi estas skribata kaj la matematikan mi skribos, ĝi estas ankoraŭ skribota.
c) Mirek přišel, když Josef kupoval lístek, proto koupil lístek také Mirkovi. Protože Karel přišel, když Josef lístky už koupil, nemohl už koupit lístek také pro Karla. Když si Josef umyl ruce, sedl si ke stolu a jedl. Nejdříve jedl polévku, a když polévku snědl, dostal maso. Potom hrál s Karlem šachy. Když vyhrál jednu partii, přestali hrát a šli se koupat. Když se koupali, přišel Mirek a všichni se koupali spolu. Když se vykoupali, šli hrát volejbal. Když minuly dva týdny, rodina očekávala vracejícího se otce. Když se otec vrátil, vypravoval mnoho o překrásném prázdninovém pobytu.
2. Mirko venos, kiam Jozefo estos aĉetanta la bileton, tial li aĉetos la bileton ankaŭ por Mirko. Ĉar Karlo venos, kiam Jozefo estos jam aĉetinta la biletojn, li jam ne povos aĉeti la bileton ankaŭ por Karlo. Kiam Jozefo estos lavinta la manojn, li sidiĝos al la tablo kaj manĝos. Unue li manĝos supon, kaj kiam li estos la supon manĝinta, li ricevos viandon. Poste li ludos kun Karlo ŝakon. Kiam li estos gajninta unu partion, ili ĉesos ludi kaj iros baniĝi. Kiam ili baniĝos, venos Mirko kaj ili ĉiuj baniĝos kune. Kiam ili estos baniĝintaj, ili iros ludi volejbalon. Kiam estos pasintaj du semajnoj, la familio atendos la revenantan patron. Kiam la patro estos reveninta, li multe rakontos pri la belega libertempa restado.
3. Bývalý starosta vesnice onemocněl. Po něm se stal starostou nejlepší vesničan. Členové obce postavili (vybudovali) ve vsi pro děti krásnou školu, tělocvičnu a hřiště. Ve škole je knihovna s mnoha knihami a krásná světlá čítárna. V tělocvičně je moderní umývárna. V okolních vsích se velmi pochvalně mluví o velikosti, kráse a čistotě této školy. Vesnice má vlastní kino a videopůjčovnu. Za vsí postavili velký kravín. Téměř všichni vesničané mají svůj vlastní automobil a mladí mají motocykl. Ano, píle a pracovitost našich zemědělců je známa.
Malé národy, také my, by měly věnovat
právě esperantu větší pozornost.
Janis Rainis, lotyšský básník
Theodor Kilian - učebnice esperanta