DEK-KVINA LECIONO 

MALAGRABLA AFERO, KIU BONE FINIĜIS

parolu Mirko Dub estas amiko de Joĉjo. Ili estas samklasanoj kaj sidas en la sama benko. Mirko estas bona knabo, sed iom facilanima, kiel ni tuj vidos. Ili estas en la klaso kaj la instruisto ĝuste kontrolas la hejman taskon el matematiko.
____________________
Instruisto: Dub, montru al mi vian ekzercon!
Mirko (ŝajnigas kelkan tempon, ke li serĉas sian kajeron, poste li senkulpigas sin): Pardonu, sinjoro instruisto, mi forgesis la kajeron hejme.
I.: Ĉu vi skribis la taskojn?
M.: Jes, la taskon mi skribis hieraŭ vespere, sed poste mi forgesis meti la kajeron en la aktujon.
I.: Alportu la aktujon! (Dub alportas la aktujon kaj metas ĝin sur la tablon.) Elprenu la librojn kaj la kajerojn! (Dub laŭ ordono metas siajn lernilojn sur la tablon. La instruisto prenas unu el la kajeroj en la manon kaj trankvile diras:) Jen via matematika kajero! Montru al mi la ekzercon!
M.: Mi, sinjoro instruisto, mi, pardonu, sed mi ... ne skribis la ekzercon ... (Hooo! La tuta klaso montras laŭte sian surprizon.)
I.: Mirko, honesta homo ne agas tiel. Donu al mi vian Personan Notlibron! (Li enskribas noton por la gepatroj de Dub kaj redonas al li la Notlibron.) Sidiĝu!

Mirko Dub, lia amiko Joĉjo kaj lia samklasanino Blanka survoje el la lernejo.

M.: Mil diabloj! Malagrabla afero; sed de kie li sciis, ke mi ne skribis la ekzercon?
B.: Longjara praktiko, Miĉjo! Tion li "flaras"!
J.: Mirko, kiam li donis al vi la kajeron kaj diris: "Montru al mi la taskon!" ĉu vi scias, ke vi unue paliĝis kaj poste verdiĝis kaj fine ruĝiĝis?
M.: Mil diabloj, jes, mi sentis tion. Kaj kiam la patro tralegos la noton, mi bluiĝos ...
B.: ...kaj poste vi flaviĝos...
J.: ...kaj je la fino vi fariĝos perfekta ĉielarko ... vi ĉielarkiĝos ... tio estas fakto! (Blanka kaj Joĉjo ridas, eĉ la malfeliĉa Mirko - mil diabloj! - ridetas.) Ĝis revido, Miĉjo!
M.: Ĝis revido, Joĉjo kaj Blanjo! Fartu bone!
____________________

La sekvantan tagon survoje en la lernejon.

J.: Saluton, Mirko!
M. (bonhumore): Saluton, Joĉjo!
J.: Ŝajnas, ke la kapo de via familio estis pardonema, via vangokoloro estas tute normala; kion li "flustris" al vi?
M.: La noto igis lin unue kolera, kaj kiam li denove iĝis trankvila, li diris: "Rakontu, kio okazis!" Mi do rakontis kaj rakontis ĉion. Kiam mi silentiĝis, paĉjo serioziĝis kaj diris: "Vi estas dek-ses-jara studento, do preskaŭ matura juna viro, sed vi kondutas kiel ses-jara knabaĉo." Mi nur kapablis diri: "Jes, paĉjo, vi pravas." Kaj poste paĉjo parolis jam kiel kutime.
J.: Kaj vi estas je unu sperto pli riĉa. Tio estas fakto.
M.: Dankon por tia sperto. Mil diabloj, neniam plu mi faros tian stultaĵon! Nu, fino bona, ĉio bona.

____________________

Gazetanoncoj

Mi deziras korespondi kun gekamaradoj ĉiulandaj kaj interŝanĝi ilustritajn gazetojn. Skribu al s ro I.K.Samoĥin, Tomsk, Siberio, Rusio.
14  ĝis 40 jaraj gesamideanoj deziras korespondi pri diversaj temoj kaj interŝanĝi ilustritajn poŝtkartojn kun la tuta mondo. Esperanto-­Grupo, Sofio, Bulgario
Korespondi kun la tuta mondo per leteroj kaj ilustritaj poŝtkartoj deziras: John Hartley, Liverpool, Britujo.
Japana mezlernejo deziras interŝanĝi leterojn, bildkartojn, poŝtmarkojn, fotojn, gazetojn, glumarkojn, alumetskatoletojn kaj tiel plu. Skribu al: Esperanto-Klubo, Tokio, Japanujo.

Inzeráty jsou sice původní, avšak staré a adresy jsou neúplné. Vhodné adresy pro korespondenci najdete v každém esperantském časopise.
____________________

Novaj vortoj


esperanto
czech

esperanto
czech

afero
věc, záležitost

kulpo
vina

aktujo
aktovka, taška

kutimi
být zvyklý

alumeto
zápalka

laŭ podle

animo
duše

marko
známka

anonci
oznámit

matura
zralý

anonco
oznámení, inzerát

noto
zde: poznámka

arko
oblouk

ordono
rozkaz

bildkarto
pohlednice

pardonema milosrdný

blua
modrý

Persona Notlibro žákovská knížka

bluiĝi zmodrat

pliriĉiĝo obohacení

ĉielarkiĝi zbarvit se jako duha

poŝto pošta

ĉielarko duha

redoni
vrátit

ĉielo nebe

riĉa bohatý

diablo
ďábel, čert

sekvi
následovat

diversa
různý

sekvo
následek

facilanima lehkomyslný

senkulpigi omluvit

fariĝi stát se

senti
cítit

farti
mít se

serĉi hledat

fartu bone! měj se dobře!

serioziĝi zvážnět

finiĝi skončit

sidiĝu sedni, sedněte si

fino
konec

silenti
mlčet

flustri
šeptat

silentiĝi zmlknout

ĝis (la) revido na shledanou

skatolo
krabice

ĝuste právě, správně

sperta
zkušený

honesta
čestný, poctivý

stulta
hloupý

humoro
nálada

stultaĵo hloupost

igi
dělat (něco nějakým)

surprizo
překvapení

iĝi stát se (nějakým, něčím)

survoje
cestou, na cestě

interŝanĝi vyměnit

ŝajni zdát se

kajero
sešit

ŝajnigi předstírat

kapabla
schopný

ŝanĝi měnit

karto
lístek

temo
téma

klaso
třída

trankvila
klidný

konduti
chovat se

vango
tvář, líce

kontroli
kontrolovat



 

GRAMATIKO

1. Předpona re-  znamená zpět, opět:
doni dát, redoni vrátit, dát zpět; veni přijít, reveni vrátit se, přijít zpět; vidi vidět, revidi opět (se) vidět, shledat se: ĝis revido na viděnou, na shledanou.
Samostatně se používají slova ree (opět) a reen (zpět).

2. Příponou  -ig-  tvoříme slovesa, jež znamenají dělat, přimět, způsobit, aby se uskutečnilo to, co vyjadřuje slovní základ: pura čistý, igi pura = purigi dělat čistým, čistit. Maria purigas al la patro la ĉapelon. Marie čistí otci klobouk.
ridi smát se, igi ridi = ridigi přimět někoho k smíchu, rozesmát. Jozefo ridigis la tutan familion. Josef rozesmál celou rodinu.
dormi spát, igi dormi - dormigi způsobit, aby někdo spal, uspat. Patrinoj de ĉiuj popoloj dormigas siajn infanojn per belaj kantoj. Matky všech národů uspávají své děti krásnými písněmi.

3. Příponou -iĝ-  tvoříme slovesa, jež znamenají změnu stavu, totiž stát se, stávat se takovým nebo tím, co vyjadřuje slovní základ:
flava žlutý, iĝi flava = flaviĝi stávat se žlutým, žloutnout. Aŭtune piroj flaviĝas kaj maturiĝas. Na podzim hrušky žloutnou a zrají.
edzo manžel, iĝi edzo = edziĝi stát se manželem, oženit se. Mia frato edziĝis antaŭ unu jaro. Můj bratr se oženil před rokem.

Slova igi a iĝi jsou samostatná slovesa:
Li igis kudri al si veston. Dal si ušít šaty. Kiam vi iĝis ano de la klubo? Kdy jste se stal členem klubu?

Slovesa s příponami  -ig- , -iĝ- nutno často překládat volně:
Instruisto skribigis lernantojn dum tuta horo. Učitel zaměstnal žáky psaním po celou hodinu. Mi aniĝis antaŭ du jaroj. Stal jsem se členem (přistoupil jsem za člena) před dvěma lety.


EKZERCOJ

1. Přeložte:

Kiam la suno brilas:             Když slunce svítí:

la piroj iĝas flavaj, ili flaviĝas;
la ĉerizoj iĝas ruĝaj, ili ruĝiĝas;
la prunoj iĝas bluaj, ili bluiĝas;
la pomoj iĝas maturaj, ili maturiĝas;
la fruktoj iĝas dolĉaj, ili dolĉiĝas;
la homo iĝas bruna, li bruniĝas;
la homo iĝas feliĉa, li feliĉiĝas;
la homo iĝas bonhumora, li bonhomoriĝas;

Modelo: hrušky žloutnou (doslovně: stávají se žlutými)

2. Odpovězte na otázky k článku:

Kies samklasano estis Mirko? Ĉu li estis malbona knabo? Sed kia li estis? Kion faris la instruisto? Ĉu Joĉjo kaj Blanka havis la ekzercon? Kiu ĝin ne havis? Ĉu li diris al la instruisto la veron? Kion li ŝajnigis? Kion li diris al la instruisto? Kiel li agis? Kiaj estis por Mirko la sekvoj de lia nehonesta ago? Kiel kondutis la instruisto? Kio kolerigis la patron? Ĉu li longe koleris? Kiel kondutis la patro? Kiel finiĝis la malagrabla afero por Mirko? Kia estis la sperto por Mirko? Kion vi opinias, ĉu Mirko pliboniĝos post tiu ĉi utila sperto? Kio ridigis eĉ Mirkon je la fino? Kiun proverbon uzis Mirko?

Gazetanonco

Vian infanon ni pligrandigos, kolorigos, enkadrigos por nur dek kronoj. Centrofoto

Proverbo

Fino bona, ĉio bona.

Klíč
1. Slunce dělá švestky modrými, (ony) se stávají modrými = modrají; slunce dělá třešně červenými, (ony) se stávají červenými = červenají, zapalují se; slunce dělá jablka zralými, (ona) se stávají zralými = zrají.

2. Mirko estas samklasano de Joĉjo kaj Blanka. Ne, li ne estis malbona knabo. Sed li estis facilanima. La instruisto kontrolis la taskojn. Jes, Joĉjo kaj Blanka havis la ekzercon. Mirko ĝin ne havis. Li ne diris al la instruisto la veron. Li ŝajnigis, ke li serĉas la kajeron. Li diris al la instruisto, ke li skribis ĝin hieraŭ vespere. Li agis malhoneste. Por Mirko la sekvoj de lia nehonesta ago estis tre malagrablaj. La instruisto kondutis trankvile. La patron kolerigis la noto en la Persona Notlibro. Li ne longe koleris, li baldaŭ trankviliĝis. La patro kondutis saĝe. La malagrabla afero finiĝis por Mirko feliĉe. Por Mirko la sperto estis utila. Mi opinias, ke Mirko pliboniĝos kaj neniam plu agos malhoneste. Je la fino la ŝercoj de Joĉjo kaj Blanka ridigis eĉ Mirkon. Mirko uzis la proverbon: Fino bona, ĉio bona.


Nejvíce užitku mi esperanto dalo na mé cestě kolem světa.

Olav B. Anderson,
lektor švédské univerzity v Lundu


Theodor Kilian - učebnice esperanta