KIOMA HORO ESTAS?
____________________
Patro (avo de Eva):
Enjo, kioma horo estas?
Eva: La sesa; estas precize la sesa, aveto.
Avo: Ho, ĉu jam la sesa? Kiel rapide pasas la tempo! Enjo, ĉu
vi scias, el kiom da minutoj konsistas unu horo?
Eva: Unu horo konsistas el sesdek minutoj, unu minuto konsistas
el sesdek sekundoj.
Avo: Kiel oni nomas dek kvin, tridek kaj kvardek kvin minutojn?
Eva: Dek kvin minutoj estas unu kvarono de horo aŭ kvaronhoro;
tridek minutoj estas du kvaronoj aŭ unu duono de horo aŭ duonhoro;
kvardek kvin minutoj estas tri kvaronoj de horo.
Avo: Tre bone. Kion faras dudek kvar horoj?
Eva: Dudek kvar horoj faras tagnokton, la tagnokto konsistas el
tago kaj nokto.
Avo: Kiel oni nomas la partojn de la tago?
Eva: La partoj de la tago estas: mateno,antaŭtagmezo, tagmezo,
posttagmezo kaj vespero; je la dudek-kvara horo estas noktomezo.
Avo: Kiel oni salutas matene, vespere kaj tiel plu?
Eva: Matene oni salutas "Bonan matenon!"; la tutan tagon "Bonan
tagon!" aŭ "Saluton!"; vespere "Bonan vesperon!" Antaŭ ol iri dormi, mi
deziras al ĉiuj familianoj "Bonan nokton!"
Avo: Kion vi faras matene, Enjo?
Eva: Matene mi lavas min, mi kombas min kaj mi vestas min.
Avo: Ĉu vi lavas, kombas kaj vestas ankaŭ Peĉjon?
Eva: Ne, Peĉjon lavas, kombas kaj vestas la panjo mem, sed Anjo
jam lavas sin mem, kombas sin mem kaj vestas sin mem.
Avo: Nu jes, Anjo jam estas granda ... Enjo, vi estas malgranda
saĝulino, vi tre bone respondis ĉiun mian demandon. (Eva hontas pro la
laŭdo de l' avo.) Nu, ne hontu, karulino mia! Vi estas laŭdinda
lernantino!
Maria: Paĉjo, ĉu ankaŭ mi povas demandi nian saĝulinon pri io?
...Enjo, kiel oni devas ĝuste diri: sep kaj ok estas aŭ faras
dek tri?
Eva: Oni povas diri aŭ estas aŭ faras, ĝusta
estas tio kaj tio ĉi.
Maria: Ho vi saĝulino! Nek tio nek tio ĉi estas ĝusta; oni devas
diri dek kvin!
Avo, Maria kaj Eva kore ridas: Ha, ha, ha...
Joĉjo venas kaj deklamas: Unu ridemulo kaj du ridemulinoj estas
tri geridemuloj aŭ faras tri geridemulojn; tio estas fakto!
Maria: Ni estas ridemaj, sed vi estas ridinda parolemulo.
Avo: Lasu lin, li estas gaja knabo.
Joĉjo: Ne koleru, saĝa aĝulino. Ĉu vi volas aŭskulti ruzan
leteron, kiun skribis al sia kara paĉjo mia amiko el Košice? Jen la
letero de la ruzulo:
Košice, la 2 an de junio 19..
Kara paĉjo!
Oto.
Avo: Similajn leterojn skribas ĉiuj
studentoj, ankaŭ mi ilin siatempe skribis. Nu, ni iru vespermanĝi; sed
antaŭ ol manĝi ni lavu al ni la manojn...Joĉjo, per sapo kaj broso, ĉu
vi komprenas?
____________________
estas la oka |
estas kvin minutoj post la kvina; estas la kvina kvin (minutoj) |
estas kvarono post la kvina; estas la kvina dek kvin (minutoj) |
estas dudek minutoj post la kvina; estas la kvina dudek (minutoj) |
estas duono post la kvina; estas la kvina tridek (minutoj) |
estas tridek kvin minutoj post la kvina; estas la kvina tridek kvin (minutoj) |
estas tri kvaronoj post la oka; estas la oka kvardek kvin (minutoj) |
estas kvin minutoj antaŭ la sesa; estas la kvina kvindek kvin |
____________________
Novaj vortoj
aĝulino | stařenka |
minuto | minuta |
||
al si |
si, sobě |
noktomezo | půlnoc |
||
al sia |
(k) svému |
parolema | povídavý |
||
antaŭ ol iri dormi | před spaním |
pasi | minout |
||
antaŭ ol manĝi | před jídlem |
prokrasti | odkládat |
||
broso |
kartáč |
ridema | smavý |
||
dankema |
vděčný |
ridemulo | smíšek |
||
deklami |
deklamovat |
ridinda | směšný |
||
esperi |
doufat |
ruza | vychytralý |
||
forveturi |
odjet |
ruzulo |
chytrák, lišák | ||
gaja |
veselý |
saĝa | moudrý |
||
gramatikisto | znalec gramatiky |
saĝulino | zde:
chytré děvče |
||
ĝuste | správně, právě |
saĝulo | mudrc |
||
honti |
stydět se |
sapo |
mýdlo |
||
kara |
drahý |
se |
jestliže, -li | ||
karulo |
drahoušek |
sekundo | sekunda, vteřina |
||
kesto |
skříňka |
sian |
svého, svůj | ||
koleri |
zlobit se |
siantempa | svého času |
||
kombi |
česat |
simila | podobný |
||
konsiti |
skládat se |
sin | se, sebe |
||
lasi |
nechat |
sin mem | sám sebe |
||
laŭdi | chválit |
tagmezo | poledne |
||
laŭdinda | chválihodný |
vagonaro | vlak |
||
lavi |
mýt, prát |
vagono | vagón, vůz |
||
mateno |
ráno, jitro |
vespermanĝi | večeřet |
||
mem |
sám |
vesti | obléci |
1. Přípona -ul- znamená živou
bytost s vlastností vyjádřenou kmenem: bona dobrý, bonulo
dobrák; saĝa moudrý, rozumný, chytrý, saĝulo mudrc,
rozumný, chytrý člověk; forta silný, fortulo silák; ridi
smát se, ridema smavý, usmívavý, ridemul(in)o smíšek; ruza
vychytralý, lstivý, ruzulo chytrák, ruzulino chytračka.
Samotné ulo značí chlap, mužský, individuum, slovo ulino
znamená ženská.
2. Přípona -ind- znamená hodný
čeho:
laŭdi chválit, laŭdo chvála, laŭdinda
chvályhodný; ridi smát se, ridinda směšný.
Používá se i samostatné inda je: homo inda je laŭdo
člověk hodný chvály
1. mi lavas min
myji se ni lavas nin
myjeme
se
2. vi lavas vin myješ
se vi lavas vin
myjete se
3. li lavas sin on se
myje ililavas
sin myjí se
ŝi lavas sin ona se myje
ĝi lavas sin ono se myje
Zájmeno zvratné se používá jen tehdy, je-li podmětem
i předmětem táž osoba nebo věc, t.j. má-li zájmeno význam sám
sebe - sin mem:
Matka (podmět) myje holčičku. (předmět)
Matka (podmět) myje sebe. (předmět)
Patrino lavas knabineton. Matka myje holčičku.
Patrino lavas ŝin. Matka ji myje. (tu holčičku)
Patrino lavas sin. Matka se myje. (sebe)
Patrino lavas sin mem. Matka myje sama sebe.
Spojením slovesa předmětového (mýt)
se
zvratným zájmenem (se) vzniká sloveso zvratné (mýt
se); některá slovesa v češtině mají u sebe stále toto zájmeno
a jsou jen zvratná (smát se, bát se apod.).
Esperanto
jen zvratná slovesa nemá.
Eva se češe. Koho češe? Sama sebe. Proto: Eva sin kombas. Ale: Eva se směje. Eva ridas. Josef se obléká. Koho obléká? Sám sebe. Proto: Jozefo sin vestas. Ale: Josef se raduje (má radost, těší se), že... Jozefo ĝojas, ke ...
Vidíme, že česká jen zvratná slovesa se
překládají do esperanta slovesy nezvratnými: smát se - ridi, bát
se - timi, radovat se - ĝoji, ptát se - demandi.
V češtině se stává, že některá předmětová slovesa po přidání zvratného
zájmena zcela mění svůj význam, a musejí se proto překládat jiným
slovesem: mít - havi, mít se - farti (dařit se);
objevit - trovi,
malkovri, objevit se - aperi; hádat - diveni, hádat
se
- kvereli, disputi apod.
4. Zvratné zájmeno přivlastňovací je v
esperantu sia:
Také se používá jen ve 3. osobě jednotného i množného čísla, a
to tehdy, když je vlastník totožný s podmětem věty. V 1. a 2. osobě
používáme přivlastňovací zájmena mia, via, nia.
1. mi amas mian patron
ni
amas nian patron
miluji svého otce
milujeme svého
otce
2. vi amas vian patron
vi
amas vian patron
miluješ svého otce
milujete svého otce
3. li,ŝi,ĝi amas sian patron
ili amas sian patron
(on, ona, ono)
miluje svého otce (oni) milují svého otce
Rozlišujte:
Petro amas sian patron. Petr miluje svého otce.
Petro amas lian patron. Petr miluje jeho otce (otce
jiného člověka).
Poznámka: V poslední době pod vlivem angličtiny a
němčiny proniká i do hovorové češtiny západní používání
přivlastňovacích
zájmen, bohužel i z televizní obrazovky: miluji mou matku, ty
miluješ tvou babičku, milujeme našeho dědečka, víc pro vaše prádlo
udělat nemůžete, žádejte ve vaší lékárně, kdy máme právo kritizovat
naše
rodiče? apod. Tento způsob je ve spisovné češtině hrubou chybou.
Pokud esperantisté používají nesprávně mateřský jazyk, bývají snadno
terčem kritiky ("propaguješ mezinárodní jazyk a vlastní neumíš!"),
proto
dbejte na správnou češtinu: miluji svou matku, ty miluješ svou
babičku, milujeme svého dědečka, víc pro své prádlo udělat nemůžete,
žádejte ve své lékárně, kdy máme právo kritizovat své rodiče?
Ekzercoj
1. Zapište si do svého seznamu další přípony -ul- a
-ind- .
2. Přeložte:
Silný člověk je silák; kdo je slabý, je slaboch. Kdo rád pracuje, je
pracovitý; kdo je pracovitý, je "pracant". pracovitý člověk je hoden
chvály. Josef rád žertuje. Když vypravuje, všichni se vždy smějí. Ale
on
není směšný. Je velký dobrák. Otec má rád jeho žerty. Kdo rád povídá,
je povídavý. Viděl jste mého bratra? Vašeho bratra jsem neviděl, viděl
jsem jejího bratra a svého bratra. Vidím svou matku. Vidíš také svou
matku? On svou matku nevidí. Eva a Anna slyší své rodiče. Eva se češe,
Anna se obléká. Sestry se češou a oblékají. Už se oblékáš? Anna se
bojí,
bojí se psa. Eva se ho nebojí, hraje si s ním a směje se. Vy jste si
koupil knihu? Oni si koupili noviny. Ptám se. Ptám se tě. Otec se ptá
tebe, ne mě. Ptám se sám sebe: Co je dobré?
3. Odpovězte na otázky:
Kion vi faras matene? Je kioma horo vi dimance matenmanĝas, tagmanĝas
kaj vespermangas? Kion vi matenmanĝas? Kion vi faras antaŭ ol manĝi? Je
kioma vi iras dormi? Kiel vi salutas antaŭ ol iri dormi? Kioma horo
estas nun precize? Al kies patro la studento skribis la ruzan leteron?
En kiu tago li skribis kaj en kiu tago li forsendis la leteron? Kion li
bezonis? En kiu tago li volis havi la monon? Ĉu vi opinias, ke la "kara
paĉjo" sendis al sia "dankema fileto" la monon?
Anekdoto
BONA GRAMATIKISTO
Instruistino: Kiu tempo estas tio: mi lavas min, vi lavas
vin, li,ŝi, ĝi lavas sin; ni lavas nin, vi lavas vin, ili lavas sin.
Lernanto: Sabato vespere, sinjorino instruistino.
Proverbo
Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
Klíč:
2. Forta homo estas fortulo; kiu estas malforta, estas malfortulo. Kiu
volonte laboras, estas laborema; kiu estas laborema, estas laboremulo.
Laborema homo (laboremulo) estas laŭdinda. Jozefo volonte ŝercas (ŝatas
ŝerci). Kiam li rakontas, ĉiuj ĉiam ridas. Sed li ne estas ridinda. Li
estas granda bonulo. La patro ŝatas liajn ŝercojn. Kiu volonte parolas,
estas parolema. Ĉu vi vidis mian fraton? Vian fraton mi ne vidis, mi
vidis ŝian fraton kaj mian fraton. Mi vidas mian patrinon. Ĉu vi ankaŭ
vidas vian patrinon? Li ne vidas sian patrinon. Eva kaj Anna aŭdas
siajn
gepatrojn. Eva kombas sin, Anna vestas sin. La fratinoj kombas kaj
vestas sin. Ĉu vi jam vestas vin? Anna timas, ŝi timas la hundon. Eva
ne
timas ĝin, ŝi ludas kun ĝi kaj ridas. Ĉu vi aĉetis al vi libron? Ili
aĉetis al si ĵurnalon. Mi demandas. Mi demandas vin. La patro demandas
vin, ne min. Mi demandas min mem: Kio estas bona?:
3. Matene mi lavas, kombas kaj vestas min (nebo: mi matenmanĝas). Dimanĉe mi matenmanĝas je la sepa (horo), mi tagmanĝas je la dek dua kaj vespermanĝas je la sepa aŭ oka. Mi trinkas kafon kaj manĝas buterpanon. Antaŭ ol manĝi mi lavas la manojn. Mi iras dormi je la deka. Antaŭ ol dormi mi salutas "Bonan nokton!" Nun estas precize la dek kvara horo dudek sep minutoj. La studento skribis la ruzan leteron al sia patro. Li skribis la leteron dimanĉe kaj forsendis ĝin lunde. Li bezonis monon. Li volis havi la monon ĵaŭde. Mi opinias, ke la patro ridetis pri sia "dankema fileto": kaj ... sendis la monon.
Na Festivalu mládeže ve Varšavě
(1955) se jediná schůze obešla bez překladatelů. Byla to schůze 156
účastníků z 15 států. Jediným jazykem bylo esperanto.
Z časopisu Pollando
Theodor Kilian - učebnice esperanta