DEK-TRIA LECIONO

POST LA TAGMANĜO


paroluEstas varmega posttagmezo. La patro, Eva kaj Anna estas en la ĝardeno. La patro sidas sur benko. Apud li kuŝas lia ĉapelo. La benko estas verde farbita kaj staras sub la plej granda arbo en la ĝardeno. Ĝi estas grandega, belega pomujo. En la ĝardeno kreskas ankaŭ aliaj fruktarboj: pirujo kun bonegaj piroj, ĉerizujo, kies ĉerizoj estas dolĉaj kaj ruĝaj, prunujo, kies bluaj prunoj bongustas al Anna kaj Eva.
La patro legas internacian gazenton MONATO. Li estas dormema. Post kelka tempo li dormetos. Eva kuŝas en mola kaj malvarmeta herbo kaj legas ian libron. Kaj la malgranda Anjo ludas sola. Ŝi estas tre ludema knabineto. Anjo tre volonte legas, ŝi estas legema. Post duonhoro ŝi ĉesas legi kaj ludas kune kun Anjo. Apud ili dormetas iliaj kato Ungeto kaj hundo Dento. La haroj de Ungeto estas nigraj, de Dento blankaj. La knabinoj ne timas Ungeton kaj Denton, male ili tre amas ilin kaj ofte ludas kun ili. La knabinetoj konstruas dometon kun pordeto kaj fenestretoj; malantaŭ la dometo estas korteto kaj ĝardeneto. En la ĝardeneto estas arbetoj kaj sub unu eta arbeto estas ankoraŭ pli eta benketo ... ĉio estas malgranda, ĉio estas eta.
La patro ne plu dormas. Li silentas, observas la nepinojn kaj ridetas ... Kial? ...

____________________

Anna: Aveto, kiom kostas limonado?
Avo: Anjo, mi ne scias precize, kvin kronojn, ĉu ne Anjo?
Anjo: Aveto, mi petas, donu al mi monon por limonado, mi soifegas.
Avo: Anjo, mi ne havas tie ĉi monon, iru al la avineto kaj petu ŝin. Mia monujo kuŝas sur la tablo.
Anjo: Aveto, mi legas tre belan libron.
Avo: Ĉu vere, Anjo? Kiun?
Anjo: La Avineton de Božena Němcová.
Avo: Ho, tio estas vere belega libro.
Anjo: Jes, kaj kion vi legas?
Avo: La gazeton MONATO.
Anjo: Ĉu oni eldonas la gazeton MONATO en Ĉeĥio?
Avo: Ne, en Flandrio? Ĉu vi scias, kie estas Flandrio?
Anjo: Jes, en Belgio. Ĉu ankaŭ en aliaj landoj oni eldonas Esperantajn gazetojn?
Avo: Jes, ĉirkaŭ tricent gazetoj aperas en sesdeko da landoj. La plej belajn oni eldonas en Ĉinio, Koreujo, Francio, Belgio, Brazilo, Hungarujo, Italujo, Rusio, Svedio, Vjetnamo...
Anjo: Ho, tiom da landoj! Kial oni eldonas ilin en tiom da landoj?
Avo: Ĉar en ĉiu lando, kie vivas kaj aktivas esperantistoj, ili volas havi almenaŭ unu Esperanto-gazeton. En multaj aperas eĉ pluraj.
Anjo: Kaj en Ĉeĥio?
Avo: Ĉe ni aperas gazetoj Starto, Sano, Dio Benu, Esperanta Ŝako,
Verda Familio, Bulteno de Praha-Brno kaj Cirkulero de Junulara Sekcio.
Anjo: Aveto, mi kantos al vi kanton pri junularo, ĉu vi volas?
Avo: Certe, mi volas. De kiu vi lernis ĝin?
Anjo: De onklo Joĉjo, oni kantas ĝin en la klubo.
Avo: Vento blovas kaj pluvos, vidu la nubon! Nu, kantu, Anjo, kaj poste ni iros hejmen posttagmanĝi.


noty
En la junulara rond'
estas mia tuta mond',
estas tuta mia koro,
mia sola ĝoj';
ha ho, ha hoj! mia sola ĝoj',
ha ho, ha hoj! mia sola ĝoj'.
Al la junulara rond'
celas mia rekta voj'
post la ĉiutaga peno,
post la taglabor';
ha ho, ha hoj! post la taglabor',
ha ho, ha hoj! post la taglabor'.
Kun la junulara rond'
mi laboras sen ripoz'
por la paco de l'homaro,
de la tuta mond';
ha hoj, ha hoj! de la tuta mond',
ha hoj, ha hoj! de la tuta mond'.

____________________

Novaj vortoj


esperanto
czech

esperanto
czech

Aŭstrujo Rakousko

koro
srdce

belega
překrásný

korto
dvůr

benko
lavice

kosti
stát (o ceně)

blovi
vanout

kreski
růst

bonega
výborný

krono
koruna

bongusti
chutnat

kurso
kurz (školení)

celi
směrovat

lando
země

celo
cíl, účel

legema
kdo rád čte

ĉapelo
klobouk

male
naopak

ĉerizo třešně (višně)

malvarmeta chladný

ĉiutaga každodenní

mono
peníze

Danlando
Dánsko

monujo
peněženka

deziri
přát (si)

nubo
mrak

dolĉa sladký

observi
pozorovat

dormema
ospalý

paco
mír

dormeti
dřímat

peno
námaha

duonhoro půlhodina

piro
hruška

eta
drobný, malinký

pluvi
pršet

farbi
barvit

pomujo
jabloň

farbita
natřený

posttagmanĝi svačit

grandega
ohromný

posttagmezo odpoledne

ha hoj!
hola hou!

preciza
přesný

haro
vlas, chlup

pruno
švestka

herbo
tráva

rekta
přímý

horo
hodina

ripozo
odpočinek

hundo
pes

rondo
kroužek

Japanujo Japonsko

ruĝa
červený, rudý

junulara
mládežnický

silenti
mlčet

junularo
mládež

timi
bát se

junulo
mladík

treege
ohromně

kanti
zpívat

ungeto
drápek

kanto
píseň

ungo
nehet, dráp

kato
kočka (kocour)

varmega
horký

konstrui
stavět, budovat

vento
vítr




vojo
cesta

 
Poznámka: slovo ĉerizo je společný název pro třešni i višni, které botanicky tvoří jeden rod (tzv. červené peckoviny), který se dělí na dva druhy a jejich křížence: dolĉa ĉerizo třešně (sladká peckovina), acida ĉerizo višně (kyselá peckovina), dolĉacida ĉerizo sladkovišně (sladkokyselá peckovina).


GRAMATIKO

1. Přípona -et- znamená zmenšení nebo zeslabení základního významu slova:
tablo stůl, tableto stolek; pordo dveře, pordeto dvířka; varma teplý, varmeta vlažný, varmete vlažně; verda zelený, verdeta zelenkavý, nazelenalý, verdete nazelenale; ridi smát se, rideti usmívat se, rideto úsměv; dormi spát, dormeti dřímat.
Samotné slovo eta znamená malinký, drobounký. Často se používá odvozenina etulo (škvrně, capart, dítě).

2. Přípona -eg- znamená zvětšení nebo zesílení základního významu slova:
pordo dveře, pordego vrata, brána; ŝtono kámen, ŝtonego balvan; bona dobrý, bonega výborný, bonege výborně; bela krásný, belega překrásný; varmega horký, malvarmega studený jako led; verda zelený, verdega brčálově zelený; rapida rychlý, rapidega rychlý jako blesk, rapidege bleskem, mžikem; kuri běžet, kuregi uhánět; plori plakat, ploregi usedavě plakat.
Samostatně slovo ega znamená ohromný, slovo ege značí ohromně, velice (podobně jako tre).

3. Přípona -em- značí náchylnost k něčemu:
ludi hrát si, ludema hravý, ludemo hravost; labori pracovat, laborema pracovitý, laboremo pracovitost; dormi spát, dormema ospalý, dormemo ospalost; pura čistý, purema čistotný, puremo čistotnost.
Slova ema, emo, emi znamenají mít chuť něco dělat: mi ne estas ema akcepti vian proponon nemám chuť přijmout vaši nabídku, mi perdis emon labori ztratil jsem chuť pracovat, mi emas kanti mám chuť zpívat.

4. Přípona -uj- znamená:
a) schránku: mono peníze, monujo peněženka; sukero cukr, sukerujo cukřenka; letero dopis, leterujo schránka na dopisy; supo plévka, supujo nádoba na polévku;
b) strom: pomo jablko, pomujo jabloň; piro hruška, pirujo hrušeň;
c) zemi: franco Francouz, Francujo Francie; hungaro Maďar, Hungarujo Maďarsko (Uhersko).
Samotné ujo znamená schránku, nádobu.

Rimarkoj:

a) Jména zemí píšeme velkým počátečním písmenem, avšak jména národů většinou malým, protože v mnoha jazycích není název národnosti pociťován jako vlastní jméno o nic více než název rasy (běloch, černoch, mulat ap.). Přesto se občas objevuje i psaní s velkými písmeny, kterými lze odlišit názvy některých národů nebo obyvatel od stejně znějících obecných slov: medo medovina, Medo Méd, parto část, Parto Part, romano román, Romano Říman, avaro lakota, Avaro Avar apod. (Pravopisná pravidla, pokud nemají vliv na výslovnost, jsou pouze doporučená, nikoliv povinná, protože se jedná "jen o papírovou záležitost".)

b) místo Danujo Dánsko můžeme říci Danlando (země Dánů), podobně se používá i Pollando (Polsko).

c) Příponu -uj- používáme jen tam, kde země dostala jméno podle obyvatel: polo - Polujo Polsko; bulgaro - Bulgarujo Bulharsko. Jsou případy, kdy základní význam označuje zemi a obyvatelé se odvozují příponou -an-: Kanado - kanadano Kanaďan; Maroko - marokano Maročan; Brazilo - brazilano Brazilec; Irlando - irlandano Irsko - Ir; Islando - islandano Islanďan.

d) Někteří esperantisté používají, zejména na adresách ve styku se zahraničím, místo přípony -uj- příponu -i-, protože tento tvar je bližší mezinárodním názvům zemí: Italio, Aŭstrio. Francio apod.

e) Místo zkratky USA za Spojené státy americké se v esperantu vžilo zkratkové slovo Usono (USN - Unuiĝintaj Ŝtatoj Nordamerikaj) i jeho odvozeniny: usonano Američan (obyvatel USA), ale: amerikano Američan (obyvatel světadílu).

5. Po předložkách, které končí samohláskou (de, pri, ĉe apod.), může mít člen la podobu l' (l s odsuvníkem), např.: de l' místo de la. Vyskytuje se to zejména v básních, kde lze ještě odsunout u podstatných jmen koncovku -o: En la junulara rond' estas mia tuta mond'.


EKZERCOJ

1. Naučte se píseň En la junulara rond' nazpaměť.
2. Doplňte si seznam probraných předpon a přípon. U každé předpony a přípony uveďte vhodný příklad.
3. Přeložte:
Cukr je v cukřence, uhlí je v uhláku, polévka je v polévkové míse a příbory jsou v příborníku. Máme tři hosty: jeden je z Bulharska, je Bulhar, dva jsou Kanaďané z Kanady. Z cukru a mouky se dělají dobré sladké věci. Mám rád sladkosti: moučníky a cukroví. Karel jí v závodní jídelně, je spokojen, nají se vždy dosyta. Otec dnes dostal dva dopisy od esperantistů z Japonska a Brazílie. Japonci odpoví ještě dnes, Brazilci zítra.

4. Odpovězte na otázky:
Kiu estis en la ĝardeno? Kion legis la patro? Ĉu li longe legis? Kia li estis? Pri kiuj landoj oni skribas en la gazeto MONATO? Kion legis Anjo? Kion ŝi faris poste? Kion konstruis la knabinoj? Kiuj bestoj dormetis apud ili? Kiu soifis? Kion ŝi petis de l' avo kaj por kio? Kiu kantis, ĉu Eva aŭ Anna? De kiu ŝi lernis la kanton? Kie lernis Joĉjo la kanton? Kio estas pordeto kaj kio estas pordego?


Anekdoto

TRE PRECIZA RESPONDO

Instruisto: Kiu scias, kiom da haroj havas la kato?
(La tuta klaso silentas.)
Kiu respondos al mi tiun ĉi solan demandon, ricevos unuon.
Lernanto: La kato havas 763 689 harojn.
Instruisto: Hmm... de kiu vi scias la nombron tiel precize?
Lernanto: Pardonu, sinjoro instruisto, sed tio estas jam ...la dua demando.


Proverbo
Ega nubo, eta pluvo.

Klíč ke cvičením

3. Sukero estas en sukerujo, karbo estas en karbujo, supo estas en supujo kaj manĝilaroj estas en maĝilarujo. Ni havas tri gastojn: unu estas el Bulgarujo, li estas bulgaro, du estas kanadanoj el Kanado. El sukero kaj faruno oni faras bonajn dolĉajn aĵojn. Mi ŝatas dolĉaĵojn: farunaĵojn kaj sukeraĵojn. Karlo manĝas en la entreprena manĝejo, li estas kontenta, li ĉiam satmanĝas. La patro ricevis hodiaŭ du leterojn de esperantistoj (samideanoj) el Japanujo kaj Brazilo. Al la japano li respondos ankoraŭ hodiaŭ, al la brazilano morgaŭ.

4. En la ĝardeno estis la patro, Eva kaj Anna. Li legis la gazeton Monato. Li ne legis longe. Li estis dormema. En la gazeto Monato oni povas legi artikolojn el Aŭstrujo, Bulgarujo, Ĉeĥujo, Danlando, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Japanujo, Islando, Italujo, Svedujo, Vjetnamo kaj aliaj landoj. Ŝi legis la Avineton de Božena Němcová. Poste ŝi ludis kun Anjo. Ili konstruis dometon. Apud ili dormetis la kato Ungeto kaj la hundo Dento. Anjo soifis. Ŝi petis de la avo monon por limonado. Eva kantis. Ŝi lernis la kanton de onklo Joĉjo. Li lernis la kanton en la kurso. Pordeto estas malgranda pordo, pordego estas tre granda pordo.


Domyslíme-li důsledky mezinárodního jazyka jako druhého jazyka pro každého, nelze jeho význam srovnat s ničím jiným než s vynálezem knihtisku a jeho vlivem na kulturní život národů.

Th.K.


Theodor Kilian - učebnice esperanta