Estas
dimanĉo. La anoj de la
familio estas en la ĉambro. Mankas nur Joĉjo. "Kie li povas esti?"
demandas duon-laŭte la patro. Maria rigardas el la fenestro: "Li jam
venas, paĉjo." Joĉjo venas en la ĉambron. "Mi estas malsata kiel lupo,
tio estas fakto," li diras anstataŭ la saluto kaj iras al la
manĝotablo.
"Kie vi trovis la lupan malsaton, samideano Fakto?" ŝerce demandas la
patro kaj ridas. Ankaŭ Joĉjo ridas. Poste li respondas serioze: "Ĉe la
rivero. Per malnova barelo mi devis tie prezenti al novaj esperantistoj
ĉiujn prepoziciojn de al ĝis je." Ĉiuj familianoj ridis.
Ili sidas ĉirkaŭ la tablo. Ĉiu ano de la familio sidas ĉe la tablo sur
sia propra loko. La familio Čech havas hodiaŭ gastojn, venis onklo
Pavel
kun onklino Jana el Ivančice. Sur la tablo estas pura blanka tablotuko.
Antaŭ ĉiu familiano kuŝas buŝtuko kaj du teleroj: unu por supo, la alia
por viando. Ĉe ĉiu telero kuŝas tranĉilo, forko kaj kulero. Eva kaj
Anna
havas apartan, pli malgrandan manĝilaron.
Unue ili manĝas supon. La patro manĝas al la supo ĉiam pecon da pano.
Eva kaj Anna ne ŝatas supon. Sed iom da supo ili tamen devas manĝi. Ili
ricevis sur la teleron nur kelkajn kulerojn da supo. La pli aĝaj
familianoj manĝas la supon kun granda apetito, precipe Joĉjo, ĉar li
estas malsata kaj la supo estas tre bondusta.
Post la supo ili manĝas pecon da bovaĵo aŭ porkaĵo aŭ pecon da fumaĵita
viando. En aŭtuno ili ofte havas rostitan anseron aŭ anason. Al la
viando ili manĝas aŭ terpomojn aŭ bulojn. La gefiloj pli ŝatas
terpomojn, la patro bulojn kun brasiko. Maria estas la "kelnerino" de
la
familio. Fine ŝi alportas bongustan farunaĵon aŭ fruktojn. Sukeraĵojn
ili ne havas ofte, sed ĉiam je festotagoj. Post la tagmanĝo la patro
trinkas en vintro tason da nigra kafo, en somero glason da biero. Vinon
li ne trinkas. La patrino kaj la ceteraj anoj de la familio trinkas
glason da freŝa akvo.
Karlo kaj Maria manĝas hejme sabate kaj dimanĉe. Li estas inĝeniero kaj
manĝas en la entreprena manĝejo, ŝi estas instruistino kaj manĝas en la
lerneja manĝejo.
Oni povas diri, ke la familio de samideano Čech vivas bone.
____________________
Patro: Joĉjo, la
alian fojon vi devas
veni al la manĝo pli frue!
Joĉjo: Jes, paĉjo, mi ne sciis, ke estas jam tiel malfrue.
Patro: Kaj kiam oni venas en la ĉambron, oni devas saluti.
Joĉjo: Pardonu, paĉjo, sed mi estis tiel malsata, ke mi eĉ
saluti
forgesis. Mi memoros viajn vortojn, paĉjo.
Patro: Kaj ĉu vi satmanĝis?
Joĉjo: Dankon, jes, tre, eĉ tro!
Patro: Da farunaĵo vi prenis nur malgrandan pecon. Ĉu vi ne
ŝatas farunaĵojn?
Joĉjo: Ho jes, certe. Bona farunaĵo estas vera bongustaĵo.
Patro: Kiun farunaĵon vi ŝatas plej multe?
Joĉjo Hmmm...plej multe? ... mia plej ŝatata farunaĵo
estas...peco da fumaĵita viando.
Patro: Ho vi ŝercemulo!
Joĉjo: Tio estas fakto, paĉjo!
Novaj vortoj
aĵo | věc |
manĝilaro | příbor |
||
alian fojon | jindy, podruhé, příště | manki |
chybět |
||
anaso |
kachna |
memori |
pamatovat si |
||
ano |
člen |
pano |
chléb |
||
ansero |
husa |
pardoni |
prominout, odpustit |
||
aparta |
zvláštní |
peco |
kus, kousek |
||
aro |
souhrn |
peco da pano | kousek chleba |
||
biero |
pivo |
pli aĝa | starší |
||
bongusta |
chutný |
porko |
vepř, prase |
||
bongustaĵo | pochoutka |
preni |
vzít, brát |
||
bovaĵo | hovězí maso |
preni bieron | dát si pivo |
||
bovo |
skot, vůl |
prepozicio |
předložka |
||
brasiko |
zelí |
prezenti |
předvést |
||
bulo |
hrouda, zde: knedlík |
propra |
vlastní |
||
buŝtuko | ubrousek |
pura |
čistý |
||
cetera |
ostatní |
ricevi |
dostat |
||
da |
viz Gramatiko |
ridi |
smát se |
||
duon-laŭte | polohlasitě |
rivero |
řeka |
||
entrepreno | podnik, závod |
rostita |
pečený |
||
farunaĵo | moučník |
samideano |
esperantista (viz Gramatiko) | ||
faruno |
mouka |
satmanĝi | najíst se do syta |
||
festo |
svátek |
serioza |
vážný |
||
foje |
jednou, kdysi |
sukeraĵo | cukroví |
||
forko |
vidlička |
supo |
polévka |
||
freŝa | čerstvý |
sur sia |
na svém |
||
frukto |
plod, ovoce |
ŝercemulo | šprýmař, čtverák, vtipálek | ||
fumaĵita | uzený |
tablotuko |
ubrus |
||
fumi |
kouřit |
taso |
šálek |
||
gasto |
host |
telero |
talíř |
||
glaso |
sklenice |
terpomo |
brambor |
||
gusto |
chuť |
tranĉi | krájet, řezat |
||
ilo |
nástroj |
tranĉilo | nůž |
||
kelnero |
číšník |
trovi |
nalézt |
||
kulero |
lžíce |
tuko |
šátek |
||
loko |
místo |
viando |
maso |
||
lupo |
vlk |
vino |
víno |
||
manĝejo | jídelna |
GRAMATIKO
1. Přípona -an- značí:
a) člena kolektivu: familiano
člen rodiny; klubano člen klubu;
b) obyvatele: urbano obyvatel města, měšťan; vilaĝano
vesničan, vilaĝanino vesničanka; Parizo Paříž, parizano
Pařížan; Prago Praha, pragano Pražan;
c) stoupence: Hus - husano husita; respubliko -
respublikano
republikán.
Samostatné ano
značí
člena:
Sinjoro Čech estas ano de nia Esperanto-klubo, lia frato estas ano
de sporta klubo. Pan Ĉech je členem našeho esperantského klubu,
jeho
bratr je členem sportovního klubu.
Esperantisté se oslovují "samideano": samideano
estas ano de la sama ideo samideano je stoupenec téže myšlenky.
2. Přípona -il- se připíná ke slovesu a
znamená nástroj nebo prostředek:
tranĉi řezat, tranĉilo nůž; kudri šít, kudrilo
jehla; manĝi jíst, manĝilo příbor (každý nástroj, jímž
se
jí, i čínské hůlčičky, talíře apod.); kuraci léčit, kuracilo
lék.
Srovnej příponu -il- s českými příponami -dlo, -tko ve slovech šídlo, struhadlo, mučidlo, razítko, lehátko atd.
3. Předložku da klademe po výrazech
značících míru, váhu a množství na otázku jak mnoho
místo
předložky de, která vyjadřuje vlastnost na otázku
jaký:
taso da kafo šálek kávy, taso de kafo šálek na kávu,
kávový
šálek; grupo da soldatoj skupina vojáků (jak mnoho vojáků -
skupina), grupo de soldatoj skupina vojáků (jaká skupina -
vojáků); peco da pano kousek chleba (kolik chleba - kousek,
nikoliv bochník), peco de pano kousek chleba (jaký kousek -
chleba, nikoliv rohlíku).
Předložku da neklademe:
a) před členem la a před určujícími
zájmeny, protože v těchto případech už samo určující slovo napovídá, že
se jedná o míru: taso de la kafo, taso de tiu ĉi kafo šálek
této
kávy; trinku tason de nia kafo vypij šálek naší kávy; prenu
pecon de iu torto vezmi si kousek některého dortu; Neĝulino
manĝis pecon de ĉiu kuko Sněhurka snědla kousek každého koláče; trinku
glason de neniu vino nevypij sklenici žádného vína;
b) po zlomcích: li studis duonon de jaro studoval půl roku
4. Příponou -ar- tvoříme v esperantu hromadná
podstatná jména nebo označujeme souhrn stejných jednotek tvořících
vyšší jednotku:
arbo strom, arbaro les; homo člověk, homaro
lidstvo; manĝilo - manĝilaro příbor; vorto slovo, vortaro
slovník.
Samostatné slovo aro značí houf,
zástup, stádo, hejno apod.
aro da homoj zástup lidí; aro da anseroj hejno hus; aro
da homoj ne estas homaro houf lidí není lidstvo.
5. Přípona -aĵ- tvoří podstatná jména,
jež značí
a) věc z hmoty vyjádřené základem slova:
faruno mouka, farunaĵo moučník; sukero cukr, sukeraĵo
cukroví;
b) věc s vlastností vyjádřenou základem slova:
bonaĵo dobrota (co je dobré, dobrá věc); novaĵo novinka.
Jako samostatné slovo aĵo značí "věc": Ĉiu amas belajn
aĵojn.
Každý má rád pěkné věci.
6. Neurčité zájmeno oni (čti ony)
používáme tehdy, nemůžeme-li nebo nechceme-li vyjádřit určitou osobu.
Do
češtiny je překládáme různě:
Kiel oni diras Esperante "jablko"? Jak se řekne esperantsky
"jablko"? Oni neniam scias. Člověk nikdy neví, jeden nikdy
neví. Oni diras, ke... Lidé povídají, říká se, že... Oni
povas diri, ke ... Možno říci, lze říci, že... Oni supozu, ke
...
Předpokládejme, předpokládejte, že... adt.
EKZERCOJ
1. Přeložte do češtiny krátký rozhovor na začátku této
lekce.
2. Přeložte:
Jím. Na stole je vše čisté: barevný ubrus, papírový ubrousek, příbor.
Jím s velkou chutí, protože vše je čisté a chutné. Nejprve jím polévku,
po polévce kousek masa s brambory, pak nějaký dobrý moučník nebo
jablko.
Najím se dosyta, ale nikdy nejím příliš mnoho. Dnes večer půjdu do
esperantského klubu. Jsem jeho členem. Klub navštěvuje mnoho
esperantistů. Mluvíme esperantsky. Mnozí členové klubu mluví velmi
dobře. Možno říci, že esperanto je snadný jazyk.
3. Odpovězte na otázky:
Kion Eva kaj Anna ne ŝatas manĝi? Kiom da supo ili ricevis? Ĉu vi ŝatas
supon? Kiom da supo vi manĝas? Kion manĝas la patro al supo? Ĉu ankaŭ
vi? Ĉu vi ŝatas viandon? Kiun viandon vi plej ŝatas? Kion trinkas
samideano Čech post la tagmanĝo? Kaj vi? Kie vi manĝas?
Anekdoto
LI NE KOMPRENIS
Gasto (anglo al kelnero en Parizo): Alportu al mi bovaĵon kun terpomoj.
Kelnero: Kun plezuro, sinjoro.
Gasto: Pardonu, ne kun plezuro, kun terpomoj, mi petas.
Proverbo
Homo lernas la tutan vivon.
Klíč
1. Přeložte svůj český překlad zpět do esperanta a srovnejte pak svůj
esperantský překlad s rozhovorem v knize.
2. Mi manĝas. Sur la tablo ĉio estas pura: la kolora tablotuko, la
papera buŝtuko, la manĝilaro. Mi manĝas kun granda apetito, ĉar ĉio
estas pura kaj bongusta. Unue mi manĝas supon, post la supo pecon da
viando kun terpomoj, poste ian bonan farunaĵon aŭ pomon. Mi satmanĝas,
sed neniam mi manĝas tro multe (nebo: neniam mi tromanĝas). Hodiaŭ
vespere mi iros en la Esperantan Klubon. Mi estas ĝia ano. La Klubon
vizitas multaj esperantistoj (samideanoj). Ni parolas Esperante. Multaj
klubanoj parolas tre bone. Oni povas diri, ke Esperanto estas facila
lingvo.
3. Eva kaj Anna ne Satas manĝi supon. Ili ricevis nur kelkajn kulerojn
da supo. Jes, mi tre ŝatas supon. Mi manĝas teleron da supo. Li manĝas
al supo pecon da pano. Jes, ankaŭ mi. Mi tre ŝatas viandon. Mi plej
ŝatas porkaĵon. Post la tagmanĝo li trinkas tason da kafo aŭ glason da
biero. Mi trinkas glason da akvo aŭ vinon. Sabate kaj dimanĉe mi manĝas
hejme, en labortagoj mi manĝas en la entreprena manĝejo.
Podepsaní konstatují, že
zavedení esperanta pro vydávání vědeckých děl je velmi účinný
prostředek
pro mezinárodní spolupráci vědeckých pracovníků.
Z prohlášení 85 japonských vědců
Theodor Kilian - učebnice esperanta