DEK-UNUA LECIONO

ANTAŬ LA TAGMANĜO


paroluEstas bela somera tago. Joĉjo estas libera. Kion li faras, kiam li estas libera? Tion ni tuj vidos. Joĉjo estas knabo ludema, li devas ĉion provi. Nun li iras al barelo, li haltas kaj prezentas sin al ni: unue apud la barelo, due antaŭ la barelo, trie post la barelo (aŭ malantaŭ la barelo) kaj kvare ĉe la barelo. Post momento (ne malantaŭ la momento) li etendas la manojn kontraŭ la barelo kaj pensas: Kion fari? Li scias jam: Jen li pendas super la barelo, poste li saltas trans la barelon. Rigardu, li saltis en la barelon (kien?) kaj nun li staras en la barelo (kie?). Liaj okuloj demandas vin: Ĉu vi estas kontenta? Ĉu tio plaĉas al vi? Poste li rampas tra la barelo, tuj poste li estas ekster la barelo kaj fine li ripozas sur la barelo. Kiel okazis tio? Joĉjo kuŝas sub la barelo! Joĉjo, atentu! Vi estas inter la barelo kaj arbo! Nenio malbona okazis al li kaj kontente li veturas per la barelo kvazaŭ per ŝipo. Tio faras al li grandan plezuron. Li bone atingis la teron. Sed ho ve! La akvo forportas lian "ŝipon
". Li lamentas pro la malproksimiĝanta barelo, sed li bone scias: Li devas ne lamenti, sed agi. Li kaptis ĝin, levas ĝin kaj ni vidas flui akvon el la barelo. Ĉar brilas la suno, la barelo baldaŭ disfalis kaj Joĉjo pensas pri barelo, kiel ĝin ripari. Ne estas eble uzi la malnovan ringegon de la barelo, tial li alportas por la barelo novan ringegon. Jes, la malnova ringego estis ĉirkaŭ la barelo (kie?), sed ne estas facile meti la novan ringegon ĉirkaŭ la barelon (kien?). Por Joĉjo nenio estas tro peza. Rigardu, li eĉ kuras kun la barelo! Joĉjo, kien rapidas preter la barelo, sed sen la barelo? Ĉu hejmen? "Ho teruro!" pensas Joĉjo je la fino, "mi forgesis skribi la matematikan taskon".

bareloj

Novaj vortoj


esperanto
czech

esperanto
czech

agi
jednat

peza
těžký

arbo
strom

plezuro
potěšení, radost

atingi dosáhnout
porti
porti
nést

baldaŭ brzy

alporti
přinést

barelo
sud

forporti
odnést

ĉikani
šikanovat, týrat post
post
za, po

ĉirkaŭ kolem
preter
preter
mimo

devas ne nesmí

prezenti
představit

flui
téci

pro
pro, kvůli
halti
halti
zastavit se

proksima
blízký

ebla
možný

malproksima
vzdálený


dokonce

malproksimiĝi
vzdalovat se

estas libera 
má volno

malproksimiĝanta
vzdalující se

etendi
rozpřáhnout

provi
zkusit

fali
padnout

rapidi
spěchat

disfali
rozpadnout se

rampi
lézt, plazit se

hejmo
domov

rigardi
hledět

hejmen
domů

ringego
obruč

ho ve!
běda!

ripari
spravit
je
je
pomocná předložka

ripozi
odpočinout
kapti
kapti
chytit

stari
stát

kontenta
spokojen

ŝipo
loď

kvazaŭ jakoby

tagmanĝo oběd

lamenti
naříkat

tero
zem

levi
zvednout

teruro
hrůza

ludema
hravý
tra
tra
skrz

matematiko
počty

tra barelo
sudem

meti
položit
trans
trans
přes, za

nun
nyní, teď

uzi
použít

okazi
stát se, přihodit se veturi
veturi
jet

pendi
viset



 

GRAMATIKO

Pomocná předložka je

Překlad předložek je celkem snadný. Následující větu přeloží bez potíží i začátečník:
Kniha leží na stole. La libro kuŝas sur la tablo.

Předložka sur "na" vyjadřuje povrch, na kterém něco leží nebo je umístěno. Tam, kde nejde o tento význam místní, nemůžeme použít předložky sur. Není-li jasné, které předložky máme použít, volíme pomocnou předložku je:
Čekám na otce. Mi atendas je la patro.

Předložku je můžeme nahradit 4. pádem a dostaneme tuto stručnou a jasnou větu:
Mi atendas la patron. Očekávám otce.

Pomocná předložka je nemá určitý význam a užíváme ji co nejméně. Používání této předložky se ustálilo především v několika typických případech. Říkáme: Je kioma horo? V kolik hodin? Je la tria. Ve tři. Je unu metro pli granda. O jeden metr větší. Malsana je okuloj. Nemocný na oči. Kapti je la mano. Chytit za ruku.

Dva přímé předměty

V esperantu se nemají setkat dva přímé předměty vyjádřené 4. pádem. Můžeme říci mi instruas Esperanton učím esperanto a také mi instruas infanojn učím děti, ale neřekneme mi instruas Esperanton infanojn, nýbrž mi instruas Esperanton al infanoj (učím esperanto dětem) nebo mi instruas infanojn pri Esperanto (učím děti o esperantu).

Anekdoto

LA NEKONTENTA OTO

Avo (al malgranda nepo): Nu, Oĉjo, kiel vi estas kontenta kun via nova instruistino?

Oto: Ne tro, aveto.
Avo: Hm, ĉu vere, Oĉjo? Kial vi ne estas kontenta kun ŝi?
Oto: Ĉar ŝi min ĉiam ĉikanas.
Avo: Ho, Oĉjo, tio ja ne estas ebla! Kiel ŝi ĉikanas vin?
Oto: Ekzemple, hodiaŭ ŝi demandis min, kiom faras duono de kvin. Mi diris tri. Tio estis al ŝi tro multe. Mi do diris du. Tio estis al ŝi tro malmulte. Kaj tiel ŝi ĉikanas min ĉiam!


Proverbo

Ne diru "hop" antaŭ la salto.


EKZERCOJ

1. Napište na každou předložku z úvodního článku kratičkou větu.
Modelo: Mi iras al mia amiko.
2. Naučte se v esperantu zpaměti nebo volně vypravovat anekdotu o nespokojeném Otovi.


Esperanto je mistrovské dílo logiky a jednoduchosti.

Z prohlášení 21 členů Francouzské akademie věd


Theodor Kilian - učebnice esperanta