Fabeloj kaj rakontoj

Bona solvo

Ŝahpur Sosani estis reĝo de Persio kaj vivis en la 4-a jarcento. Kiam li
estis ankoraǔ knabo, li aǔdis tage bruon ekster la kortego. Li demandis siajn
korteganojn, kio okazas. Ili respondis: „Urbanoj pasas la ponton, kiu estas apud
kortego. Ĉar la ponto estas tro mallarĝa, pasantoj inter si insultas, disputas kaj
krias.“
La juna reĝo tion pripensis kaj diris: „Kian konsilon vi povas doni al mi
por forigi la malhelpon?“
Unu el la korteganoj respondis: „Starigu ĉe la ponto soldatojn kaj ili
reguligu la transiradon.“
La konsilo ne plaĉis al la juna reĝo: „Iu el la pasantoj povus havi urĝan
aferon kaj la deĵoranta soldato povus malhelpi lin, ke li ne atingus sian celon.“
„Do, kio estas farota laǔ la opinio de Via Reĝa Moŝto?“ demandis
altranguloj kun respekta voĉo.
„Oni tuj ekkonstruu duan ponton: unu ponto servos al la pasantoj irantaj
tien, la alia ponto por irantoj reen.“Tiel ordonis reĝo Ŝahpur Sosani kaj la kontenta urbanaro laǔdis lian
saĝon.
El persa lingvo kontribuis Bahman Ŝidani
Teheran, Irano.


Trezoro

Haĝi Mehmet estis tre riĉa viro. Antaǔ sia morto li venigis al sia lito siajn
tri filojn. Ili estis junaj kaj fortaj. La maljuna patro diris: „En nia ĝardeno estas
granda trezoro, iru kaj serĉu ĝin!“
„Sed la ĝardeno estas granda, en kiu loko la trezoro troviĝas?“ demandis
la filoj.
La patro respondis: „Ne, tion mi ne diros al vi. Trafosu la tutan ĝardenon
kaj vi certe la trezoron trovos.“
La patro mortis. Post lia enterigo la filoj ekfosis. La tutan ĝardenon jam
trafosis, sed la serĉatan trezoron ili ne trovis. Por ke ilia laboro ne estu tute vana,
ili semis grenon en tiu bone preparitan grundon. Post kelkaj monatoj riĉa rikolto
rekompencis ilian laboron. Tio ripetiĝis multajn jarojn, ĝis ili fariĝis riĉuloj. Nur
nun ili ekkomprenis, ke la trezoro, pri kiu parolis la mortanta patro, ne estas oro,
sed laboro.
El la turka lingvo kontribuis Mehmet Hulusi Haĝi Mustafa
Aidin, Turkio.


Juĝisto kaj ostro

Promenante laǔlonge de la marbordo, du viroj trovis ostron kaj komencis
disputi pri ĝi.
„Mi ĝin vidis unua, do, ĝi apartenas al mi!“ diris unu el viroj.
„Mi levis ĝin kaj tiel ĝi apartenas al mi!“ diris la dua.
Dum ili kverelis, preterpasis juĝisto kaj ili petis lin, ke li juĝu la aferon.
La juĝisto konsentis. Sed antaǔ ol doni sian decidon, li diris: „Promesu, ke vi
estos kontentaj, kiel ajn mi decidos.“
La viroj promesis. Tiam diris la juĝisto: „Ŝajnas al mi, ke vi ambaǔ povas
pretendi la ostron; do, mi egale dividos ĝin inter vi.“
Malferminte la ostron, la juĝisto rapide englutis ĝin kaj poste li tre solene
donis al ĉiu viro unu el malplenaj konkoj.
„Sed vi manĝis mem la ostron,“ ekkriis viroj.
„Ho, tio estas mia honorario je mia juĝo en proceso,“ diris la juĝisto, „sed
mi dividis tute juste inter vi ĉion, kio restis.“
El la angla kontribuis Wimfred E. Carter
Bradford, Yorks, Britio.


La leonino kaj la antilopo

Popola rakonto

antilopalevAntaŭ tre longa tempo vivis leonino. Ŝi naskis idon. Malsana ŝi kuŝis en sia rifuĝejo kaj sep tagojn ŝi terure malsatis. Ŝi diris al si: „Mi iros eksteren kaj serĉos manĝajon." La leonido dormis kaj ŝi eliris. Subite ŝi ekvidis antilopon, kiu sin paŝtis. La antilopo turnis la kapon, ekvidis la leoninon kaj diris: „Bonvenon, kuzino!"
La leonino ekhontis kaj ne kaptis la antilopon. Per ĝentila vorto la antilopo ŝanĝis la malbonan intencon de la leonino.

El la svahili-lingvo John Williamsoo,
Dodoma Tanzanio, Orienta Afriko.











Tunakufa, tunapotea! (Li estas mortinta, li ne revenos!)

Rakontode la popolo Wakonde

Same kiel en Eŭropo al la blanka raso apartenas en Afriko al la nigra raso
multaj diversaj popoloj. Ĉiu havas sian propran lingvon kaj morojn. La popolo
Wakonde havas pri la postmorta vivo jenan rakonton.
La praavoj de la nunaj Wakondeaoj dubis pri postmorta vivo. Ili ne sciis,
ĉu la mortinto por ĉiam malaperas kaj neniam plu revenas. La estroj de la
popolo decidis, ke ŝafo kaj hundo respondu tiun ĉi gravan demandon. Pro ĝia
senkulpeco ili instruis al la ŝafo la vortojn: „Tunakufa tunarudi,“ tio signifas –
„li mortis, li revenos.“ Pro ĝia ratio ili instruis al la hundo la vortojn: „Tunakufa
tunapotea,“ tio signifas „li mortis, li ne revenos.“
Kiu el la du bestoj ekparolos la unua, ties vortoj estos la volo de dio kaj
respondo al la demando. Tion kredos estonte ĉiuj Wakondeaoj. La estraro
ordonis, ke la popolo kunvenu je certa tago kaj horo sur la placo antaŭ la domo
de la ĉefestro por ekscii la sorton de siaj animoj.
La decida tago venis. Granda popolamaso kunvenis sur la placo.
Senpacience atendis la homoj la dian verdikton. Fine eliris la du bestoj el siaj
sanktejoj.
La ŝafo, kiu estis malsata, ekvidis sukan herbon. Ĝi ekmanĝis ĝin kaj tute
forgesis la du vortojn. Sed la inteligenta hundo irante apud sia instruanto
ekbojis: „Gaŭ, gaŭ ... tunakufa tunapokea – li mortis, li ne revenos.“ Nun ankaŭ
la ŝafo ekblekis: „Be, be ... tunakufa tunarudi – li mortis, li revenos.“ Sed estis
jam malfrue, la hundo ekparolis la unua.
De tiu tempo la popolo Wakonde kredas, ke la homa animo mortas kaj
neniam plu revenas. Tunakufa tunapotea!

JeanMiliares, Costermanville, Kongo.


La ujo da mielo

Rakonto de la ekvatora tribo Mpongue

medRamburakinda havis du edzinojn: Ngue-Nkonde kaj Ngue-Lege. Foje li kaŝis ujon da
mielo sub sia lito kaj foriris. Reveninte, li vane serĉis la mielon. Li trovis nur la
malplenanujon. „Kiu el vi prenis mian mielon?“ li demandis siajn du edzinojn. „Mi ne, mi
ankaŭ ne,“ ili repondis. „Bone, vi do ne volas konfesi, sed mi tamen trovos la kulpulinon.“
Post tiuj ĉi vortoj li ordonis al Ngue-Nkonde fari oboi – teksaĵo el kelkaj pecoj. Kiam
la teksaĵo estis farita, Ramburakinda forportis ĝin al sia fetiĉo Foceno kaj diris: „Sur tiu ĉi
teksaĵo miaj du edzinoj transiru unu post la alia la enfluegon de nia riverego en la maron. Al
la senkulpulino faru nenion malbonan, kulpulinon dronigu!"
„Transiru la unua," diris Ramburakinda al Ngue-Lege. Kaj Ngue-Lege singarde iris
paŝo post paŝo sur la teksaĵo servanta kiel balanca ponteto kaj petis laŭ popola kutimo
kompaton per jena kanto:

Mi petegas jen, indulga Focen ́
gardu min sur ĉi balanca pont ́
savu min de l ́ mort ́kaj hont ́
mi petegas jen, indulga Focen ́

Sana ŝi atingis la kontraŭan bordon, ŝi estis savita.
„Estas nun via vico. Ngue-Nkonde, transiri la enfluegon."
Kaj Ngue-Nkonde paŝante sur la teksaĵ-ponteto, kantis la saman petkanton kiel Ngue-Lege,
sed je la fino ŝi aldonis: „Aŭdu min, petegas mi la preferata de Regnambil.
Ĉiuj okuloj streĉe sekvis la malfeliĉulinon. Sed jen! Subite ŝi malaperis... la fetiĉo
Foceno forportis ŝin en la fundon de la maro... Tiel pereigis Ramburakinda sian edzinon pro
nura ujo da mielo.

El la gabuna lingvo
Andrí Courtis, Ekvatora Afriko.


Zpět na učebnici: učebnice esperanta