LA MALJUNULINO KAJ LA MORTO

maljunulino jak mortoĈu estis, ĉu ne estis, eble trans la Fabeloceano, vivis maljunulino, pli maljuna ol la landvojo, sed morti ŝi ne volis. Forte ŝi amis la vivon. Infanojn ŝi ne havis, neniun ŝi havis, malgrau tio ŝi ĉiam iris-venis, laboris, kolektis la sonorajn talerojn. La tulipa kesto jam pleniĝis de oro kaj arĝento. Doloris ege ŝia koro, se ŝi pensis pri tio, ke iam venos la Morto kaj ne demandos: ĉu vi venos au ne, nur prenos ŝin kaj forportos.

Kaj vere, bone ŝi pensis, ĉar subite alvenis la Morto kaj diris al ŝi:

- Prepariĝu, maljunulino, ĉar mi forportos vin.

Petis, petegis lin la maljunulino:

- Ankorau dek jarojn.

- Ne, ne eblas, mi forportos vin.

- Ankorau nur kvin.

- Ne, ne eblas, preparu vin; mi jam skribis vian nomon en mia granda libro, mi ne povas forstreki ĝin.

Sed la maljunulino tiel ploris, tiel petegis, ke la Morto donacis al ŝi tri horojn.

- Donu pli da tempo - petis la maljunulino -, lasu min ankorau vivi iom. Venu morgau!

- Je Dio - diris la Morto -, do estu tiel! - kaj li ekiris, sed ankorau aldonis:

- Sed morgau mi fakte venos!

- Bone, nur venu - diris la maljunulino -, sed sciu, estos pli bone, se vi skribos sur la pordofosto "morgau", por ke mi ne forgesu.

La Morto prenis el sia poŝo kreton kaj skribis sur la pordofosto "morgau" - kaj foriris.

La sekvan tagon frumatene venas la Morto kaj la maljunulino ankorau kuŝas en la lito.

- Ek, maljunulino, jam forpasis via tempo.

- Tute ne forpasis - diras la maljunulino - rigardu la pordofoston, kio estas surskribita? Hodiau vi ne rajtas forporti min, nur morgau.

Tio dauris unu semajnon, du semajnojn, la Morto ĉiutage venis por la maljunulino. Sed la maljunulino ĉiam akurate montris la pordofoston, kaj la Morto ĉiam foriris kun granda kolero. Sed fine li trovis sufiĉa la multan vanan iradon, forviŝis la skribon de sur la fosto kaj minacis la maljunulinon:

- Nu, atendu, morgau mi vere forportos vin, mi ne indulgos.

Hej, Dio mia, ektimis la maljunulino, ŝia tuta korpo tremis, kiel la poplofolio, ŝi deziris kaŝi sin ie, kie la Morto ne trovos ŝin.

- Hop, jen - ŝi pensis. Ŝi havis kuvon plenan per mielo kaj ŝi kaŝis sin en ĝi.

- Nu, ĉi tie certe li ne trovos min.

Sed ankau tie ŝi ne trovis trankvilon, ĉar ŝi timis, ke tamen la Morto trovos ŝin. Elŝoviĝis el la kuvo, fendis la kusenegon kaj kaŝis sin en la plumflokoj de la kusenego.

Tie ŝi restadis kelktempe, sed ankau tie ŝi ne havis trankvilon. Elŝovis sin el la kusenego por trovi pli bonan lokon.

Ĝuste ŝi elŝovis sin, enpaŝis la Morto. Li rigardas, rigardadas, kio povas esti tiu blanka, plumhava monstro. Li terure ektimis, kaj tiel li forrapidis, ke eĉ per mielkuko oni ne povus relogi lin.

La maljunulino eĉ nun vivas ankorau.

Morgau ŝi estu via gasto.


Komentáře

27.10. 2015 9:30 Knihovna Uh. Brod
Helena Tlachová, putování po Nepálu s Esperantem


Nominace "ŽENA REGIONU" - Helena Tlachová


La 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
3 de aŭgusto — 9 de aŭgusto 2024

109-UK_Arusxo

01.09. 2023 17:21:15
09.10. 2023 18:01:06
Návštěvy
Celkem: 25843
Týden: 75
Dnes: 6
  přihlásit poslední změna: 01.12. 2017 15:05:34