LA LUPO KAJ LA VULPO

la lupo kaj la vulpoIam lupo kaj vulpo vivis en granda, profunda amikeco. Kune ili vagadis tra arbaroj kaj kampoj, neniam ili forlasis unu la alian.

Nu, ĉar kune ili vagadis, foje ili kune falis en ĉasfosaĵon. Ili kriis kaj hurlis, sed neniu vivulo preterpasis tie. Pasis tago post tago, nokto post nokto. Ili preskau rabiiĝis pro la malsatego, ĉar neniel ili povis liberiĝi.

Foje la vulpo ekhavis ideon kaj diris al la lupo:

- Mi konsilus ion al vi, amiko lupo!

- Kion, amiko vulpo?

- Tion, ke vi ekstaru sur viaj malantauaj piedoj; mi vidu, kiom alta vi estas? Mi supozas - diris la ruza vulpo -, ke vi estas pli alta, ol urso, kaj eĉ pli ol leono.

Al la lupo plaĉis la flataj vortoj, ĝi ekstaris sur siaj du malantauaj piedoj, kaj streĉlongigis sin tiel, ke krakis ĉiuj ĝiaj ostoj.

Tiam la vulpo diris al ĝi:

- Hej, lupo, mi havas bonan ideon! Mi eliros el la ĉasfosaĵo, kaj eltiros ankau vin.

- Ne ŝercu, amiko vulpo, ĉar mi trabatos vin - diris la lupo. - Kiel vi povus eliri?

- Bone, bone! Nur permesu, ke mi surstaru viajn ŝultrojn.

En ordo, la lupo permesis, ke la vulpo staru sur ĝiajn ŝultrojn.

La vulpo atendis ĝuste tion. Ĝi forpuŝis sin de sur la ŝultroj de la lupo, elsaltis el la ĉasfosaĵo, kaj - ek, rapide! - senvorte forlasis la lupon, kuris al la vilaĝo, kaj ĝi serĉadis tie, ĝis ĝi sukcesis enpenetri anserejon, kaj tie ĝi faris brilan festenon.

Sed tie ĝi repensis pri la lupo. Ĝi prenis anserfemuron, kaj portis tion al la kaptito.

La vulpo iris al la rando de la ĉasfosaĵo, kaj plende, kun malgaja vizaĝo diris al la lupo:

- Hej, amiko lupo, min trafis misŝanco. Mi eniris la vilaĝon, por porti al vi anseron. Sed ĝuste kiam mi estis inter la anseroj, kaj kaptis unu, la mastro aperis, kaj restis inter miaj dentoj nur tiu ĉi femuro. Vidu, amiko lupo, eĉ tion mi portis al vi. Mi estas bona amiko, ĉu ne?

- Jes, bona - diris la lupo -, sed se vi volas fariĝi eĉ pli bona, ŝovu vian voston ĉi tien, kaj eltiru min el la fosaĵo.

- Ho, amiko mia, lupo, mi ne povas tion fari, ĉar mia malforta vosto tute elŝiriĝus. Kaj vi refalus, kaj rompus al vi la kolon. Sed mi alportos branĉon, kaj per ĝi mi eltiros vin.

La vulpo forkuris kaj alportis du branĉojn :unu dikan, kaj unu maldikan. Unue ĝi etendis al la lupo la maldikan, kaj kiam la lupo prenis la branĉeton, la vulpo abrupte ektiris ĝin. La branĉeto rompiĝis, kaj la lupo brue refalis.

Ĝi hurlis suferplende, kaj la vulpo ekridegis tiel forte, ke la arbaro reeĥis pro tio. Poste ĝi etendis la dikan branĉon, kaj per tiu eltiris la lupon.

Kiam ili ambau estis ekstere, la vulpo diris:

- Venu, amiko, al la vilaĝo. Antau kelka tempo, kiam mi estis tie, mi vidis, ke en unu domo estas geedziĝa festeno. Venu, ni ankau amuziĝu iom: ni jam malĝojis sufiĉe.

Ili eniris la vilaĝon, kaj rekte pasis al tiu domo. La geedziĝa festeno estis en sia kulmino. La ciganoj verve muzikis, la junuloj kaj junulinoj dancis diligente. Lupo kaj vulpo ne povus eĉ deziri pli bonan okazon. Ili ambau ŝteliris en la kameron, kaj alfrontis la multan porkviandon, lardon kaj ceteraĵojn. Ili atakis eĉ la vinbarelon. Ili manĝis, trinkis kaj dancis. Pli bonan vivon ili ne povus imagi eĉ en la paradizo.

Sed intertempe la vulpo rimarkis, ke iu ŝlosis la pordon de la kamero, dum ili festenis. Ĝi diris nenion al la lupo, lasis gin manĝi kaj trinki, sed ĝi mem serĉis feran najlon, kaj komencis fosi per ĝi ĉe la piedo de la muro. La lupo demandis:

- Kion vi faras, amiko vulpo?

La vulpo respondis:

- Mi flaras, amiko lupo, ke ĉi tie estas enfosita dolĉa kuko. Post ĝi plej bone gustas vino!

La lupo lasis, ke la vulpo plu serĉadu la dolĉan kukon; ĝi mem daurigis la trinkadon. Poste ĝi ekdancis denove, kaj vokis danci ankad la vulpon. La vulpo multe silentigis ĝin,ke ĝi ne dancu, ne kriu, ĉar la gastoj povos audi tion, kaj ilin ambau trafos neglora sorto, sed la lupo estis nebridebla. Ĝi dancis, kriis, brue gajis. Kunklakigis la maleolojn kaj manplatojn. Ĝi kriegis laute: - Hej, mi kore bonhumoras!

Sed la ruza vulpo ĉiam forglitis el ĝiaj manoj, kaj fosis plu. Kiam ĝi finfaris la truon, ankau ĝi komencis danci plensange. Ĝi kriadis eĉ pli laute, ol la lupo.

Nu, fine ekaudis la bruon la gastoj de la festeno. Ili demandis unu la alian:

- Kiu kriegas ekstere?

Unu supozis tiel, alia alie. Fine ili ĉiuj konsentis, ke tio povas esti nur lupo, hej, mil diabloj! Nu ek, ni dancigu ĝin iom lau nia muziko!

Ili armis sin, unu per hakilo, aliaj per fusilo ati forko. Ili malfermis la pordon de la kamero.

Kaj jen, tie vere estis lupo, ĝi ankorau dancis kaj hurlis freneze.

Ek! La vulpo forpafis sin tra la truo, ankau la lupo volis sekvi ĝin, sed la truo montriĝis malvasta. La gastoj batis-draŝis ĝin brue, kiom ili nur povis. La lupo abrupte retiris sin el la truo, kaj forkuris tra la pordo.

Tiam la vulpo jam estis malproksime de la vilaĝo, kaj dum ĝi iris, iradis, malantau ĝi venis ĉaro, plenplena per fiŝoj. La vulpo rapide kuŝiĝis meze de la vojo, fermis la okulojn, sternis sin tiel, kvazau ĝi estus mortinta. La ĉaro atingis ĝis tie, la ĉaristo rimarkis la mortintan vulpon, prenis ĝin kaj ĵetis sur la ĉaron.

La vulpo volis ĝuste tion. Dum la ĉaristo silente marŝis apud la bovoj, ĝi ekmanĝis la fiŝojn. Ĝi faris grandan festenadon, eĉ kunprenis kelkajn fiŝojn kaj saltis el la ĉaro, kaj ekiris en la mala direkto.

Ĝi iris malpli ol ĵetdistanco, kaj jen, ĝi renkontis la lupon, kiu venis kun tradraŝita dorso.

- Nu, amiko vulpo, aĉe vi trompis min!

- Ĉu plendas ĝuste vi - koleris la vulpo -, ĉu mi ne diris, ke vi ne kriu tiom?

- Jes, vere! - rekonis la lupo.

Ili interpaciĝis, denove fariĝis bonaj amikoj, kaj marŝis plu kune.

Jes ja, sed la lupo rimarkis la multajn fiŝojn ĉe la vulpo, kaj demandis:

- Kie vi kaptis tiujn multajn fiŝojn, amiko vulpo?

- Kie? El akvo, amiko lupo!

- Kaj kiel vi kaptis ilin?

- Kiel? Kompreneble tiel, kiel ordinare oni fiŝkaptas.

- Ho, amiko vulpo, instruu al mi fiŝkaptadon.

- Nu, tio estas facila afero. Iru sur la glacion de la lago. Ŝovu vian voston en truon. Kaj kiam la fiŝoj ariĝis sur via vosto, eltiru ĝin.

Ili iris sur la glacion de la lago. Baldau troviĝis ankau truo. La lupo enŝovis la voston. Ĝi sidadis iom, kaj post kelka tempo volis eltiri la voston, ĉar ĝi sentis, ke la vosto peziĝis. Jes ja! Ĝi peziĝis, ĉar la akvo jam komencis glaciiĝi.

- Amiko lupo, ne eltiru ĝin. Atendu, ĝis estos sur ĝi pli da fiŝoj.

Kiam la akvo plene glaciiĝis, la vulpo diris:

- Nu, kara amiko, nun eltiru ĝin.

- Mi eltirus ĝin, amiko, sed mi ne povas.

- Do bone - diris la vulpo -, certe estas multaj fiŝoj sur ĝi. Nu, amiko, ek, tiru ĝin per plena forto.

La malfeliĉa lupo laute ĝemis, pluve ŝvitis. Tamen ĝi ne sukcesis eltiri la voston.

- Hej, amiko, mil diabloj - diris la vulpo -, okazis malbono. Mi vetus, ke via vosto kunglaciiĝis kun la akvo.

- Ve, ve! - plendkriis la lupo. - Kion mi faru, kion mi faru?!

- Vidu, amiko lupo, mi eble ŝirmaĉos vian voston.

- Tion mi ne permesas - diris la lupo -, prefere mi mortos.

- Bone, amiko, sed alie mi ne povos helpi vin. Adiau.

Apenau la vulpo foriris, venis al la lago virinoj kun vestaĵoj, por lavi ilin en la truo. Jam de malproksime ili rimarkis la lupon, kaj komencis kriadi, atendante, ke ĝi forkuros. Sed la lupo ne forkuris. Ili alproksimiĝis, kaj vidis, ke la lupo alglaciiĝis.

Tiam la virinoj kuraĝiĝis. Ili iris al la lupo, batis kaj draŝis ĝin per lavbatiloj kaj seĝpiedoj.

Tion la lupo ne povis elteni. Ĝi kolektis ĉiujn siajn fortojn, ĝia vosto ŝiriĝis, kaj - ek! - ĝi vente forkuregis.

Tiam la vulpo jam estis tre malproksime, ĝi iris, iradis, kaj trovis fosaĵon. La fosaĵo estis plena per lignopistaĵo: la vulpo kuŝiĝis en ĝi, turnis sin en la pistaĵo tiel, ke ĝi kvazau kovris ĝian felon. Ĝi sternis sin, kvazau ĝi estus trabatita.

La lupo preterpasis ĝuste tie, ĝi ekvidis la vulpon kaj demandis:

- Kio okazis al vi, amiko vulpo?

- Ho, lasu la demandon, amiko, ĉu vi ne vidas, ke ĉiuj miaj ostoj estas disbatitaj, ili eĉ trapikis mian felon?

- Nu - diris malgaje la lupo -, mi lasis mian voston en la truo.

La vulpo plende ĝemadis: - Ho, ve, miaj ostoj, ili estas disbatitaj!

La stulta lupo ekkompatis ĝin:

- Ne veadu, amiko vulpo - ĝi diris -, ni iru al la arbaro, tie ni kaŝos nin kaj saniĝos.

Sed la vulpo plu ĝemis kaj veadis:

- Ho ve, amiko, mi irus volonte, sed mi ne kapablas.

- Bone, bone, mi helpos vin.

- Sed mi ne povas eĉ stariĝi.

- Nu, se vi ne povas, mi portos vin.

Kaj ĝi levis la vulpon kaj pene portis gin.

Dum la lupo pene portis ĝin,la vulpo silente ripetadis: - Batito portas nebatiton, batito portas nebatiton.

La lupo turnis la kapon, kaj demandis:

- Kion vi murmuras, amiko vulpo?

- Mi diris, ke batiton portas nebatito, batiton portas nebatito.

"Nu, pensis la lupo, certe trompis min la oreloj, kaj mi misaudis."

Sed apenau ĝi rekomencis la iradon, la vulpo denove ekripetadis: - Batito portas nebatiton, batito portas nebatiton.

La lupo denove returnis la kapon, kaj demandis:

- Kion vi murmuradas, amiko vulpo?

- Mi nur ripetadas en mi, amiko lupo, ke batiton portas nebatito, batiton portas nebatito.

- Ej ho, aĉa kaĉo - kriegis la lupo -, ĉion mi atidis bone, denove vi trompis min! - Kaj tuj ĝi forpuŝis de sur sia dorso la vulpon, ke tiu brue falis sur la teron. - Estu via amiko la diablo, sed mi ne plu estos.

Per tio finiĝis la granda amikeco. Ili laute kverelis, poste unu iris dekstren, la alia maldekstren. Depost tiam oni sentencas en la hungara lingvo: li misuzis, kiel vulpo amikecon.


Komentáře

27.10. 2015 9:30 Knihovna Uh. Brod
Helena Tlachová, putování po Nepálu s Esperantem


Nominace "ŽENA REGIONU" - Helena Tlachová


La 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
3 de aŭgusto — 9 de aŭgusto 2024

109-UK_Arusxo

01.09. 2023 17:21:15
09.10. 2023 18:01:06
Návštěvy
Celkem: 25837
Týden: 79
Dnes: 13
  přihlásit poslední změna: 30.11. 2017 17:18:35