LA SOLDATO KAJ LA TAJLORO

la soldato kaj la tajloroĈu estis, ĉu ne estis, trans sepdek sep landoj, vivis iam soldato. Tiu soldato tre ŝatis la vinon. Sed oni preteratentis tiun lian malvirton, ĉar krom tio li estis tiom brava homo, ke ne troviĝis simila en la tuta regimento. Kaj li havis tiom da mono, ke preskau ĝi kovris lin. Nu, por ne troigi, li havis jam mil talerojn el pura arĝento.

Foje li ekpensis: kion mi faru per tiel multa mono?

Li iris al la generalo kaj petis lin gardi la monon ĝis li finservos.

Kaj fakte la generalo prenis la monon. Sed, kiam la soldato jam volis ekiri hejmen, kaj petis la monon, la generalo ordonis doni al li kvindek batojn sur la plandojn, tiajn, ke certe li memoros ilin eĉ en la tago de sia morto.

Nu, kompatinda soldato, vi jam povas iri hejmen sen mono.

Li ekiris, sed dumvoje li elpensis ion kaj ne iris hejmen, sed rekte al la reĝo por plendi kontrau la generalo.

Li iris, iradis tra granda arbaro, atingis ĉardon* kaj eniris.

- Donu Dio bonan tagon! Kiu estas hejme?

Kuras al li la ĉardisto kun granda fervoro kaj diras:

- Ve, kion vi celas ĉi tie, sinjoro bravulo, en tia tempo?

- En kia tempo?

- Ho, vi ne scias, ke en la arbaro estas dek du rabistoj? Ankorau neniun ili delasis vivanta!

Apenau findiris la ĉardisto, kiam eniris la ĉardon tajloro. Li salutas ilin:

- Dio donu bonan tagon!

Ankau al li diras la ĉardisto:

- Ve, kion vi celas ĉi tie en tia tempo?

- En kia?

- Ho, vi ne scias, ke en la arbaro estas dek du rabistoj? Ankorau neniun ili delasis vivanta!

Ektimis la tajloro terure, eĉ frostotremis kaj tuj li kaŝis sin sub la lito. Sed la soldato ne ektimis. Li frapis sian glavon kaj diris:

- Je vivo, je morto, mi atendos la rabistojn!

Venis la rabistoj, kaj tuj ili decidis pendigi la soldaton.

- Bone - diris la soldato -, pendigu min. Mi ne protestas, nur permesu al mi la lastan fojon en mia vivo ankorau satmanĝi.

- Manĝu kaj trinku - diras la estro de la rabistoj -, satmanĝu la lastan fojon.

La ĉardisto portis gulaŝon, aldone botelon da vino. La soldato ĉion manĝis kaj trinkis. Tiam diris la estro al rabisto:

- Nu, nun portu lin kaj pendigu!

- Ne penu per tio - diras la soldato -, mi mortigos min!

Tre plaĉis tiu parolo al la rabistoj. Do, li mortigu sin mem! Ja ili ankorau ne vidis, ke iu mortigas sin mem! La soldato diris al la ĉardisto:

- Sinjoro ĉardisto, plenigu al mi botelon duone per vino, duone per papriko!

La ĉardisto plenigis botelon per vino kaj papriko.

- Nu rigardu - diris la soldato -, mi fintrinkos tion kaj tuj mi mortos.

Kion vi pensas, kiel faris la soldato? Nur auskultu! Li tenis en la maldekstra mano la botelon, en la dekstra la glavon. Subite li turniĝis. La paprikan vinon li verŝis en la okulojn de la dek du rabistoj. Ili tuj perdis la vidkapablon. Li detranĉis iliajn kapojn.

Kaj nun jam ankau la tajloro elŝovis sin de sub la lito.

- Nu, brava sinjoro soldato - diris la tajloro - vi savis ankau mian vivon. Pro bono atendu bonon! Mi portos al vi belan knabinon kaj sinjorinon. Elektu el ili, kiu estas lau via gusto.

Foriris la tajloro, kaj ne forpasis unu, du horoj, li jam revenis kun knabino kaj sinjorino.

- Nu, kiun vi elektas, sinjoro bravulo?

Li elektis la knabinon, ĉar ŝi estis tiel bela, ke la sunon oni povis rigardi, sed ŝin ne.

Bone li faris, ke li elektis la knabinon, ĉar la sinjorino estis la edzino de la tajloro. Tion li ne sciis, ke la tajloro estis la reĝo mem, kiu vagadis en tajlora vesto en la lando por vidi, kiel vivas la popolo.

La soldato tuj edziĝis al la knabino. La tajloro foriris kun la edzino kaj lasis la gejunulojn en la ĉardo.

Sed ĉar la knabino neniel diris, kiu ŝi estas, la soldato pensis, ke ŝi estas vere la filino de la tajloro. Forpasis tago, forpasis nokto. Matene venis la tajloro, pli ĝuste la reĝo sur sesĉevala kaleŝo. Li portis al la soldato orumitan veston, por ke li surprenu ĝin.

Miris, miregis la soldato, li ne povis diveni, kio okazis. Kiam li survestis la orumitan veston, oni sidigis lin en la kaleŝo, kaj apud li la edzinon. Sed la soldato havis ombran humoron, ĉar li pensis, ke oni portas lin kun tiu pompo al pendigilo pro la mortigo de la dek du rabistoj.

Vane karesis lin la edzino, por ke li ne estu malgaja kiel tritaga pluva vetero, tamen malgajis la soldato, nek unu vorton li diris.

Ili alvenis en la reĝa palaco, kie jam dauris la granda edziĝfesto. Ĉeestis multaj princoj, grafoj, baronoj kaj ĉiuj atendis la bravan soldaton. Ankau li jam sciis, kies bofilo li fariĝis. La reĝo tuj volis doni al li la tutan landon kaj la kronon. Sed la brava soldato diris:

- Mi petas, patro, nek la landon, nek la kronon. Nur tiun regimenton donu al mia gvidado, kies generalo ne redonis mian monon.

La reĝo bonkore konsentis, kial ne?

Nu, la generalo ricevis sian porcion. Eble eĉ hodiau li gratas la lokon de la kvindek batoj, se li ankorau ne mortis.

Jen la fino, venu vino!


Komentáře

27.10. 2015 9:30 Knihovna Uh. Brod
Helena Tlachová, putování po Nepálu s Esperantem


Nominace "ŽENA REGIONU" - Helena Tlachová


La 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
3 de aŭgusto — 9 de aŭgusto 2024

109-UK_Arusxo

01.09. 2023 17:21:15
09.10. 2023 18:01:06
Návštěvy
Celkem: 25833
Týden: 75
Dnes: 9
  přihlásit poslední změna: 01.12. 2017 14:08:09