JOĈJO LA ĈIOSCIO

jocjoĈu estis, ĉu ne estis, trans la Fabeloceano vivis iam malriĉulo kun siaj tri filoj. Li estis tiel malriĉa, kiel muso preĝeja; eĉ sekan panon ili manĝis nur malofte.

Iun matenon la malriĉulo demandis la plej aĝan filon:

- Nu, kara mia filo, kion vi sonĝis nokte?

- Hej, patro kara, mi sonĝis, ke mi sidis ĉe tablo, plena de ĉio bona, kaj tiel mi satmanĝis, ke eĉ la reĝo enviis min. Mia ventro ŝvelis pro la multa manĝo, poste mi komencis ĝin bati kiel tamburon, kaj tiel forte ĝi sonis, ke ĉiuj paseroj en la vilaĝo disflugis.

- Nu, filo - diris la malriĉulo -, se tiel vi satmanĝis, hodiau vi ne bezonos panon. Cetere vane vi bezonus, ĉar mi ne havas ĝin.

Li demandis la mezan filon:

- Kaj vi, filo, kion vi sonĝis nokte?

- Mi sonĝis, kara patro, ke mi aĉetis en la foiro botojn kun spronoj, tiajn, ke, kiam mi kunfrapis la maleolojn, la tintado de la spronoj audiĝis eĉ trans sepdek sep landoj.

- Nu, tio ĝojigas min - diris la malriĉulo -, almenau mi ne devos aĉeti botojn por vi.

Li demandis ankau la plej junan filon, Joĉjon:

- Kaj vi, filo mia, Joĉjo, kion vi sonĝis nokte?

Joĉjo respondis:

- Ankau mi sonĝis ion, patro, sed al neniu en la mondo mi rakontos tion.

- Al neniu vi diros, krom al mi - ekkriis la malriĉulo. Sed vane li demandadis, minacis Joĉjon, vane li batis, puŝis lin, tiu eĉ unu vorton ne diris el sia sonĝo. Kiam li ne plu povis elteni la batojn de la patro, li elpafis sin el la domo, kuris lau la strato al la kampoj, poste en la arbaron, kaj ĉiam lin sekvis la patro kun dika bastono.

Tiel kurante abrupte ili ekvidis la reĝon, kiu venis el la kontraua direkto per sesĉevala kaleŝo, kun granda eskorto. Rimarkinte ilin, la reĝo demandis la malriĉulon.

- He, homo, kial vi pelas tiun knabon?

- Mi pelas lin - diris la malriĉulo -, ja li ne volas rakonti, kion li sonĝis nokte.

- Bone - diris la reĝo -, lasu tiun knabon, donu lin al mi por servado, kaj al mi certe li rakontos sian sonĝbn.

La malriĉulo volonte konsentis, ĉar la reĝo donis al li saketon da mono. Li hejmeniris, kaj ankau la reĝo daurigis sian vojaĝon.

Alveninte en la palaco, la reĝo tuj kaptis Joĉjon, kaj diris al li:

- Nu, Joĉjo, mi volas audi, kion vi sonĝis.

- Reĝa moŝto - diris Joĉjo - miaj vivo kaj morto estas en viaj manoj, sed mi povas rakonti mian sonĝon al neniu en la mondo.

Minacis lin la reĝo ĉiamaniere, per pendigo, per radumo, li promesis ligi lin al la vosto de ĉevalo, sed vane: Joĉjo ne rakontis sian sonĝon.

La reĝo forte ekkoleris kaj diris:

- Nu, Joĉjo, mi ne ordonos pendigi vin, nek radumi, nek ligi vin al la vosto de ĉevalo, mi elpensis por vi pli teruran morton.

Li alvokis du soldatojn, kaj ordonis al ili porti Joĉjon en la plej altan turon de la palaco, masoni la pordon kaj fenestron de la turo, ke tie mortu la obstina junulo pro malsato.

La soldatoj prenis Joĉjon, sed ĝuste en tiu momento enpaŝis la reĝidino, kaj ekvidinte Joĉjon, ŝi ne povis forturni la rigardon; kaj eksciinte, kion oni volas fari al li, tuj ŝi decidis kiel ajn savi tiun bravan, belan junulon.

Kiam la masonistoj masonis la pordon, al unu el ili ŝi donis plenmanon da oro, por ke unu ŝtonon li lasu elmovebla.

La masonisto faris lau la deziro de la reĝidino, kaj Joĉjo mortis nek pro malsato, nek pro soifo, ĉar la reĝidino ĉiutage portis al li abunde manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiam neniu vidis ŝin.

Pasis la tempo, kaj foje la reĝo de la hundokapaj tataroj sendis sep blankajn ĉevalojn al la kortego de la reĝo, tiel similajn, kiel sep ovoj: tute ne eblis trovi diferencon inter ili. La reĝo de la hundokapaj tataroj mesaĝis, ke inter la ĉevaloj estas vice po unujara aĝdiferenco, kaj se la reĝo au iu el liaj servistoj ne divenos, kiu el la sep ĉevaloj estas la plej juna, kiu la dua, tria, kvara, kvina, sesa, sepa: li ekiros kun siaj soldatoj, detruos la landon, indulgos neniun, eĉ ne la reĝon, nur la reĝidinon. Ŝin li prenos kiel edzinon.

La reĝo kunvokis la konsilistojn, ili intertraktadis tage-nokte, poste kunvokis ĉiujn saĝajn homojn de la lando, sed ili trovis neniun, kiu povus diferencigi la ĉevalojn unu de la alia.

Hej, la tuta lando dronis en malĝojo! Malĝojis ankau la reĝidino, ja kian utilon ŝi havos el tio, ke oni lasos ŝin viva, se la reĝo de la hundokapaj tataroj prenos ŝin kun si! Vespere, kiam ŝi portis manĝaĵon al Joĉjo, plendplorante ŝi rakontis, kio okazis.

- Ha, pro tio ne ploru, reĝidina moŝto - diris Joĉjo -, ja estas facile trovi diferencon inter la ĉevaloj. Diru al via patro, ke li metigu en la korton sep trogojn da aveno, en ĉiu produkton de alia jaro, kaj vi vidos, ke la plej juna ĉevalo manĝos la ĉijaran avenon, kaj la ceteraj faros same, konforme al sia aĝo.

La reĝidino kun granda ĝojo sciigis al la patro, kion oni devus fari.

- Kiu diris al vi tion? - demandis la reĝo.

- Mi vidis tion en sonĝo - ŝi respondis, ĉar ŝi ne volis malkaŝi, ke Joĉjo vivas ankorau.

Bone, ili agis lau la konsilo de la reĝidino, kaj kiam la sep ĉevaloj ekmanĝis la avenon el la sep trogoj, ili signis sur ili la aĝon kaj resendis ilin al la reĝo de la hundokapaj tataroj.

Miris la reĝo de la tataroj, kiu sorĉkapabla homo divenis tion, ja la signoj sur la ĉevaloj estis ĝustaj. Sed li ne kontentiĝis pri tio. Nun li sendis bastonon, kies ambau ekstremoj estis egale dikaj kaj mesaĝis: se oni ne divenos, kiu ekstremo de la bastono estis pli proksima al la radikoj, el la lando restos nur ruinoj.

Rigardis, palpadis la bastonon ĉiaspecaj saĝaj, saĝegaj homoj, sed ili ne povis diveni, kiu ekstremo estis pli proksima al la radikoj. La reĝidino denove iris al Joĉjo, kaj rakontis, kion nun postulas la reĝo de la hundokapaj tataroj.

- Pro tio ne ploru, reĝidina moŝto - diris Joĉjo, - nenio estas pli facila ol tion diveni. Oni ligu fadenon precize al la mezo de la bastono, per la fadeno oni pendigu ĝin, kaj kiu flanko estas pli peza, tiu estis pli proksima al la radikoj.

Kuris la reĝidino al la patro kaj diris, ke nokte ŝi denove vidis mirindan sonĝon: griza maljunulo klarigis al ŝi, kion oni devas fari per la bastono.

Oni tuj ligis fadenon al la mezo de la bastono, kaj fakte, unu flanko montriĝis pli peza. Oni faris sur ĝi signon, kaj resendis la bastonon al la reĝo de la hundokapaj tataroj.

Nun jam forte ekkoleris la reĝo de la hundokapaj tataroj. Li prenis sian pafarkon kaj pafis al la palaco de la reĝo, tiel forte, ke la palaco ektremis. Al la sago estis fiksita skribaĵo, kiu entenis la jenon: se oni ne repafos la sagon al lia palaco, li tuj ekiros kun sia tuta popolo kaj lasos viva neniun krom la reĝidinon.

La reĝo kolektis ĉiujn bravulojn en la kortego, kaj promesis la filinon kaj la duonon de la regno al tiu, kiu povas repafi la sagon. Sed ne troviĝis homo, kiu entreprenus tion, ĉar la reĝo de la hundokapaj tataroj loĝis je distanco de sepoble sepdek sep mejloj.

Malĝojis la reĝo, eĉ la reĝidino. Ŝi ne kredis, ke Joĉjo povus helpi en tio. Tamen ŝi kuris al li kaj plore-plende rakontis, kion volas la reĝo de la hundokapaj tataroj.

- Ne ploru, reĝidina moŝto - diris Joĉjo -, iru, remetu la ŝtonon, kvazau ĝi neniam estus elprenita, kaj diru al via patro, ke vi vidis mirindan sonĝon: tion, ke vivas ankorau la junulo, kiun antau longa tempo li ordonis masonfermi, kaj griza maljunulo raportis al vi, ke tiu junulo kapablas repafi la sagon.

La reĝidino ĉion ĉi rakontis al la patro, tiel, kiel Joĉjo instruis al ŝi, kaj la reĝo - kvankam li ne kredis, ke la junulo ankorau vivas - ordonis malkonstrui la muron. La reĝo mire miregis, ekvidinte Joĉjon! Li ankau antaue estis bela, svelta junulo, sed nun li estis pli bela, pli svelta ol antaue. Tuj ili kunportis Joĉjon kaj montris al li la sagon en la muro de la palaco.

- Ĉu tio estas problemo? - demandis Joĉjo. Li eltiris la sagon el la muro, streĉis la muskolojn kaj repafis la sagon tiel, ke la aero zume muĝis, kaj la palaco de la hundokapa tatara reĝo ekdancis pro ĝi.

- Nu, - diris la reĝo de la tataroj -, mi maljuniĝis, plenumis la pli longan parton de mia vivovojo, sed ĝis nun neniu tiel hontigis min. - Li volis vidi vid-al-vide la bravulon, kiu reĵetis la sagon. Tuj li sendis mesaĝon en la kortegon de la reĝo, kaj Joĉjo ne hezitis, tuj ekiris kun dek unu homoj, sed ili ĉiuj havis absolute samaspektajn vestojn kaj armilojn.

Multe pensadis, rezonis la reĝo de la hundokapaj tataroj, kiu el la dek du povas esti tiu granda saĝulo kaj bravulo, kiu reĵetis la sagon, sed li ne povis diveni.

- Mi ekscios tion - diris la patrino de la reĝo, kiu estis sorĉistino.

Vespere oni pretigis litojn por ĉiuj dek du bravuloj en la sama ĉambro. La sorĉpova maljuna reĝopatrino kaŝis sin en angulo kaj subauskultis.

Kiam ili ĉiuj enlitiĝis, ekparolis unu el la bravuloj.

- Aĉa homo estas tiu reĝo, sed oni devas agnoski, ke li havas bonan vinon.

- Ne mirinde - diris la alia -, lia vino enhavas homan sangon.

- Ankau la pano estas tre bona - laudis alia bravulo.

- Nature, ja ĝi enhavas virinan lakton - klarigis denove la alia bravulo.

- Hej, eĉ tiu ĉi lito estas tre mola - diris tria bravulo.

- Jes ja, ĝin preparis sorĉistino.

La maljuna reĝopatrino notis por si, el kiu lito venas tiuj paroloj. Kiam ili ĉiuj endormiĝis, ŝi ŝteliris al la lito, kaj detranĉis buklon el la hararo de Joĉjo.

Matene la bravuloj rimarkis, ke el la hararo de Joĉjo estas tranĉita buklo.

- Ĝin detranĉis la sorĉpova reĝopatrino - diris Joĉjo -, sed ni superruzos ŝin. - Tuj ili detranĉis buklon ankau el la hararo de la ceteraj bravuloj, kaj tiel ili iris al la reĝo.

Dume la reĝopatrino rakontis al la filo, kion ŝi audis kaj faris, li nur atentu, el kies hararo mankas buklo, tiu lin hontigis.

Nu, li vane atentis, el la hararo de ĉiu mankis unu buklo.

- Nu - diris la reĝo de la hundokapaj tataroj -, mi vidas, ke vanas ĉia manipulado, mi ne povas diveni, kiu el vi estas tiu fama bravulo.

- Do ne manipuladu - diris Joĉjo -, mi estas tiu fama bravulo.

- Nu, se vi estas tiu, diru al mi, kiel miksiĝis homa sango en mian vinon?

- Tiel - respondis Joĉjo -, ke via servisto, kiam li verŝis la vinon, tranĉis la fingron kaj la sango ŝprucis en la vinon.

La reĝo alvokigis la serviston kaj krie demandis lin: - Ĉu vere, ke hierau ŝprucis sango en la vinon?

- Vere, reĝa moŝto, sed indulgu min, malfeliĉulon. Kiam mi verŝis la vinon, mi tranĉis la fingron, kaj guto da sango ŝprucis en la vinon.

La reĝo forigis la serviston kaj demandis Joĉjon:

- Kiel vi scias, ke mia pano enhavis virinan lakton?

- Tiel - respondis Joĉjo -, ke via kuiristino estas mamnutra virino, kaj, kiam ŝi knedis la panon, guto da lakto ŝprucis en la paston.

La reĝo alvokigis la kuiristinon.

- Ĉu vere, ke via lakto ŝprucis en la paston?

- Reĝa moŝto - respondis ektremante la kuiristino -, vere, guto da lakto ŝprucis en la paston, kiam mi knedis ĝin.

Kun forta kolero la reĝo forigis ankau la kuiristinon, poste demandis denove Joĉjon:

- Kiel vi scias, ke sorĉistino preparis por vi la litojn?

- Tiel, ke via patrino ilin preparis, kaj ŝi estas sorĉistino.

Ekkoleris la reĝo kaj diris: - Mi vidas, vi estas pli saĝa ol mi, sed mi ne permesas, ke vivu en la mondo homo pli saĝa ol mi. Glavon, ek!

Ili ambau eltiris la glavon kaj ekbatalis, ke la palaco tremis pro tio. Sed Joĉjo estis ne nur pli saĝa, sed ankau pli forta ol la reĝo de la hundokapaj tataroj, kaj li detranĉis lian kapon tiel rapide, kvazau neniam ĝi estus sur sia loko. Poste kun la dek unu bravuloj li ekiris al la kortego de sia propra reĝo.

Tie atendis ilin jam granda gastaro. Tuj oni edzinigis la reĝidinon al Joĉjo, kaj faris tian edziĝfestenon, ke bona vino fluis eĉ en la riveroj.

Ili ankorau vivas, se ili ne mortis.


Komentáře

27.10. 2015 9:30 Knihovna Uh. Brod
Helena Tlachová, putování po Nepálu s Esperantem


Nominace "ŽENA REGIONU" - Helena Tlachová


La 109-a Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
3 de aŭgusto — 9 de aŭgusto 2024

109-UK_Arusxo

01.09. 2023 17:21:15
09.10. 2023 18:01:06
Návštěvy
Celkem: 26024
Týden: 60
Dnes: 7
  přihlásit poslední změna: 30.11. 2017 17:36:03